Ekzemplo kiu inspiras generaciojn

Edukanto Paiva Netto superrigardas la Edukan Ensemblon de Bona Volo kaj ricevas omaĝon de lernantoj kaj instruistoj.

El la Redakcio

Majo 26, 2014 | Lunde | 14h05m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Vivian R. Ferreira
La edukanto Paiva Netto dum akceptado fare de lernantoj el la Supervartejo Jesuo, kiu konsistigas la Edukan Ensemblon de Bona Volo.


La 25an de de januaro 2014, la urbo San-Paŭlo (Brazilo) memorfestis sian 460-jariĝon. En tiu sama tago, la Eduka Ensemblo de Bona Volo, situanta en la ĉefurbo San-Paŭlo, celebris 28 jarojn da aktivadoj favore al infanoj, gejunuloj kaj plenaĝuloj el familioj en situacio de socia risko. Tiu grava spaco de civitaneco estiĝis pro la strebo de ĝia fondinto, la edukanto José de Paiva Netto, direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Unue aperis la Supervartejo Jesuo (1986); poste, la Eduka Instituto (1993) kiu pruntas la nomon de la ĉefgvidanto de LBV, laŭ sugesto de volontuloj kaj kunlaborantoj omaĝe al la elpensinto kaj konstruiginto de la projekto. De preskaŭ tri jardekoj tiu instrucentro estas pliboniganta multajn vivojn pere de Edukado kun Ekumena Spiritualeco*.

La 18an de oktobro 2013, agrabla surprizo ŝanĝis la rutinon de la lernejo kaj de la supervartejo: la vizito de ilia fondinto. En la okazo, li superrigardis la mediojn de la eduka ensemblo, en kiu studas ĉirkaŭ 1500 lernantoj. La akcepto, fare de lernantoj kaj instruistoj, estis markita de emocio pro la entuziasmo povi akompani tie homon de Bona Volo, kiu ĉiam laboras por havigi al popolo vastan asistadon kun kvalito, responde al la materiaj kaj spiritaj necesoj.

La ĉefgvidanto de LBV vizitis diversajn mediojn, kiel la spacon por Infana Edukado, celanta etulojn ĝis 6 jaroj. Li trairis la korton kaj la ĵus inaŭguritan boskon, kun frukto-arboj kaj floroj. La loko estis plena je geknaboj, kiuj ameme salutis lin dum la tuta vizito. La edukistino Geni Bertolin elstaris: “Lia ĉeesto havigis momentojn je forta emocio, kiel tiu kiam la etaj infanoj milde ripozis siajn manetojn sur lia brako, ŝultro, kaj mirigite rigardis al lia vizaĝo”.

La omaĝoj kaj manifestado de dankemo fare de la lernantoj ne ĉesis tie. En la Eduka Instituto, por lernantoj de la baza kaj meza instruniveloj kaj por Edukado de Junuloj kaj Adultoj (EJA), la korto fariĝis pli kolora pro la festo kaj rideto de la lernantoj. En la okazo, li kontrolis la novajn instalaĵojn de la Biblioteko Bruno Simões de Paiva, nun en pli granda kaj moderna spaco. La nomo de la loko estas omaĝo al la patro de la fondinto tiu lernejo. Li  stimulis la filon ekde frua aĝo al lego-kutimo. Tie, la pedagogia teamo disvolvas sennombrajn aktivadojn, inter kiuj la Daŭran Programon por Stimulo al Legado kaj Interpretado de Informo. Tiu agado etendiĝas al preskaŭ ĉiuj aĝoj, de la bebovartejo (per uzado de tol-libroj por infanoj) ĝis la eduka programo EJA.

 

 

Vivian R. Ferreira
En la Biblioteko Bruno Simões de Paiva, la Grupo de Instrumentistoj kaj la Ekumena Infan-junula Koruso de Bona Volo, konsistanta el tieaj lernantoj, prezentas kortuŝajn komponaĵojn por la ĉefgvidanto de LBV.

Dum vizito al la biblioteko, la Grupo de Instrumentistoj kaj la Ekumena Infan-junula Koruso de Bona Volo, konsistanta el tieaj lernantoj, prezentis kelkajn kantaĵojn el sia repertuaro. Inter ili citindas du komponaĵoj de la kreinto de la lernejo: Ami per la Amo de Dio kaj Preĝo por havi Trankvilecon. La koruso prezentis ankaŭ unu muzikon per Libras (Brazila Lingvo per Signoj).

Instruado kun kvalito, arto kaj frataj valoroj kune iras tiel en la aktivadoj de la Eduka Ensemblo de Bona Volo, kiel en la ceteraj sociedukaj centroj de LBV. Pro iniciato de la edukanto Paiva Netto, al la bonegeco de la enhavo aldoniĝas la valorigo de la sento, per kio formiĝas “Cerbo kaj Koro”. Tiu estas la fundamento de la pedagogia gvidlinio kreita de li, konsistanta el la Pedagogio de Amo (por infanoj ĝis 10 jaroj) kaj el la Pedagogio de Ekumena Civitano (por infanoj post 11 jaroj), kiu antaŭenigas novigan manieron eduki, per ia “rigardo trans la intelekto”.

Laŭ la lernantino Geovanna Ribeiro, 16-jara, kiu vizitas la trijaran klason de mezlernejo, ĉiuj valoroj kiujn ŝi lernis fariĝis speciale evidentaj en tiu momento. “Akcepti lin ĉi tie, en la loko kie ni lernas, estis granda honoro. La tago estis kortuŝa kaj certe ĝi restos markita en nia memoro!” Kaj plu diris la junulino: “Mi dankas ankaŭ al li pro ĉi tiu mirinda lernejo, kie oni zorgas pri la formado, krom de la cerbo, ankaŭ de la koro! Kaj ĝuste per tiu formita koro ni humile dankas lian noblan viziton. Lernantoj, instruistoj, kunordigantoj, ĉiuj emociiĝis pro lia energia kaj vibra ĉeesto”.

__________________________
*Ekumena Spiritualeco — Tiu standardo de Legio de Bona Volo ĉeestas en ĉiuj ĝiaj sociedukaj agadoj, ĉar ĝi estas komprenata kiel “lulilo de plej karaj valoroj naskiĝintaj el la Animo, la nesto de emocioj kaj de la racio prilumita de intuicio, la medio kiu envolvas ĉion kio transcendas la vulgarecon de materio kaj originas el la sublimigita homa sentemo, kiel Vero, Kompatemo, Moralo, Etiko, Honesteco, Frata Amo”. Elprenaĵo de la libro Urĝas Reeduki!, kiu fundamentas la edukan gvidlinion de LBV, verkitan de la edukanto Paiva Netto, aŭtoro de pluraj furoraj titoloj, kun pli ol 5,4 milionoj da venditaj ekzempleroj. 

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva