Mikrokapoj: nervokuracisto klarigas la kaŭzojn, kuracprocedojn kaj simptomojn

Tiu malsano eble rilatas al la plioftiĝantaj kazoj de ziko-viruso

Karine Salles

Februaro 10, 2016 | Merkrede | 13h54m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Antaŭnelonge, pro la eksplodo de zik-viruso en pluraj landoj de la Amerika kontinento, mikrocefalio ekatentigis la internacian komunumon, ĉefe pri gravedulinoj. Kvankam la efikoj de la viruso sur fetoj estas ankoraŭ analizataj, en novembro 2015 la Brazila Ministerio pri Sano akceptis tian asocion rilate la plioftiĝon de mikrocefalio inter novnaskitoj, kies patrinojn infektis tiu viruso.

Surbaze de komencaj esploroj, Brazilaj aŭtoritatoj asertas, ke ekzistas pli alta risko de feta mikrocefalio kaj misformiĝo dum la unuaj tri monatoj de gravedeco. Sanaŭtoritatoj, apogate de la Tut-Amerika San-Organizo (TASO) kaj aliaj instancoj, esploras la kaŭzojn, riskfaktorojn kaj rezultojn de mikrocefalio. Por klarigi la ĉefajn dubojn pri la malsano, Portalo Bona Volo intervjuis d-rinon Tânia Saad, infana nervokuracistino ĉe la Nacia Instituto pri Sano de Virinoj, Infanoj kaj Adoleskuloj “Fernandes Figueira”, de la Fondaĵo Oswaldo Cruz (Fiocruz), Brazilo.

Shutterstock

LA MALSANO

Mikrocefalio estas la malgrandeco de la kapo de novnaskito, alivorte, misproporcio rilate la korpomason kaj grandon de infano. Krome, laŭ d-rino Tânia, “por konfirmi mikrocefalion oni devas konstati misproporcion inter la vizaĝo de naskito kaj ĝia kranio, ĉar la ostoj, kiuj fermas la kranion, fariĝas pli malgrandaj ol la vizaĝo”.

KAŬZOJ

Mikrocefalio ne estas “nova”, sed ĉiam estis malofta. Ordinare, denaska misformiĝo de la kapo asociiĝas al aro da diversoriginaj faktoroj. Ĝi povas rezulti el la uzo de ĥemiaĵoj kiel drogoj dum la gravedeco, el radiado kaj infekto fare de biologiaj agentoj, kiel bakterioj kaj virusoj. “Rubeolo, ekzemple, kiu estas malsano bone konata, kontraŭ kiu jam ekzistas vakcino, ankaŭ povas kaŭzi ŝanĝojn en la cerbogrando kaj en la koro, hepato kaj intesto”, ŝi atentigis.

Kiam feto ne ricevas sufiĉan sangon, ankaŭ ĝi suferas kreskolimigon en la utero. “Tio okazas, ĉar ofte la sangotuboj de la placento havas problemojn, aŭ la patrino havas altan arterian premon, kio malhelpas la feton ricevi nutraĵojn”, reliefigis d-rino Tânia Saad.

REZULTOJ

Ĉirkaŭ 90% de la kazoj de mikrocefalio asociiĝas al intelekta malkapablo. La tipo kaj graveco de la misrezulto varias de kazo al kazo. “Temas pri infano, kiu suferos problemojn en sia nerva, psika kaj sinmova disvolviĝo, alivorte, en la nerva, mova kaj nervosensa sistemoj, kaŭze de kalcideponoj, kiuj estiĝas en la cerbo.”

Aliaj misrezultoj ordinare okazas, kiel konvulsiaj krizoj, doloroj en la kapo kaj artikoj, malhelpata vidado, surdeco, intestaj problemoj. “Tiu infano probable trovos malfacilaj la rezonadon, studadon, akiron de lingvokapablo, sinmovon”, ŝi diris.

Shutterstock

KURACADO

Kuracado dum la unuaj vivjaroj plibonigas la disvolviĝon kaj vivkvaliton de la infano. Ne ekzistas specifa procedo. Oni kuracas konforme al la simptomoj de la infanetoj, ĉar kelkaj pacientoj prezentas malpli severan efikon, kaj troviĝas, ekzemple, nur paralizo. Sendepende de la severeco, la kuraco inkluzivas seancojn de parol-aŭda kuracado, fizika kuracado kaj okupa kuracado por stimuli la infanon, malpliigi ĝian intelektan malkapablon kaj ankaŭ la malfruecon en disvolviĝo kaj kreskado.

ATENTIGO

Nescio, la eksplodo de tiu malsano, kaj ĉi ties rilato kun la zik-viruso ankoraŭ kaŭzas timon kaj dubojn ĉe multaj familioj. “Gravas, ke la gepatroj prepariĝu, eĉ se minimume, por la alveno de infaneto kun tiom da necesoj”. Kaj, same kiel rilate iun ajn alian malsanon, ĉu limigan aŭ ne, Portalo Bona Volo rememorigas, ke la amo aŭ atento, kiujn oni donas al la infano esencas por pli altkvalita vivo.

Esperantigita de Francisco Wechsler
Revizio de Maria Aparecida da Silva