LBV kaj UN

Legio de Bona Volo ĉe Unuiĝintaj Nacioj

El la Redakcio

Novembro 02, 2013 | Sabate | 16h25m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Por disvolvi programojn kaj projektojn en la fakoj pri edukado, elvolviĝo sociala, ekonomia kaj daŭripova, pri sano kaj socia komunikado, Legio de Bona Volo (LBV) partneriĝas kun agentoj de la ĉefaj sektoroj de la socio (registaro, entreprenoj socimedie respondecaj, internaciaj organizoj, lernejoj, komunumaj asocioj kaj aliaj organizaĵoj de la Tria Sektoro). Komune la partoprenantoj en tia iniciato estas kunlaborema kaj solidare sin devontigas favore al la bonstato de la aliulo.

En 1994, LBV membriĝis al la Departemento pri Publika Informado de Unuiĝintaj Nacioj (DPI). En 1999, ĝi fariĝis la unua brazila Institucio ĝui la statuson de ĝenerala konsultanto en la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro de UN (Ekosok). Dum pli ol duonjarcento da ekzisto, la idealo de Bona Volo ankaŭ inspiras la agadon fare de LBV de Argentino, Bolivio, Brazilo, Paragvajo, Portugalio, Urugvajo kaj Usono, LBV prezentas kaj frate defendas siajn principojn cele kontribui al enkonduko de internaciaj publikaj politikoj. En 2000, ĝi aliĝis al la Konferenco de NROj en Konsultaj Rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj (Congo), kun sidejo en Vieno, Aŭstrio.


Cele plifortigi la voĉon de latinamerika civitanaro en la aferoj de UN, ĉefe en Ekosok, la usona Legio de Bona Volo inaŭguris, en 2010, novan reprezentiĝo-oficejon situantan en Novjorko. Krom tio, tiu oficejo havas kiel taskon mobilizi surlokajn civitanojn kaj anojn de la internacia komunumo por volontuli en la sociedukaj programoj kaj projektoj de la Institucio.

REKOMENDOJ
Konu sube la temojn defendatajn de Legio de Bona Volo ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kiuj kunhavigas ĝian laboron de pli ol ses jardekoj inter ŝtatestroj, ministraj konsilantoj kaj civitanaj reprezentantoj, pere de dokumentoj kaj publikaĵoj eldonitaj en pluraj lingvoj.

"Scienco, Teknologio kaj Novigo, kaj la potencialo de kulturo por realigo de daŭripova elvolviĝo" — 2013
En la unua semajno de julio 2013 (inter la tagoj 1a kaj 4a), aŭtoritatuloj, membroj-ŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj civitanaj organizoj kunvenis en la Palaco de la Nacioj, en Ĝenevo (Svislando), por la ĉi-jara eldono de la Pintkunsido de la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro de Unuiĝintaj Nacioj (Ekosok). LBV, kiu ĝuas statuson de ĝenerala konsultanto ĉe tiu organo ekde 1999, estis invitita malfermi la paroladon de la civitanaro en la evento, kiu debatis pri Scienco, Teknologio kaj Novigo, kaj la potencialo de kulturo por realigo de daŭripova elvolviĝo.

PLIE
Mesaĝo de Paiva Netto  |  Speciala publikaĵo  |  Fotogalerio  

"Forigo kaj prevento de ĉia perforto kontraŭ virinoj kaj knabinoj"  2013
Tiu estis la temo kiu kunvenigis la membroj-ŝtatojn de la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (UN), fakulojn, civitanaron kaj ceterajn sektorojn interesatajn pri la 57a sesio de la Komisiono pri la Virina Situacio (CSW, angle). La evento okazis inter la tagoj 4a kaj 15a de marto 2013 en la novjorka sidejo de UN, kie LBV prezentis siajn kontribuojn per la revuo BONA VOLO Virino.

PLIE
Mesaĝo de Paiva Netto  |  Speciala publikaĵo  |  Fotogalerio 

"Produktema kapabligo kaj estigo de dungo kiel maniero kontribui al elradikiĝo de malriĉeco" — 2012
Oni debatis tiun temon en la Pintkunsido de la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro de la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (UN). Legio de Bona Volo (LBV) partoprenis en la renkonto, kontribuante al la delegitaroj de la membroj-ŝtatoj kun siaj rekomendoj pere de la revuo BONA VOLO (Ekonomia + Socia + Media) en la lingvoj portugala, angla, franca kaj hispana.

PLIE
Mesaĝo de Paiva Netto  |  Speciala publikaĵo  |  Fotogalerio 

Rio+20  — Konstrua Kunlaboro  — 2012
En junio 2012, Rio-de-Ĵanejro gastigis gravan eventon pri naturmedio kaj daŭripoveco. Legio de Bona Volo, kiu ekde sia fondo, antaŭ pli ol 60 jaroj, strebas al naturmedia konsciigo, aktive ĉeestis en la Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Elvolviĝo, nome Rio+20. La Institucio organizis, helpe de la Departemento pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj de la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (UN/Desa), la diskuttemon Konstrua Kunlaboro, kiu kunvenigis entreprenistojn, aŭtoritatulojn kaj delegitarojn de landoj el kvar kontinentoj.

PLIE
Mesaĝo de Paiva Netto  |  Speciala publikaĵo  |  Fotogalerio 

"Povigo de kampara virino kaj ŝia rolo en la redukto de malriĉeco kaj malsato, en elvolviĝo kaj nuntempaj defioj" — 2012
Inter la tagoj 27a de februaro kaj 9a de marto 2012, la ĉeftemo debatita en la novjorka sidejo de la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (UN), dum la 56a sesio de la Komisiono pri la Virina Situacio (angle, CSW), estis "Povigo de kampara virino kaj ŝia rolo en la redukto de malriĉeco kaj malsato, en elvolviĝo kaj nuntempaj defioj". Ĉeestanta en la eventoj organizataj de Unuiĝintaj Nacioj pri la temo, ekde 1995, LBV venigis siajn konsiderojn pri la temo pere de sia revuo BONA VOLO Virino en la hispana, franca, angla kaj portugala lingvoj.

PLIE
Mesaĝo de Paiva Netto  |  Fotogalerio 

UNUIĜINTAJ NACIOJ KAJ LA CIVITANARO
"La neregistaraj organizoj (NROj) aktive partoprenas ĉe la Unuiĝintaj Nacioj (UN) ekde ties kreiĝo en 1945. Ili agadas ĉe la Sekretariato de UN kaj ĉe ties programoj, fondusoj kaj organismoj diversmaniere, inkluzive kunlabore kun la membroj-ŝtatoj. Tiuj NROj kontribuas al diversaj aktivadoj, inter kiuj la diskonigo de informoj, konsciigo, edukado por la evoluigo, antaŭenigo de politikoj, samcelaj praktikaj projektoj, partopreno en interregistaraj procezoj, servado kaj disponigo de teknikaj fakkonoj."

― Elprenaĵo de la eldonaĵo de UN "Labori kun Ekosok: Gvidlibro pri la Konsultanta Statuso celanta NRO-jn", kun kiu LBV kunlaboris en la portugala versio (Legu la kompletan materialon).