Lernu, kial plurkolora plado sinonimas sanigan nutradon

Cris Haidar

Septembro 21, 2016 | Merkrede | 11h41m | Ĝisdatigita la 20-an de Februaro, je 11h31m

Plurkolora plado sinonimas sanigan nutradon, kaj ne temas nur pri ŝablona frazo por igi infanon akcepti legomojn en sian menuon aŭ frukton kiel deserton. Ĉu vi scias kial? La koloroj de manĝaĵoj povas indiki ilian nutrenhavon, servante kiel bazo por kunmeti ekvilibrajn menuojn.

Tre bonfara afero, ĉu ne? Alprenante sanigan kaj ekvilibran nutradon, ni donas al nia korpo ĉiujn necesajn nutraĵojn, por ke ĝi ricevu energion kaj ekfunkciu ekvilibre, plenumante ĉiujn funkciojn sane kaj malfruigante kaj antaŭmalhelpante malsanojn.

Tial pli atentu la kolorojn de la manĝaĵoj, kiujn vi havas en via plado! Jen bona maniero ekscii, ĉu ni konvene ŝirmas nian sanon. Kvankam ĉielarko havas sep kolorojn, por nia sano sufiĉas nur kvin, por ke ni ricevu ekvilibran menuon kaj rezulte sanigan nutradon: verda, flava/oranĝkolora, ruĝa, violkolora kaj blanka.

Vidu, kiel ili rilatas al bonkvalita vivo:

VERDO

Temas pri manĝajoj riĉaj je klorofilo, kiu helpas ŝirmi la korvaskulan sistemon kaj la formiĝon de ruĝaj kaj blankaj globulojn. Ĝi ankaŭ kunlaboras en la produktado de hepatenzimoj, plipotencigante tiamaniere la sentoksiĝon. Ili estas aldone fontoj de fibroj kaj vitamino C, kaj ŝirmas la organismon, ekzemple, kontraŭ kancero, kaj krome plibonigas la vidadon kaj plifortigas la ostojn kaj dentojn. 

FLAVO AŬ ORANĜKOLORO

Temas pri fontoj de karotenoidoj, kiuj ankaŭ enestas ruĝajn manĝaĵojn. Tiuj substancoj ŝirmas la vaskulsistemon, malhelpas haŭtan maljuniĝon, agante kiel kontraŭoksidaj substancoj, kaj helpas ŝirmi kontraŭ kancero. Ili povas enhavi vitaminon C, agante sur la imunsistemon kaj evitante vaskulmalsanojn.

BLANKO

Manĝaĵoj, kiuj liveras flavonoidojn. Ili estas riĉaj je kalcio, vitamino A kaj kalio. Tiu ĉi lasta reguligas la korritmon, estigas bonan funkciadon de la muskoloj kaj plialtigas la ostodenson.

RUĜO

Tiuj manĝaĵoj estas riĉaj je likopeno, kontraŭoksida substanco, kiu helpas la korvaskulan sistemon kaj la korsanon, kaj antaŭmalhelpas plurajn specojn de kancero. Por la viroj, ĝi estas tre efika aliancano en la batalo kontraŭ prostatkancero.

VIOLKOLORO

Tiuj manĝaĵoj estas riĉaj je substanco nomata antociano, tre efika ŝirmilo kontraŭ maljuniĝo kaj por la korsano.

Interesa, ĉu ne? La koloroj de manĝaĵoj povas informi, ĉu vi kaj via familio ricevas sanigan nutradon.