Respekto al komenciĝanta vivo

Fakulo pri molekulbiologio atentigas pri la manko de informoj pri la seriozaj konsekvencoj de abortigo.

Angélica Beck e Leila Marco

Oktobro 15, 2013 | Marde | 17h04m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

En intervjuo al revuo BOA VONTADE [BONA VOLO], eldono 234, doktorino pri Molekulbiologio de Federacia Universitato de San-Paŭlo (Unifesp) Lilian Piñero Eça, prezidanto de Instituto por Esplorado pri Stamĉeloj (IPCTRON), klarigas detalojn rilatajn al la komenco de la vivo en homa reproduktiĝo kaj la gravajn konsekvencojn de abortigo por korpa kaj mensa sano de virinoj.

D-rino Lilian estas ankaŭ direktorino pri scienco ĉe Centro de Aktualigoj pri Sano (CAS), en San-Paŭlo, kaj ŝi atentigas pri la danĝero, ke oni laŭleĝigu la projekton por rajtigo je aborto en Brazilo. Por tio, ŝi baziĝas sur longa spertado kune kun aliaj profesiuloj, aparte en la laboro de plurdisciplina skipo de CAS, por prizorgi homojn, kiuj interrompas gravedecon.

Tiu fakulino defendas la rajtojn je civitaneco de post fekundigo, nome de la momento, kiam komenciĝas individua vivo. Anstataŭ pensi pri mortigo, tiu esploristino rekomendas, ke prefere necesas plibonigi la vivkvaliton de brazilanoj.

La opinio de tiu biologimedicinisto aldoniĝas al ampleksa diskutado, kiu fokusas zorgemon pri la vivo — laŭ Legio de Bona Volo tiu afero inkluzivas la dimensiojn materian, moralan kaj spiritan, ĉar Vivo ekzistas antaŭ la koncipo. Laŭ diraĵo de la direktoro-prezidanto de LBV, José de Paiva Netto: “Dum momento ni estas en korpo, sed por ĉiam ni estas Spiritoj”.

BOA VONTADE — Ni dankas vin por via bonvolemo akcepti LBV-on por paroli pri la konsekvencoj de abortigo je virina sano.

D-rino Lilian Eça  Kun plezuro mi staras denove ĉe Legio de Bona Volo. Mi ricevas tian inviton ĉiam kun emocio. Mi aliĝis al tiu tuta mirinda energio de LBV. Mi esperas per simpla maniero klarigi la dubojn de virinoj kaj ankaŭ de viroj, ĉar neniu gravediĝas sola. Eblas klopodi eviti gravedecon laŭ la menstruaj cikloj, sed post enplantiĝo de gravedeco oni devas konservi ĝin, por la sano de tiu virino.

BV  Dum gravedeco, la virina korpo ŝanĝiĝas...

D-rino Lilian Eça  La komenco de homa vivo estas la renkontiĝo de spermatozoo kun ovolo. Tie formiĝas embriaj stamĉeloj, kiuj estigas homon. Tie troviĝas ĉiuj proteinoj kaj indikoj por la estonta cerbo, la kruretoj, la braketoj. (...) Mi esploras signalojn de ĉeloj de embrioj en la utero. Ni, virinoj, havas du hormonojn, pri kiuj multe parolas ginekologoj: oestrogeno kaj progesterono. La unua ekzistas en la korpo preskaŭ la tutan tempon. La molekuloj de proteino de oestrogeno influas nian tutan korpon; pro tio virinoj ne havas iujn harojn, havas pli fortan emociemon kaj la neston por patriniĝo. Tuj post fekundiĝo kaj gravediĝo, oni komencas sekrecii progesteronon, kaj ĝi komencas anstataŭi oestrogenon. Post 48 horoj de la komenco de gravedeco, jam ĉeestas ĉiuj transformiĝoj en trilionoj da ĉeloj, kiuj formas virinon, kaj unu el tiuj ŝanĝoj estas emociemo, kaj oni eksentas pli da dormemo, ankaŭ... Kial oni sentas pli da dormemo? Por malpliigi foruzadon de energio. Ĝi estas tempo, por konservi energion por la bebo. Do, tiu tuta virino ricevas signalojn fare de progesterono, ĉe la trilionoj da ĉeloj, ĉe sinapsoj... Ŝi havas ĉiajn signalojn por formi tiun tute apartan homan estaĵon.


BV  Ĉu abortigo povas kaŭzi malekvilibron en la korpon?

D-rino Lilian Eça  Kiam oni decidas forigi la idon, oni faras mallumon... kiel depreni elektran konektilon el la konektujo, ĉu vi komprenas? Kiam oni klopodas rekonekti tiun komputilon, tiam la eroj de la komputilo jam ne funkcias. Vi mallumigas trilionojn da ĉeloj. Vi estis tute emociema, transformiĝanta por la nestigo, viaj ĉeloj sekreciadis amason da neŭrontransmisiiloj, endorfinoj... Kiam vi eltiras la konektilon kaj elsuĉas la feton, okazas subita interrompo de neŭrontransmisiiloj, ĉar ekfalas progesterono, kiu gvidas ilian sekreciadon. Pro tio, eblas suferi depresion dum la tuta cetera vivo. Se virino havas iom grandan inklinon al depresio, tiam manko de neŭrontransmisiilo estas ia tragedio, kaj eĉ kuraciloj ne sukcesas restarigi tion.

BV  Ĉu do okazas fortega reago en la korpo mem, kun altgrada krudeco?

D-rino Lilian Eça  Kompleta krudeco! Tio ne estas emancipiĝo... ĉu emancipiĝo estas jen forsuĉi sian feton? Ne. Laŭ scienca vidpunkto, tio estas retroiro. Se vi ŝatas vian korpon, se vi amas vin mem, viajn neŭrontransmisiilojn, viajn neŭronojn, vian cerbon, mi konsilas al vi pripensi la aferon trilionojn da fojoj. Krome, vi riskos infekton, vi riskos forsuĉi ion plian ol necese, ĉar kiam vi deziros patriniĝi, eble vi jam ne havos tavolon de endometro. Se vi forigas tavolon de endometro, tiam la feto perdas sian kapablon moviĝi; aŭ eĉ okazas pli granda ebleco reteni la feton en la salpingo; [tiuokaze] oni devas forigi ne nur la feton, sed ankaŭ la salpingon. Se mi komencas ĉi tie paroli pri tio, kion kaŭzas abortigo je via korpa kaj mensa sano, kaj ja ekzistas virinoj, kiuj faras tion plurfoje, tiam vi ne akceptos fari ĝin.

BV — Ĉu ankoraŭ mankas informado?

D-rino Lilian Eça — Bedaŭrinde brazilanoj ĝenerale malhavas informojn kaj pro tio ili ne batalas por siaj rajtoj. (...) Do, abortigi ne signifas protekti. Kuracisto ĵuras, ke li favoros vivon, de komenco ĝis la fino, kaj poste li jen forigas vivon? Tio estas kontraŭdiro. Oni devos krei ian novan universitaton, se tia leĝo envenos Brazilon. Ni ne estas preparitaj eĉ por plenumi ultrason-ekzamenojn al gravedulinoj, pensu do pri tiaj ekzamenoj por forigi idojn. Sen organizo por naskiĝo de beboj, ĉar ili estas multaj, do pensu pri la atendovico por abortigoj? Mi tute kontraŭas. Ni ja devas starigi pli da hospitaloj, kun pli da flegado, pli bonaj salajroj por profesiuloj; ni devas havi leĝon por sano.

BV  Ĉu landoj, kiuj permesas abortigon, sentas ties rezultojn?

D-rino Lilian Eça  Evoluintaj nacioj, kiel Danlando, kie leĝo permesas abortigon, havas grandan kvanton da memmortigintaj virinoj. Jen estas precize la manko de neŭrontransmisiilo. Homo forigas sian propran vivon nur kiam li suferas tre fortan depresion. (...) Krom mia esplorado pri signaloj en ĉeloj, mi de multaj jaroj akompanas, dum laborado ĉe Centro de Aktualigoj pri Sano, la konduton de virinoj, kiuj abortigis. Ni havas interdisciplinan laborgrupon — psikiatroj, flegistoj, biologi-medicinistoj, dentistoj... Ne mi sola alvenis al tiaj konkludoj, ili estas frukto ankaŭ de akompanado fare de aliaj profesiuloj.

BV  Kaj kion vi diras pri interrompo de gravedeco de senencefalulo*1?

D-rino Lilian Eça  Eble vi ŝokiĝos, sed jen mi diros, kion mi pensas... Mi trovas tion suferiga, ĉar oni ĉiam deziras, ke niaj idoj estu tute sanaj, kompreneble, sed se mi plenumas ultrasonan ekzamenon kaj trovas, ke mia ido estas sencerba, tiam mi trovas multe pli sane doni eblecon travivi funebron ol liberiĝi de tio per abortigo. Tiuokaze, ni scias, ke ĝia vivo estos malpli longa. (...) Ĝi estas la samo, ekzemple, se vi havas sanan idon kaj morgaŭ ĝi suferos akcidenton, ne plu estos sana. Tiu patrino restos ĉe ĝi, ŝi kunvivos kun tiu ido, kiu bezonos ŝin ĉiutage. Ekzistas kontraŭdiroj. Se mi havas en mi idon, kaj ĝi malsanas, tiam mi forigas ĝin? Tute ne, tiuokaze oni amas eĉ pli! (...) Ekde la momento, kiam vi gravediĝas, jen troviĝas la respondeco pri tiu estulo en vi.

______________________________________________
*1 Senencefala — Havanta specon de malofta misformiĝo de la neŭra tubo, tiel ke mankas parto de la encefalo kaj de la kranio de la feto.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva