“Mi neniam pensis pri abortigo”, asertas patrino de mikrokapaj adoleskuloj
Viviane rakontas, kiel ŝi vartis du filinojn mikrokapajn kaj sendas mesaĝon pri forto kaj persisto al familioj
Karine Salles
Majo 25, 2016 | Merkrede | 8h40m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m
Iam dum la 2000-aj jaroj, la Brazila publika oficistino Viviane Lima, el Manaŭso, farante ultrasonan ekzamenon, en sia 24-a semajno de gravedeco, eksciis, ke ŝia filino Ana Victória suferos mikrokapecon, malsanon, kiu rapide disvastiĝis tra Brazilo dum la ĵuspasintaj monatoj.
“Kiam mi ricevis tiun diagnozon, estante 18-jara, mi sciis, ke ekzistos diferenco en la vartado de mia filino, ĉar ŝi estas speciala infano, kaj mi disponis je neniu ajn informo pri tiu malsano. Verdire, mi ne malesperis. Mi ja maltrankviliĝis, ĉar mi ekkomprenis, ke mi devos dediĉi al ŝi multe pli da tempo, kaj ke la aferoj ne okazos same kiel kun alia infano. Tio estis novaĵo por mi kaj estis novaĵo eĉ por la kuracistoj, kiuj atendis la naskon de Ana Victória por ekscii, kia ŝi naskiĝos”, ŝi rememoris.
Viviane ankaŭ rememoras, ke, aŭdante la kuracistojn prognozi, ke eble la infano ne postvivos, ŝi bezonis trovi forton por daŭrigi. Ŝi rakontas, ke ŝia “fundamento estis Dio. Mi kredas, ke la plej potenca forto, je kiu mi disponis dum mia vivo por sukcesi alveni, kie mi alvenis, estis Dio kaj la familia strukturo”.
Post unu jaro kaj duono, en la 24-a semajno de sia dua gravedeco, Viviane ricevis la diagnozon, ke ankaŭ ŝia filino Maria Luiza estos mikrokapa, kaj eltrovis, ke, en ŝia kazo, la malsano havas genan originon. “Mi konfesas, ke mi pli maltrankvilis, ĉar Maria Luiza naskiĝis multe pli difektita ol Ana Victória. Sed ekzistis kelkaj aferoj, kiujn mi jam lernis fari pro mia unua gravedeco.”
LA ĈEFPUNKTO: NE MALESPERI
Viviane konsultis ĉiujn kuracistojn, submetiĝis al ĉiuj ekzamenoj, kaj ne rigardis la diagnozon kiel kondamnon. “Mi ne akceptis la prognozon de la kuracisto, ke Ana ne paŝos, ne parolos. Pri Maria Luiza, okaze de ŝia nasko, oni ne prognozis eĉ 24 horojn da postvivo. Eble, se mi estus akceptinta tiujn verdiktojn, mi hodiaŭ ne havus miajn filinojn”, ŝi rakontis emocie.
“La unua jaro de ilia vivo estis la plej grava, ĉar tiam la stimulado devas esti multe pli intensa. Mi atingis certan periodon, kiam mi mem lernadis, kiel trakti, kiel alfronti ĉion, per la instruoj de la kuracistoj, de la fizioterapiistoj, de la parolterapiistoj”, ŝi klarigis.
Laŭ ŝi, Ana Victória, 16-jara, kaj Maria Luiza, 14-jara, plibonigis ŝian vivon. Per stimulado kaj flegado, la knabinoj konkeris venkojn dum la paso de la jaroj. “Ili ĉiam eldomiĝis kun mi! Ili ĉiam iris al kinejo. Mi neniam kaŝis aŭ enŝlosis ilin hejme. Oni ĉiam sciis pri ilia kazo. Hodiaŭ ili estas tute ensociigitaj, disvolvitaj por esti ie ajn.” La patrino festas la inkluzivigon de la knabinoj, kiuj frekventas ordinarajn lernejojn, kvankam ili ankoraŭ alfrontas malfacilaĵojn rilate al la tradiciaj instrumetodoj.
La knabinoj kreskis ĉirkaŭataj de la zorgo, de la atento kaj de la amo de la patrino, de la familianoj kaj ankaŭ de Carlos Alberto Lima Junior, kiu, ekde li edziĝis al Viviane, dediĉas sin plene al ili. “Kiam ni ekkonis unu la alian, mi neniam vidis en tio baron al nia rilatado. Maria Luiza tiam estis 2-jara, kaj Ana Victória 4-jara”, li diris al Portalo Bona Volo.
Kiu ankaŭ donas apogon kaj amon al Ana Victória kaj Maria Luiza, tiu estas ilia pli juna fratino, Júlia, frukto de la dua geedzeco. “Post kiam Júlia naskiĝis, la knabinoj tre disvolviĝis. Jen kial hodiaŭ mi multe pli luktas por inkluzivigo ĉe la lernejo kaj en ĉiuj lokoj”, asertas Viviane.
FAVORE AL LA VIVO
La gravedulino, kiu ricevas diagnozon pri filo kun iuspeca difekto, kaj al kiu oni prezentas kiel elekteblan la interrompon de tiu gravedeco, devas repensi sian decidon, kiel pledas Viviane: “Mi kontraŭas abortigon, ĉar mi vidis la celojn efektiviĝi antaŭ mi. Mi vidis, ke estas eble! Miaj filinoj venis en la mondon kun malfacilaĵoj, sed tiujn, per sindediĉo, ni sukcesis venki”.
La Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, per sia daŭra kampanjo favore al la Vivo, helpas kompreni, kie komenciĝas nia ekzistado, kaj kiuj estas la gravaj spiritaj rezultoj por abortigintoj. Ĝia prezidanto-predikanto, la ĵurnalisto, verkisto kaj radiparolisto José de Paiva Netto, en sia artikolo Por Vivo, vekas ĉies pripensadon: “Ne per forigado de vivoj oni solvos sociajn problemojn. Ĉi tiuj problemoj postulas indan solvon, kiu kontraŭbatalu ekzemple senpunecon. Ĉi tiu starigas vastepidemian koruptadon, kiu malhelpas aŭ tute baras prenadon kaj tenadon de efektivaj decidoj koncerne sanon, edukadon, sekurecon, neprajn rajtojn de individuoj kaj de homamasoj. Abortigo estas krimo, kiu mortvundas senkulpajn vivojn”.
LA FORTO DE SOLIDARO
Viviane ankaŭ sendas mesaĝon pri forto kaj kuraĝo al la familioj, kiuj nuntempe eltrovas mikrokapecon en siaj ĵusnaskitoj. “Al ili mi diras, ke unue ili havu Fidon! Kiam oni havas mikrokapajn infanojn, oni volas scii, kio okazos estontece. Sed tiuj patrinoj devas lerni vivi ĉiun tagon unuope, ĉar, kiam mi lernis vivi ĉiun tagon unuope, mia situacio pliboniĝis.”
Ĉiam en kontakto kun pluraj gepatroj de mikrokapuloj, Viviane scias, ke la realo ne estas facila: “Unu el la aferoj, kiuj tre tuŝis mian koron dum la pasintaj tagoj, estas la sento de solidaro, de la interŝanĝo de spertoj. Mi kutimas diri, ke ne nur mi helpas miajn filinojn, ili ankaŭ helpas min. (…) Ĉar mi trapasis tion antaŭ multaj jaroj, indas, ke mi ĉiel strebu transdoni miajn spertojn al tiuj familioj. Ĉio, kion mi tiam travivis, destiniĝis al la nuna tempo. Dio jam sciis, ke tiu momento okazos, kaj mi estas ĉi tie por helpi”.
-------------------------------