Partoprenu en la Ekumena Preĝo-Ĉeno favore al la viktimoj de la tertremo en Italio

El la Redakcio

Augusto 24, 2016 | Merkrede | 12h55m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Okazis frumatene en tiu hodiaŭa merkredo, la 24-a, tertremo de magnitudo 6 gradoj laŭ la skalo de Richter en la centra parto de Italio. Laŭ la lokaj aŭtoritatuloj, tiu tertremo estis registrita je la 3h36m (loka tempo). La epicentro estis Accumoli, kiu situas 145 kilometrojn for de Romo, atingante urbojn kaj vilaĝojn en la monta regiono de tiu lando, kaj tio malhelpas la laboron de savado. Ĝis nun oni registriĝis 247 mortoj.

Antaŭ tiu malfeliĉa okazaĵo, ni invitas vin partopreni en la potenca Ekumena Preĝo-Ĉeno, sendante la plej bonajn vibrojn de Paco al la viktimoj kaj al siaj familianoj. La Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito petas protekton kaj Spiritualajn Benojn al ĉiuj, kiuj travivas tiun malfacilan tempon.

Partoprenu en la Potenca Ekumena Preĝo-Ĉeno per la Preĝo Patro Nia, la Ekumena Preĝo de Jesuo.

Ekumena Ĉenpreĝo

La Portalo Bona Volo invitas ĉiujn retuzantojn partopreni Ekumenan Ĉenpreĝon. Ekde sia origino, en la 1940aj jaroj, LBV inkluzivis al siaj aktivecoj la Potencan Ekumenan Ĉenpreĝon. Ĉiuj retanoj, inkluzive de iliaj karaj estuloj, familianoj kaj geamikoj, povas partopreni en tiu ĉeno de personoj el ĉiaj religioj, naciecoj kaj tradicioj cele ricevi la bonajn energiojn kiuj venas el la preĝo. Ni invitas vin, retuzanta amiko, partopreni ankaŭ ĉi tiun ekumenan ĉenpreĝon, kie ajn vi estas.

 

 

Kun informoj de Agência Brasil