“Mi anstataŭigis cigaredon per biciklo”, deklaris eks-fumanto

Karine Salles

Majo 30, 2016 | Lunde | 10h06m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Dum 26 jaroj, brazilano Cláudio Gonçalves Moreira — fakulo pri laborsekureco, el Kampogrando, Suda Matogroso — havis cigaredon kiel sian plej karan kunulon. La dependeco komenciĝis ankoraŭ dum lia junaĝo. Nuntempe, estante 51-jara, li festas 7 jarojn sen cigaredo, kaj pruvas, ke ja eblas liberiĝi de tiu dependeco eĉ post tiom longedaŭra fumado. Cláudio trovis en sporto la sekreton por sia venko: li anstataŭigis la falsan kontentecon, kiun li sentis fumante, per la saniga kutimo bicikli.

Estante 18-jara, Cláudio elektis cigaredon influate de amikoj kaj reklamoj: “Ĝi estis elmontro de memaserto antaŭ miaj kolegoj”, li rememorigis al Portalo Bona Volo. “Ni sentis tiun momentan plezuron, kiun nikotino estigas en la cerbo, kaj la amaskomunikiloj mem vendis la bildon de fumanto kiel ŝatindulo. En nia epoko, tio tre gravis; mi ĝuis respekton.”

DE DEPENDECO AL LIBERIĜO

Edzo de flegistino kaj patro de du filoj, Cláudio rememoras, ke liaj familianoj neniam kredis liajn deklarojn, ke li ĉesos fumi. Sed feliĉe tiu situacio ŝanĝiĝis en 2009, kiam li serĉis fakan helpon, kaj ekkonis la malutilojn kaŭzatajn de pasiva fumado. “Mi estis tre seninforma fumanto. Mia psikologiistino diris, ke mi bezonas anstataŭigi cigaredojn per io bona. Kompreneble, ili estis por mi plezurfonto”. Kaj la serĉado de alio plezuriga trafis rezulton: “Mi anstataŭigis cigaredon per biciklo”. Kiam Cláudio deziris fumi, li rezervis kelkajn minutojn de sia tago por biciklado.

Tiucele, li ricevis la nemalhaveblan apogon de siaj amikoj kaj familianoj, kaj persistis, ĝis li atingis sian celon. Hodiaŭ li asertas, ke li havas malsaman vivon kaj listigas la avantaĝojn ĉesigi fumadon: “Danke al Dio, mia spirado fariĝis multe pli bona. Mia dormado estas pli trankvila, mi estas malpli laca kaj anksia.  Manĝado estas multe pli plezurdona. Jen la plena malo de la antaŭo. Kelkaj trovos tion pli malfacila, kelkaj pli facila, sed esencas voli, kaj pli grave, havi multe da volforto”.

Arquivo Pessoal
Hodiaŭ, Cláudio havas sufiĉan spirkapablon por bicikli longajn distancojn kun grupo de amikoj.

FUMI MALUTILAS AL LA SPIRITO, KORPO KAJ MENSO

Portalo Bona Volo emfazas, ke fumado malutilas precipe al la animo, ĉar ĝi kredas, ke ni homoj “dum momento estas en korpo, sed por ĉiam ni estas Spiritoj”, kiel instruas la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, José de Paiva Netto. Tiu fikutimo efikas sur nian eternan vojaĝon. Ĉar la nunaj decidoj kaŭzas ne nur tujajn rezultojn, sed ankaŭ gravajn rezultojn en la estonteco, kiu ankaŭ ampleksas la ekzistadon post la fenomeno nomata “morto”, ĉar ni scias, ke morto ne estas fino.

Rigardata kiel mondepidemio, fumado mortigas proksimume ses milionojn da homoj ĉiujare. El tiuj, pli ol 600 mil ne estas fumantoj, kaj mortas nur pro enspirado de fumo. Se oni ne uzos efikajn strategiojn por batali kontraŭ tabako, la epidemio mortigos pli ol 8 milionojn ĉiujare ĝis 2030, laŭ la Monda Organizo pri Sano (MOS). Kanceroj de pulmo aŭ buŝo kaj emfizemo situas inter la ĉefaj mortkaŭzoj rilataj al konstanta fumado.

Esploroj konfirmas, ke konsumado de tabako estas la ĉefa evitebla kaŭzo de mortoj tra la mondo. Aldone, kontraste al la sento de malstreĉiĝo pro fumado, fumantoj estas 70% pli emaj suferi anksion kaj deprimon ol nefumantoj, sed ĉesi fumi povas malfari la malutilon, laŭ ĵusa esploro de la Londona Universitato kaj de la Brita Fondaĵo pri Koro.

Inspiriĝu per la historio de Cláudio kaj helpu aliulojn same forlasi tiun fikutimon. Neniam estas tro malfrue por ekvivi laŭ pli saniga maniero. Kial ne transformi ĉiun tagon en Tutmondan Tagon sen tabako? Ne dubu: Vivi estas pli Bone!