Internacia forumo pridiskutas bonefikojn de Fido je Sano

Jéssica Botelho

Augusto 07, 2015 | Vendrede | 9h37m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Tra la historio de la Homaro, ofte troviĝas raportoj, ke kredo je Supera Povo povas mildigi doloron aŭ eĉ resanigi malsanulojn, per la tiel nomataj mirakloj. Dum la lastaj jaroj, sciencistoj kaj esploristoj en la tuta mondo klopodas pli klare kompreni, kiel Fido kaj Spiriteco rolas en Medicino.

Tiu temo ankaŭ gvidos la panelan diskuton de la Monda Forumo pri Spirito kaj Scienco, aŭspiciota de Legio de Bona Volo (LBV) la 12-an de Aŭgusto, 2015. La evento altiras ĉirkaŭ 500 homojn, interalie kuracistojn, sciencistojn, esploristojn, religiulojn, akademianojn kaj la ĝeneralan publikon, kaj pridiskutas la ĉeftemon “Spiriteco, Sano kaj Scienco”. La forumo prezentas ekde la jaro 2000 serion da studoj kaj analizoj, kiuj stimulas la interŝanĝon inter la scienca kono kaj tiu de multaj religiaj tradicioj*.

La ĉi-jara Forumo okazos ĉe la Monda Parlamento de Ekumena Frateco, nome ParlaMundi de LBV, en la Brazila ĉefurbo. La evento havos la partoprenon de la eminentaj prelegantoj: d-ro Carlos Eduardo Tosta, imunsciencisto kaj emerita profesoro de Medicina Fakultato de la Universitato de Braziljo (UnB); d-ro André Stroppa, psikiatriisto, profesoro de la Federacia Universitato de Juiz de Fora (UFJF), magistro kaj doktoriĝanto ĉe la Centro de Esplorado pri Spiriteco kaj Sano (Nupes); d-ro Julio Peres, psikologiisto kaj doktoro pri Nervoscienco kaj Konduto ĉe la Universitato de Sanpaŭlo (USP), kun postdoktoraj studoj ĉe la Centro de esploro pri Spiriteco kaj Menso, Universitato de Pensilvanio (Usono); Pastrino Adna Santos de Araújo, kunordigantino de la Sanreto por Afrikdevenantoj (Renafro) kaj prezidantino de Ileaxéoyabagan; kaj Monaĥo Shojo Sato, kunordiganto de la Budhisma Templo Pura Tero, en Braziljo.

La prelegantoj pritraktos la sekvajn subtemojn: “La saniga povo de amo — sciencaj pruvoj”; “Spiriteco kaj sano: ju pli ni konas ĝin, des pli ni bezonas koni”; “Spiriteco, religiemo kaj psikokuracado”; “Sano kaj Spiriteco laŭ la perspektivo de la Afrikdevenaj tradicioj”; kaj “Sano kaj Spiriteco laŭ la Budhisma perspektivo”.

Starigita apud la Templo de Bona Volo (TBV), la ParlaMundi de LBV troviĝas ĉe SGAS 915 — Braziljo, Brazilo. Por ricevi pliajn informojn, retmesaĝu al esperanto@bonavolo.com aŭ telefonu al (+5561) 3114-1070.

___________________________________
*Asertas la kreinto de la Monda Forumo pri Spirito kaj Scienco, Paiva Netto: “Kion Religio intuicias, tion Scienco iam pruvos laboratorie. Scienco sen Religio eble fariĝos sekeco de la Animo. Religio sen Scienco eble falos en fanatikecon. Tial, dum la ideala erao, kies ekradion ĉe la horizonto de Historio ni ĉiuj deziras vidi, Scienco (cerbo, menso), iluminata de Amo (Religio, frateca koro), levos la homon al atingo de Vero”.

Esperantigita de Francisco Wechsler
Revizio de Maria Aparecida da Silva