Paiva Netto: 59-jariĝo da senĉesa dediĉo al la celaro de Bona Volo

El la Redakcio

Juno 29, 2015 | Lunde | 11h09m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Antaŭ 59-jariĝo en la urbo Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, la 29an de junio, en la tago dediĉata al la memoro de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo, 15-jara junulo definitive eniris la vojon dediĉatan al praktiko de Bono, decidite labori ĉefe favore al tiuj plej suferantaj pro korpo-doloroj aŭ pro animo-afliktiĝoj. La dato ne povus esti pli konvena pro la notinda vivago de tiuj apostoloj cele al disvastigo de Kristanismo: Petro estis la unua ekzemplo ĉe la naskiĝanta fido kaj tiu, kiu plenumis la unuan kuracon sekvante la mision de Jesuo, la Ekumena Kristo; kaj Paŭlo helpis al la tutmondigo de la Bona Novaĵo, venigante ĝin al la nacianoj.

Sub la inspiro de tiuj du misiistoj, José Simões de Paiva Netto, naskiĝinta la 2an de marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, lernis senhezite sekvi la ĝustan vojon, ekde la unua konatiĝo kun sia misio. Kiam en 1956 li aŭkultis la predikon de Alziro Zarur (1914-1979), fondinto de Legio de Bona Volo (LBV), li identiĝis kun la pionira interreligia movado diskonigata de la karmemora radikomunikanto, per la Movado de la Amikiĝintaj Religioj, kaj li decidis partopreni en tiu Idealo.

- Vidu fotogalerion
- Aliru al la Oficiala retejo de Paiva Netto

Pri sia debuto en LBV, Paiva Netto rememoras: "En 1953, en Rio-de-Ĵanejro, kiam mi estis 12-jara, mi ricevis de iu bela kaj nigra sinjorino libreton eldonitan de LBV. Post tri jaroj, en iu mateno, mi vekiĝis kun forta volo ŝalti la radiaparaton. Kiam mi faris tion, mi aŭskultis, per la radio Tamoio [poste ĝi fariĝis Mundial], la kortuŝan muzikaĵon de Joseph Möhr (1792-1848) kaj Franz Grüber (1797-1863), Sankta Nokto: tiam estis la 29a de junio 1956. Surprizita, mi demandis: Panjo, kristnaska muziko en junio?! Sekve, Zarur komencis legi la tekston pri la Evangelio de Jesuo, laŭ Luko, 2:14, per kiu la Anĝeloj anoncas Lian Ĉielan Naskiĝon: 'Gloro al Dio en la Supera Alto kaj Paco sur la Tero al Homoj de Bona Volo!'. Aŭdinte liajn klarigojn, mi tuj diris decide: Panjo, jen tiu kiun mi sekvos!".

Arquivo BV
Fideleco: tiu estas la plej grava nuanco, kiu elstariĝas el la sceno registrita en la supra bildo. Sindevontigitaj al la kaŭzo de la Nova Ordono de Jesuo en la Terglobo, Zarur kaj Paiva Netto transpaŝis grandegajn barojn.

Kaj li reliefigas: "Mia koro estis vekita al tiu Sublima idealo. Kaj en tiu sama tago, kie oni omaĝas al Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo, mi prenis mian biciklon kaj volonte iris al la stratoj peti helpon por la Institucio".

Cele tute sin dediĉi al la Verko, Paiva Netto flankenlasis la emon al medicino. Kaj ekde tiu 29a de junio li volontule ekkunlaboris al la Institucio, realigante, eĉ piede, kampanjojn por aĉeto de la antikva Rádio Mundial ─ kiu fariĝis poste Elsendanto de Bona Volo, de 1956 ĝis 1966 ─, kaj helpante al la Konstanta Kristnasko de Legio de Bona Volo, per kio oni venigas ĉiutagan helpon al la popolo. "Kiam mi malkovris, ke Zarur estas arabdevena (S-ino Ássima, lia patrino, estis siriano kaj la patro, Elias Zarur, libanano) kaj ke la unua ambasadoro de LBV estas judo nomata Jacques Aboab, mi pensis: Tiu homo scias kion li faras. Li ne ŝercas. La afero estas serioza! (...)"

Modela lernanto

Ankoraŭ dum infaneco, li interesiĝis pri libroj, tre instigata de la ekzemplo de la patro, Bruno Simões de Paiva (1911-2000), kaj al la aliulo havis ian zorgon, helpante la patrinon ─ Idalina Cecília de Paiva (1913-1994), kiu praktikis flegadon ─, ĉe sukurado al malsanuloj kaj ĉe akcepto de kiu ajn frapanta je la dompordo serĉe de helpo. Li diplomitiĝis en unu el plej tadiciaj lernejoj en Brazilo, nome Kolegio Petro la Dua, en la ĉefurbo Rio-de-Ĵanejro, kie li estis modela lernanto — poste omaĝita de la institucio per la titolo Eminenta Lernanto. Jam en tiu epoko li montris neordinaran talenton por estreco.

Omaĝo

Ĉie respektata, la ĉefgvidanto de LBV konservas tian saman junan spiriton, pioniran kaj entrepreneman, kia ĉe lia alveno al LBV, celanta la disvolvon de ia socio pli justa kaj solidara. Senlaca, José de Paiva Netto fundamentas siajn agadojn sur la sindevontigo al la popolo, nome venigi konon, oportunojn kaj, super ĉio, la helpon por la korpo kaj por la Spirito.

Daniel Trevisan

Anualmente, ocorre o Fórum Internacional dos Jovens Militantes da Legião da Boa Vontade, que reúne seus participantes, vindos de diversas regiões do mundo, para a conclusão das atividades realizadas durante o ano. Essa Militância teve início em setembro de 1961, quando, por sugestão de Paiva Netto ao saudoso fundador da LBV, Alziro Zarur, foi estabelecido o Departamento Infantojuvenil da Instituição, para consolidar o compromisso de jovens e crianças com a Cultura de Paz. Neste ano de 2011, o Movimento Militante da Boa Vontade completa 50 anos.

Tial, en tiu ĉi 29a de junio 2015, la omaĝojn al la ĉefgvidanto de Legio de Bona Volo.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva