Ekkonu la vid-simptomaron rilatan al troa uzado de komputilo

Nathan Rodrigues

Juno 08, 2017 | Ĵaŭde | 15h52m | Ĝisdatigita la 26-an de Julo, je 13h27m

Jen rapida kaj objektiva demando: kiom longe vi restas antaŭ komputilo? Se via respondo indikos konsiderindan parton de la tago, vi devas komenci zorgi pri via okulsano.

La trouzado de komputilo kaŭzas plurajn okulproblemojn, kaj fakuloj jam kompilis multajn el tiuj simptomoj, el kiuj devenas nova malsano, nomata komputil-rilata vid-simptomaro. Kaj se vi pensas “ba, mi neniam aŭdis pri tio!”, ekzistas kialo. La klasigo estas relative nova. Tiu problemo estas unu plia el inter la multaj aperintaj pro teknologia progreso.

time.com

Pardonu la vortludon, sed konsilindas okuli tiun malsanon! =D

 

Komprenu la problemon

La komputil-rilata vid-simptomaro povas malsanigi iun ajn, kiu ofte pasigas pli ol du horojn antaŭ komputilo. Ni klarigos la kialon: ĉar komputil-ekranoj konsistas el rastrumeroj — tiuj koloraj kvadratetoj en la bildo, uzataj kiel parametro por estigi la ekran-difinon —, ni penegas por havigi al ni fokuson. Kaj tiu penado por vidi kun bona difino bildojn kaj tekstojn kaŭzas eeegan streĉadon de la okulmuskoloj.

Prezentu al vi la lacon, kiu regas viajn krurojn post korpa ekzercado. Nu, do, la samo okazas al viaj okuloj. #Terure!

La streĉado kaŭzas ardon, ruĝecon kaj malfacilon enfokusigi la ekranon, konstantan kapdoloron, krom malkomforto ĉe medioj pli forte prilumataj. La maloftigo de palpebrumoj, rezulto de la penado enfokusigi, ankaŭ kontribuas al la pligraviĝo de la simptomoj. Ĉar la funkcio de palpebrumadoj estas lubriki la okulojn, ĉi tiuj plisekiĝas.

 

Kiel eskapi de la statistikoj

Shutterstock

Ĉu vi pasigas tro multe da tempo antaŭ komputil-ekrano pro via laboro aŭ alia aktiveco, sed ne volas inkluziviĝi en tiun statistikon? Simplaj zorgoj sufiĉas, por ke vi ne aliĝu al tiu listo. Jen rigardu:

Atentu vian korpan sintenon! Mistenado povas akceli la procezon de okullaciĝo;

Ne lasu klimatizilojn aŭ ventolilojn direktitaj al via vizaĝo. Medioj malmulte prilumataj ankaŭ kontribuas, por ke viaj okuloj laciĝu pli rapide;

Preferu ekranojn el likva kristalo. Ili prezentas pli altan difinon kaj prilumon, kaj malpli lacigas okulojn;

Palpebrumu, eĉ se intence. Lubrikante la okulojn, vi evitos kelkajn el la simptomoj de la sindromo;

Organizu paŭzojn. Se vi uzis komputilon dum unu horo, ekzemple, rezervu dek minutojn por ripozigi la okulojn;

— Ĉu vi finis la komputiladon? Ne rapidu al televidilo aŭ al librobretaro! Serĉu malpezajn kaj ripozigajn taskojn, kiuj malpli ŝarĝos viajn okulojn.

 

#Prizorgu

La simptomaro prezentas riskojn al nia okulsano, sed estas kuracebla. Per medicina prizorgado — kiu povas inkluzivi la uzon de specialaj okulgutoj por eviti okulsekiĝon kaj lensojn por korekti la vidadon — kaj per la alpreno de la elpaŝoj antaŭe menciitaj, aldone al, kompreneble, pli modera uzado de komputiloj, ĉio solviĝos! ;)

Tamen, se la malsanon oni ne kuracos konvene, ĝi povos evolui al simptomaro treeeege pli komplika, kiel presbiopeco. Tio ĉi aperas normale dum maljuniĝo, sed povas plifruiĝi pro troa kaj kontinua uzado de komputilo.