Kiel helpi sinmortigeman homon

Sinmortigo ne estas, kaj neniam estu elekto. La vivo estas nia plej altvalora posedaĵo, kaj ni bezonas batali ĉiutage por ĝi.

Nathan Rodrigues

Marto 05, 2018 | Lunde | 11h54m | Ĝisdatigita la 10-an de Julo, je 17h21m

Kiel ni komprenu la signojn kaj helpu homon kun sinmortigema penso? Portalo Bona Volo konfirmas refoje sian devontigon al la vivo, kaj ekkrias: Vivi estas pli bone! Ni pritraktos, en tiu ĉi teksto, gravajn gvidliniojn por kontraŭbatali sinmortigon. Ni esperas, ke ili helpos vin kompreni la signojn de tiu simptomaro, kiuj povas esti subtilaj aŭ ne, kaj ne ignori ilin. Ili estas helpopeto de homo, kiu ne sukcesas alfronti doloron de li sentatan.

Multas la kialoj, por ke homo forlasu sin al malespero. Soleco, senoficeco, ŝuldoj, grava malsano, mortoj aŭ malpacoj familiaj, ĉikanado, deprimo… Antaŭ granda malfacilaĵo, kaj vidante neniun ajn eblecon de pliboniĝo pro animkapta angoro, kiu subfosas esperojn kaj elĉerpas ĉiujn fortojn, multaj emas fini sian vivon, rigardante tiun agon kiel la solan liberigan elirvojon. Sed tio ĉi ne estas, kaj neniam estu elekto. La vivo estas nia plej valora posedaĵo, kaj ni bezonas batali ĉiutage por ĝi. Ne ekzistas nevenkebla baro, ĉu vi komprenas?

La karmemora Proklaminto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, Alziro Zarur (1914-1979), avertas nin: “Memmortigo solvas nenies angorojn”.

Sinmortigo solvas neniun problemon. Ĝi ne mildigas doloron, kaj aldone kaŭzas pliajn rezultojn, eĉ pli profundajn. Doloro ne ĉesas post la korpa morto. Ni konsilas, ke vi legu interesan artikolon verkitan de la Religio de la Tria Jarmilo, se vi deziras pliprofundigi vian konon pri la spiritaj rezultoj de sinmortigo, kaj aldone pri la angoro, kiu kaptas la homojn amatajn de la individuo, kiu decidas estingi sian vivon. Tre serioza afero.

Ni, ĉe Portalo Bona Volo, per nia Konstanta Kampanjo por Plivalorigo de la Vivo, montros ĉi tie manierojn identigi tian konduton kaj helpi sinmortigeman personon. Ni dividis ĉi tiun temon en tri partojn, por ke vi komprenu la problemon, kaj lernu, kiel agi pri tia situacio. Bonan legadon!

Shutterstock

1-a PARTO - Komprenu la problemon
2-a PARTO - Tutmonda zorgo
3-a PARTO - Kiel helpi sinmortigeman homon 

Kio estas pensado pri sinmortigo?

Doloro ne distingas unu homon disde alia. Ĉiujn povas ataki tiu sento, sendepende de aĝo, ideologio, sekso, seksorientiĝo, nacieco, sociklaso kaj etno. Kaj kiam tiu sento de malespero, forlasiteco fariĝas tro profunda, ĝis neelteneblo, pensoj pri sinmortigo plifortiĝas. Tiu ŝarĝo tiel pezas, ke ĝi povas kredigi al persono, ke sinmortigo estas la sola rimedo por liberiĝi el problemoj, kaj povas devigi lin rigardi sin nekapabla elteni la ŝarĝon kaj vidi la vivon kiel ion sensignifan.

Signoj de sinmortigema konduto

Homo kun ideoj pri sinmortigo lasas “postesignojn”, ke li spertas delikatan emocirilatan momenton. Tamen gravas emfazi, ke tiuj signoj varias laŭ la personeco de ĉiu individuo.

Por helpi personon sinmortigeman, necesas atenti la jenajn avertosignojn:

1. Neatendita ŝanĝiĝo

Individuo senfortigita de deprimo aŭ ajna alia emocirilata problemo sentas malfacilecon alfronti, ekzemple, eksoficigon, finon de koramikeco (aŭ de geedzeco) aŭ perdon de amata persono. Ordinare li ĉesas vizitadi la lokojn, kien li kutimis iri, rezignas pri siaj ŝatokupoj, kaj interesiĝas pri neniu ajn aktiveco antaŭe plezuriga. 

Tiu manko de intereso montriĝas ankaŭ en lia vestmaniero. Li komencas surmeti malnovajn kaj malpurajn vestojn, aŭ lasas siajn harojn kaj barbon distaŭzitaj.

2. Neantaŭvidebla humoro

Estas nature sperti humorŝanĝojn dumtage. Ni okaze vekiĝas aĉhumoraj, sed nia humoro pliboniĝas dum tempopaso. Tamen, kiam tiu ŝanĝo estas ekstrema, oni devas ŝalti alarmon. Sinmortigema persono estas kaptita de profunda malĝojo, serĉas izolecon, kaj sentas sin sola, eĉ kiam ĉirkaŭata de aliuloj. Krome, li montras hontosignojn kaj spertas kolerkrizojn.

3. Alarmofrazoj

Jen unu el la plej klaraj signoj de sinmortigemo. Malkiel multaj homoj kredas, tiuj frazoj ne estas dirataj por veki atenton. Ni antaŭe jam emfazis, ke tiu kaj aliaj kondutoj estas klara helpopeto. “Mi ne plu eltenas”, “mi volas malaperi”, “mia vivo senvaloras” kaj “mi volas morti” estas kelkaj el la plej ordinaraj plendoj. Se vi aŭdos parencon aŭ amikon diri tiajn aferojn, bonvolu resti proksime por helpi lin.

4. Drogoj kaj alkoholo

Ne plu vidante celon en siaj vivoj, sinmortigemaj homoj komencas agi senrespondece. Ekzistas sennombraj esploroj, kiuj asocias kazojn de sinmortigo kun deprimo kaj aliaj malordoj de humoro ligitaj al troa drinkado kaj senmezura uzado de medikamentoj kaj drogoj. Esploristoj ĉe la Universitato de Kalifornio konstatis antaŭnelonge, ke la pliiĝo de sinmortigoj inter gejunuloj rilatas al uzado de alkoholo kaj neleĝaj drogoj.

Se persono proksima al vi senkiale aĉetis iun medikamenton, eĉ armilon, gravas agi rapide kaj serĉi medicinan apogon.

5. Interesiĝo pri nesolvitaj aferoj

Kiu planas estingi sian vivon klopodas solvi aferojn nesolvitajn. Ili pagas ŝuldojn, vizitas familianojn, kiujn ili jam delonge ne vidas, kaj donacas personajn objektojn. Kelkaj ankaŭ skribas por familianoj kaj amikoj testamenton aŭ adiaŭleteron. Gravas eltrovi tiajn signojn antaŭ la provo de sinmortigo, por ke liaj proksimuloj helpu eviti tiun okazaĵon.

Shutterstock

6. Subita resaniĝo

Se homo emocie malfortika subite ŝajnas feliĉa, la alarmosigno devas resti ŝaltita. Kompreneble ni fervoras por la resaniĝo de geamatoj, kiuj travivas emociproblemon. Tamen, multfoje la plej alta risko de sinmortigo ne nepre okazas, kiam persono sentas sin emocie malfortika, sed male kiam li ŝajne resaniĝas.

Kaj tie kuŝas la danĝero. Familio kaj geamikoj emas rigardi tiun subitan pliboniĝon kiel fazon de resaniĝo, kaj jam ne maltrankvilas, kredante, ke ne plu ekzistas risko de sinmortigo. Necesas konstante atenti, stimulante sian parencon aŭ amikon serĉi medicinan helpon, kaj certiĝante, ke li ne plu nutras pensojn pri sinmortigo.

Sinmortigo: tutmonda problemo

La kvanto da sinmortigoj, bedaŭrinde, kreskas jaro post jaro, kaj en ĉiuj aĝgrupoj. La Tut-Amerika San-Organizo (TASO), internacia organo ligita al la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), avertas, ke ĉiun 40-an sekundon okazas sinmortigo en la mondo. Inter gejunuloj, ĝi estas la dua plej grava mortrezulto pro eviteblaj aŭ kuraceblaj kaŭzoj. El inter 1,3 miliono da adoleskantoj, kiuj mortas tiumaniere, 7,3% mortigas sin.

Tiuj datenoj estas tiel maltrankviligaj, ke TASO/MOS agnoskis, per komuniko, sinmortigon kaj provojn de sinmortigo kiel prioritatojn en tutmonda sanrilata taskaro, stimulante ĉiujn landojn disvolvi kaj plifortigi antaŭmalhelpajn strategiojn, rompante stigmatojn kaj tabuojn pri la temo.

Ankaŭ en Brazilo la nombroj maltrankviligas. Tiu lando registras ĉiutage 30 sinmortigojn. Proksimume 11 mil homoj estingas sian vivon ĉiujare. La problemo tuŝas precipe maljunulojn kaj indianojn. Ĉe gejunuloj inter 15 kaj 29 aĝjaroj, sinmortigo estas la kvara plej grava mortkaŭzo. Ĉi tiujn datenojn diskonigis pasintjare la Ministerio pri Sano, dum la Flava Septembro, internacia kampanjo, kiu pritraktas la gravecon plivalorigi la vivon.

La kampanjo avertas la socion pri sinmortigo en Brazilo kaj en la mondo, kaj montras, kiel helpi homon sinmortigeman. Ĝi okazas en ĉiu Septembro ekde 2014, per flava markado de publikaj kaj privataj lokoj kaj per vasta diskonigo de informoj. La Templo de Bona Volo (TBV), unu el la Sep Mirindaĵoj de Braziljo, kaj la Eduka Centro José de Paiva Netto, de LBV, en Rio-de-Ĵanejro, troviĝas inter la monumentoj, kiuj aliĝas al tiu iniciato.

Kiel helpi sinmortigeman personon?

Denove laŭ MOS, 9 el inter 10 sinmortigoj estus eviteblaj, se oni liverus taŭgan kuracadon kaj apogon. Ĝuste ĉi tie gravas la apogo de la familio kaj de la geamikoj. Ni jam diris, kiom gravegas dialogo por antaŭbari sinmortigon. Precipe tial, ke ofte tiu persono ne kapablas trovi per si mem aliajn solvojn por la krizo, kiun li alfrontas.

Gravas sciigi al li, ke li ne estas sola, kaj povas kalkuli pri via helpo por venki tiun baron. Elmontru al li amon kaj simpation, strebante kompreni, kio okazas, sed ne farante ian ajn juĝon. Homo sinmortigema sentas honton aŭ kulpon pri sia situacio.

1. Ne timu tuŝi la temon

Kredu nin, tio treege gravas. Diru al via parenco aŭ amiko, ke li aspektas malĝoja, kaj ke tio zorgigas vin. Uzu empation, komprenite? Kiel ni emfazis antaŭe, montri, ke li ne estas sola, kaj ke vi zorgas pri lia bonfarto, povas ja multe kontribui por venki tiun simptomaron.

Se dum la konversacio vi rimarkos kelkajn el la signoj listigitaj ĉi tie, kiuj montras sinmortigemon, demandu vian amatan personon, ĉu li pensis aŭ intencas mortigi sin. Se li respondos jese, serĉu kuracistan helpon. Li bezonas tujan prizorgon.

2. Evitu ŝablonojn kaj malestimajn komentojn

Elektu taŭgan tonon por konduki la konversacion. Uzu respekteman kaj karesan aliron. Evitu farĉi vian parolon per frazoj, kiel “morgaŭ estos alia, nova tago”, “ĉio restos en ordo” kaj “ne maltrankvilu, ĉio pliboniĝos”. Tiaj ŝablonoj produktas neniun konsolan efikon por sinmortigema homo. Memoru, ke li eble jam ne vidas sencon en la vivo, do diri tion ne helpos.

Ha, kaj diradi, ekzemple, ke “la aferoj ne ŝajnas tiel malbonaj” aŭ ke “mi mem jam spertis tion kaj venkis”, ankaŭ neniel helpas. Eĉ se pretervole, tiaj eldiroj, same kiel la cititaj en la antaŭa alineo, povas soni tre malrespektaj kaj ne sentemaj, kaj pligravigi la situacion.

3. Estu aŭskultema

Fariĝu aŭskultema al ĉio, kion via interparolanto volas diri. Tenu vidalvidan kontakton, atentu kaj respondu ĉiam ĝentile; la kialon ni jam klarigis.

4. Medicina apogo

Gravas klarigi al tia persono, ke li ne bezonas senti kulpon nek honton pri sia stato. Emocirilataj problemoj estas kuraceblaj. Rediru, ke ekzistas aliuloj, kiuj pri li maltrankvilas, kaj ke li rajtas kalkuli pri la apogo de ili ĉiuj, sed ke li ankaŭ devas serĉi helpon de profesiulo, kiel psikologiisto aŭ psikiatriisto. Tia medicina prizorgado ja gravas, por ke li vidu aliajn elirejojn por sia situacio krom sinmortigo.

Ĉiam luktu por la Vivo!

Se vi nun legas ĉi tiun tekston, kaj ofte nutras pensojn pri sinmortigo, sciu, ke estingi sian propran vivon ne estas problemsolva elekto. Ni apogas vin dum tiu luktado! Ni ankoraŭfoje ripetas, ke tiu ago ne solvas problemojn. Tute male, ĝi nur pligravigas ilin, ĉar la vivo pludaŭras post la morto. Kaj la samaj doloroj kaj angoroj sentitaj en la Materia Mondo plu turmentos vian ekzistadon. Kaj eĉ pli grave: ilin plifortigos la suferado, kiun oni kaŭzas al si pro malobeo al la Leĝo de la Vivo.

Tial, estas fundamente, ke familianoj kaj amikoj konsolu kaj apogu personon, kiu travivas malfacilan momenton, kaj pensas pri sinmortigo. Jesuo, la Ĉiela Kuracisto, tiel agis antaŭ pli ol du mil jaroj, en Sia Unua Videbla Veno al la Tero. Lia Evangelio montras, per pluraj raportoj, kiel Li bonvenigis la malĝojajn kaj parolis al la suferantaj. Ĉu vi deziras ekzemplon? Jen legu ĉi tiun raporton de Mateo, 11:28–30: “Jesuo diris: Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj Mi vin ripozigos. Metu sur vin mian jugon, kaj lernu ĉe mi, ĉar Mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj Animoj. Ĉar mia jugo estas facila, kaj mia ŝarĝo estas malpeza”.

La Granda Amiko de la Homaro plifortigas ĉiun individuon por ke li trovu kondiĉojn por liberiĝi el sia aflikta situacio, proponante oportunojn al la senesperuloj. Tiu ĉi ago okazas laŭ sennombraj manieroj, eĉ per medicina kuracado.

Klarigas José de Paiva Netto, prezidanto-predikanto de la Dia Religio: Oni neniam konstatis, ke Jesuo ne respondis al peto de sentema Animo”.

Koncerne vin, kiu bezonis lerni, kiel helpi sinmortigeman personon, ni esperas, ke vi trovis la respondojn en tiu ĉi artikolo. Konigu ĉi tiun mesaĝon, por ke aliaj homoj estu helpataj aŭ fariĝu kapablaj helpi bezonanton