Plioftiĝas la kazoj de zik-viruso en Latin-Ameriko kaj Karibio

Ĉu vi vojaĝas tra tiu regiono? Atentu kaj pli informiĝu pri tiu malsano.

El la Redakcio

Februaro 10, 2016 | Merkrede | 13h51m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Laŭ la Tut-Amerika San-Organizo (TASO), preskaŭ la tuta Latin-Ameriko kaj Karibio jam konfirmis kazojn de zik-viruso, kiu fariĝis epidemio kun internaciskala dimensio. Pro la epidemio en tiu regiono, “la absoluta  prioritato estas lukti kontraŭ tiu vektoro. Tio inkluzivas bone instruitajn kuracistojn, bone trejnitajn flegistojn kaj grupojn kapablajn identigi la lokojn, kie ĉeestas la moskito, kaj agi por ĝia ekstermo”, asertis la ĉefo de la departemento pri transdoneblaj malsanoj de TASO, Sylvain Aldighieri, al la notic-agentejo AFP (Agence France-Presse).

Antaŭmalhelpi la eloviĝon de la moskito, kiu transigas la malsanon, nome Aedes aegypti, estas la plej efika procedo por malhelpi ĝian multobliĝon. Tial, rezervu minimume 15 minutojn por inspekti vian domon kaj forigi ujojn, kiuj povus akumuli akvon. Krom zorgi, ke akvujoj restu tute kovritaj, necesas atente inspekti ne tiom evidentajn kreskejojn, kiel akvodefluilojn, eksterajn drenladojn, porbestajn ujojn, drenplatojn de klimatiziloj kaj fridujoj, krom necesejaj vazoj uzataj malofte aŭ ne plu.

Josi Pettengill/ Secom-MT
  

Pluvo plus altaj temperaturoj estas kombino, kiu favoras la plimultiĝon de Aedes aegypti. Necesas kontroli, ĉu pneŭoj restas senakvaj kaj en kovritaj lokoj, ĉu boteloj kaj siteloj restas malplenaj kaj kun siaj aperturoj turnitaj malsupren. La ovoj de la moskito povas pluvivi gluitaj al internaj kaj eksteraj supraĵoj de ujoj, eĉ ne ricevante akvon dum ĝis unu jaro. Se dum tiu periodo la ovoj kontaktos akvon, pludaŭros la multobliga ciklo kaj rezulte la infektado. Tial necesas lavi ujojn per akvo kaj sapo. Ne gravas, ĉu oni loĝas ĉe domo aŭ apartamento, ĉar la moskito Aedes aegypti povas trovi ujon kun nefluanta akvo por eligi siajn ovojn kaj reprodukti sin.

LERNU LA DIFERENCOJN INTER LA VIRUSOJ DE ZIKO, DENGO KAJ ĈIKUNGUNJO

La moskito Aedes aegypti ankaŭ transigas la virusojn de dengo kaj ĉikungunjo. Ĉar la simptomaro de la tri malsanoj ofte similas, lernu nun la simptomojn de ĉiu el ili:

Laŭ la Monda San-Organizo (MSO), unu el kvar homoj kontaĝitaj de zik-viruso per la  kulo montros la koncernajn simptomojn. La signoj kaj simptomoj povas daŭri de du ĝis sep tagojn. Nuntempe oni tre zorgas pri infektitaj gravedulinoj, ĉar la enesto de tiu viruso estas asociita al kazoj de mikrocefalio ĉe novnaskitoj. Por tiu klientaro necesas duobligi atenton kaj flegadon.

Same kiel rilate dengon kaj ĉikungunjon, ne konsilindas uzi acetilsalikatan acidon kaj kontraŭinflamajn drogojn ĉe kazoj de zik-viruso, pro la alta risko de sangelverŝaj komplikoj. Ankoraŭ ne ekzistas sanigilo nek vakcino kontraŭ tiu malsano, troveblas nur kuraciloj por la simptomaro. Tial, ni plenumu nian taskon por malhelpi la dissemon de ziko!

Esperantigita de Francisco Wechsler
Revizio de Maria Aparecida da Silva