Sano: 8 kutimoj kiuj helpas redukti anksiecon

Lernu kiel identigi anksion kaj adoptu sanigajn kutimojn por preventi ĝin

Leila Marco

Juno 20, 2016 | Lunde | 17h13m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Kiel statas via emocia kaj mensa sano? Averto-signon starigas la Monda Organizo pri Sano (MOS), kiu diskonigas ke mensaj kaj kondutaj perturboj pli kaj pli oftiĝas kaj ili atingas pli ol 25% de la loĝantaro. La psikologiistino Sâmia Aguiar Brandão Simurro, vicprezidantino de Brazila Asocio pri Vivokvalito (portugale, ABQV), klarigas ke, laŭ ĝusta mezuro, anksieco ne estas malsano, ĝi fariĝas malutila, kiam ĝi estas troa kaj endanĝerigas la ĉiutagan vivon de la homo.

"MOS difinas anksiecaj malordoj kiel ia stato de granda maltrankvilo, en kiu la homo spertas fizikajn kaj psikajn simptomojn kiel palpitaciojn, ŝviton, streĉiĝon, kaj negativajn pensojn fronte al defia situacio. Kiam oni ne sukcesas regi aŭ minimumigi tiajn simptomojn kaj ili komencas damaĝi vian sanon, tiam estas momento viziti specialiston. (...) Foje, ni ne rimarkas kiam ni atingis la limon; oni bezonas avizi, por ke ni povu kompreni tion".

La simptomoj de krizo de anksio venigas multe da sufero al paciento. "Se ne temas pri fizika malsano, la plej bona specialisto, kiun oni povos serĉi, estas psikologiisto aŭ eventuale, depende de la intenseco, psikiatro, por lerni kiel kunvivi kun siaj ĉiutagaj malfacilaĵoj", substrekas d-rino Sâmia Simurro. Rilate la plej simplajn kazojn, kutime oni konsilas seancojn por kogna-konduta terapio (KKT), metodo celanta modifi normojn de pensoj kaj asociaj kondutoj. Al la pacientoj pli gravaj, oni donas ian kombinon de medikamentoj kaj terapio.

Shutterstock

LA TIMO KIU PARALIZAS

Ia neklarigebla timego pri la estonteco, depende de la grado, perturbas la dormon de la individuo, estigas lin pli inklina suferi kardiovaskulajn malsanojn kaj malhelpas al li plenumi taskojn, kiuj estas ordinaraj por la plejmulto el la homoj. Clara dos Santos*, 54-jara, bone scias, kio estas tio. La unuaj simptomoj ekaperis ankoraŭ dum la infaneco. Ŝi rakontas ke ĉiam ŝi estis iom agitema, anksia, maltrankvila pri ĉio. "Mi memoras pri tiu okazo, kiam mia fratino faris robon por mi, mi estis knabino, kaj petis por ke mi provvesti ĝin. Mi surmetis kaj ĝi estis strikte alĝustigita, mi ne sukcesis demeti ĝin, mia fratino bezonis fortondi la robon, ĉar mi restis tre nervoza, kvazaŭ la vesto sufokus min."

Kun la paso de la tempo kaj sinsekvo de okazaĵoj, kiel la perdo de la gepatroj (tre proksima unu de alia) kaj la minaco de perdo de laborloko, la simptomoj pliigis. Danke al la subteno de familianoj kaj geamikoj, tamen, Clara ekkomprenis bezonon de faka helpo. Ŝi disvolvis la panikan perturbon. "Mi sentis timon en fermitaj lokoj, en lifto, en aviadilo, en homamaso. Mi sentis grandan ĝenon, ian premon en la koro, mankon de aero. Mi havis la senton ke mi mortos", ŝi rakontas.

Nuntempe ŝi kunvivas pli bone kun tiaj sentoj. Ŝi faris terapion dum tri jaroj, trinkis medikamentojn, lernis kiel regi la spiron per jogo-ekzercoj kaj adoptis pli pozitivajn pensojn. "Mi jam sukcesas uzi lifton, vojaĝi per aviadilo. Kiam mi estas en tiuj lokoj kaj venas tia timo, mi strebas funde spiri, resti trankvila, serena kaj pensi ke mi ne restos retenita tie, ke estas eliro el tie. Ankaŭ la Spiritualeco, koni mian internon kaj, super ĉio, la dia helpo estis tre gravaj por mi. Mi legis bonajn librojn, kiel la verkon Meditadoj el la Animo, de la verkisto Paiva Netto, kiu venigis al mi profundan trankviligon, senton pri bonfarto, bona sanstato kaj efektiva resaniĝo", ŝi kompletigas.

MALBONO DE LA JARCENTO

La brazila psikiatro kaj psikoterapiisto Augusto Cury, en la verko Anksieco – Kiel venki la malsanon de la jarcento, prezentas la Sindromon de la Akcelita Penso (SAP). Laŭ li, temas pri unu el la problemoj plej oftaj en la nuntempo, kiu, laŭ malsamaj niveloj, trafas homojn ĉiuaĝajn. "Ne rimarkite, la moderna socio — konsumisma, hastema kaj stresigita — ŝanĝis ion, kio devus esti netuŝita: la ritmon de konstruo de pensoj. Tio estigas gravegajn konsekvencojn al la emocia sano, la vivoĝojo, la disvolvo de inteligenteco, la kreemo kaj la daŭripoveco de la sociaj rilatoj. Ni malsanas kolektive", klarigas la verkisto.

Cury klarigas ke eĉ infanoj kaj adoleskantoj jam eksentas la efikojn de tiu sindromo, kiel li povis observi dum siaj prelegoj en lernejoj, kie gelernantoj, demandite pri la simptomoj de SAP, plejparte konfirmis senti doloron en la kapo kaj en la muskoloj. "Tio estis surpriza. Preskaŭ ĉiuj ankaŭ jese gestis, kiam mi demandis ĉu ili ellitiĝas lacaj, ĉu ili sentas sin incitiĝemaj kaj netoleremaj al kontraŭaĵoj, ĉu ili suferas anticipe, ĉu ili spertas mankon de koncentrado kaj memorado."

La specialisto asertas ke unu el la manieroj protekti la emocion de la pli junaj kaj filtri la stresigajn stimulojn estas "disvolvi la plezuron pere de ludaj aktivecoj, partopreni en kreemaj agadoj, kiuj postulas plibonan ellaboradon, kiel sporto, muziko, pentrado kaj rilato kun la Naturo".



_________________________________________________

* Nereala nomo, cele protekti la identecon de la paciento.