Perfekta korpo, plastika kirurgio kaj Eterna Spirito

Suelí Periotto

Aprilo 27, 2015 | Lunde | 16h49m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Fariĝas ordinaraĵo tio ke gepatroj taksas siajn gefilojn kaj konkludos ke io misas rilate iliajn orelojn, nazon aŭ denaskajn markojn, kvankam ili mem neniam plendis aŭ eĉ ne rimarkis ke io aspektas strangan en siaj korpoj. Multfoje la gepatroj (kaj ne nur la gefiloj) allogiĝas de amaskomunikiloj, fariĝante facilaj kaptiloj de konsumo de produktoj, kirurgioj kaj diversaj servoj, kiuj ne estas necesaj por bonfarto de infanoj kaj gejunuloj.

Shutterstock

Aliflanke, ni frontas ankaŭ al jena situacio: cele kontentigi la gefilojn, precipe okaze de la speciala dato de iliaj naskiĝtagoj, ni demandas kion ili ŝatus gajni. Kreskanta nombro da gepatroj estas ricevintaj la deziron: "Mi volas ricevi plastikan kirurgion kiel donaco". Esploroj montras ke la dato, kiu naskas plej multajn petojn por plastika kirurgio, kiel granda donaco, estas tiu kiu markas la 15-jariĝon por knabinoj (kaj por knaboj, en pli malgranda kvanto, sed kiu ne estu ignorebla).

Krom konsideri la danĝeron de plastika kirurgio en korpoj, kiuj ankoraŭ ne estas plene kreskitaj, indas pridemandi nin ĝis kiom multe kontentigi tian peton (aŭ sugesti tiajn kirurgiojn) povas venigi negativajn rezultojn – krom tiuj fizikaj – al la gefiloj. Kaj sincere atentigi tiajn demandojn: ĉu ni parolas pri necesa kirurgio? Aŭ estas ni, plenkreskuloj, kiuj lin instigas al tiaj kirurgioj, ĉar ni volas gefilojn "sendifektajn"? Ĉu la infano aŭ junulo devas riski sin por plibonigi sian fizikan aspekton nur por esti akceptataj surbaze de kriterioj ŝanĝiĝantaj kaj, en iuj okazoj, nerealaj, flanke de societo konsumeca kaj inklina al tiom da modismoj?

LA KORPO ESTIS PLANITA DE LA SPIRITO
Analizante tiun temon laŭ perspektivo de la Ekumena Spiritualeco*1, ni trovas en la universala leĝo de reenkarniĝo la klarigon por la grava tasko, kiun ni alprenas kiel gepatroj de infanoj kaj gejunuloj, akompani la agadojn de tiuj eternaj spiritoj naskiĝintaj aŭ venintaj en nia hejmo(n), konfiditaj de Dio al ni, kiel iliaj gardantoj kaj mentoroj antaŭ la defio, kiujn ili alfrontos en la kuranta ekzistado.

Tial ni mem devas kompreni ĉiun detalon de la fizikaj trajtoj portataj de niaj gefiloj, rigore analizante se la realaj necesoj (kaj multfoje ili ekzistas) por plastikaj korektadoj utilos al ilia memestimo kaj sano, kio faciligas alfronton de la realaj problemoj, aŭ se ni bildigas pri ili tiun ideon pri filo kun "perfekta" fizika korpo, laŭ la nuntempaj normoj, ŝanĝemaj kaj kruelaj.

Paralele al la medicinaj analizoj, indas ke ni konsideru la spiritajn klarigojn, kiuj koncernas al temoj nin ĉirkaŭantaj, por ke ni atingu ian rigardon trans la intelekto, kiel predikas la edukanto Paiva Netto — kreinto de la Pedagogio de Amo kaj de la Pedagogio de Ekumena Civitano, eduka linio de Legio de Bona Volo (LBV) —, ne alkroĉiĝante nin nur al la videblaj aspektoj kiuj ĉirkaŭvolvas nin, ekzemple la tiel nomataj korpaj handikapoj.

Antaŭ ol ni reenkarniĝi, okazas la procezo por elekto koncerne al  prototipo de niaj korpoj, per genetiko-kombinado de niaj biologiaj gepatroj, laŭ personaj petoj de la reenkarniĝanta Spirito, akorde kun la misio, kiun tiu plenumos dum sia nova etapo de evoluo. La genetiko montras la fizikajn detalojn, kiuj ĉiam akordiĝas kaj baziĝas sur la spirita agendo, akceptita de ni aŭ de la Spirito kiu naskiĝis en nia hejmo, sub nia respondeco. Tial, ni bezonas apogi niajn gefilojn por alfronti kaj konsenti kun kelkaj aferoj koncernantaj iliajn korpojn, atentigante ilin pri tio ke plej grava beleco kaj pli granda brilo, kiun ni povas esprimi, venas el nia interna aspekto.

Tiusence, Paiva Netto klarigas per sia beletra eseo Evangelio de Sekso*2, p. 29: “Estas katastrofe lasi sin deloĝiĝi de la momenta enmodiĝo, ĉar Vi, post forpaso de la modo, foje longdaŭra, suferos pro la doloroj el frustracio ke vi neis vian propran naturon, nome tiun de kreaĵo de Dio”. Kaj, per alia elprenaĵo de la sama publikigaĵo, li kompletigas: “Tial, ni ne povas agi naive aŭ senrespondece, ĉar iun ajn tagon ĝi povos fali sur nian kapon, multfoje eĉ sen rimarko de la plej bona amiko. Tion oni nomas ankaŭ kulposento”.

_____________________________________
*1 Ekumena Spiritualeco — Tiu standardo de Legio de Bona Volo estas komprenata kiel “lulilo de plej karaj valoroj naskiĝintaj el la Animo, la nesto de emocioj kaj de la racio prilumita de intuicio, la medio kiu envolvas ĉion kio transcendas la vulgarecon de materio kaj originas el la sublimigita homa sentemo, kiel Vero, Kompatemo, Moralo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Elprenaĵo de la libro Urĝas Reeduki!, kiu fundamentas la edukan gvidlinion de LBV, verkitan de la edukanto Paiva Netto, aŭtoro de pluraj furoraj titoloj, kun pli ol 6 milionoj da venditaj ekzempleroj.
*2 Elprenaĵo de la beletra eseo Evangelio de Sekso, p. 29, de la verkisto Paiva Netto.