Paiva Netto: “Meditadoj el la Animo”

El la Redakcio

Marto 04, 2020 | Merkrede | 11h33m | Ĝisdatigita la 09-an de Marto, je 13h36m

Recenzo verkita de Mag. Fil. Bert Boon el Belgio, iniciatinto de Esperanto-Numismatika Asocio (2013)

Reflexões da Alma (Meditadoj el la Animo) (2003) – Lanĉita ankaŭ en Portugalio per la eldonejo Pergaminho, en 2008; esperante, en 2011; kaj hispane, en 2016. Aĉetu!

Post unua trafoliumo, oni tuj rimarkas la buntecon de la eldonstila aranĝo kaj la kalejdoskopan riĉecon de tekstoj, tekstetoj kaj citaĵoj.

Bert Boon

La libro estetike multe plaĉas al la okuloj pro la luksaj aspekto kaj prezentado de tekstoj kaj ilustraĵoj. Okulfrapas la orkolora titolo sur la kovrilo, la bonkvalita papero kaj la paŝtelkoloraj paĝoj kaj simboloj. Krome la variado per kopioj de mondfamaj pentraĵoj, precipe el Okcident Eŭropo. Tio kaŭzas tuj emon al ripeta trafoliumo kaj [...] elekto de tekst(et)o, kiu tuj invitas al eklegado.

Kvankam ne estas enhavotabelo, eblas distingi tri diversajn partojn: specon de enkonduko, kalejdoskopon de tekstoj en kiuj la ĉefa meditado koncernas unuflanke la rolon de perforto kaj milito, aliflanke la plej taŭgan kuracilon: amo. Sekvas ankaŭ epilogo. Jen tiuj partoj:

Enkonduko:
- “Traktaĵo pri la Nova Ordono de Jesuo (p.5).
- “Prezento” fare de Roman Dobrzyński el Pollando (p.17-25).

Tekstaro:
- sen ĉapitra indikaro (p.26-226).

Epilogo:
- “Preĝoj kaj Feliĉpromesoj” (p.227-232).

Aldonoj:
- Tabelo de nomoj (p.233-235).           
- Bibliografio (p.237-239)
- Biografio (de la aŭtoro) (p.241-254).
- Templo de Bona Volo (p.255).

Mi volas fini mian koncizan recenzon [...] per rekomendo. Aĉetinte la libron vi prefere ne komforte eksidiĝu en fotelon, intenconte legi la libron ĝis la fino. Vi do “ne manĝu, sed gustumu” por doni al vi la okazon mem (re)meditadi la ĵus legintan tekston [...]. Ne gravus, se vi bezonus la reston de via vivo por legi kaj relegi ĉi-libron, ĉar meditadoj ne nur venas el la Animo, ili ankaŭ serĉas konkeri la  homan spiriton.

LEGU ALIAJN RECENZOJN
Adrienne Pásztor (Hungario)
Alicja Lewanderska-Quednau (Germanio)
José Roberto Alves de Albuquerque (Brazilo)
Lilia Nikolova (Bulgario)
Magdaléna Feifičová (Slovakio)
Raita Pyhälä (Finnlando)
Raymond Brisebois (Kanado)
Julia Sigmond (Rumanio)

Aŭtoro: Paiva Netto
Titolo: “Meditadoj el la Animo”
Tradukisto: Paulo Sergio Viana
Unua eldono en Esperanto: 2011
Eldono: Elevação-skipo
Aŭtorrajto © 2011 Paiva Netto
ISBN 978-85-7513-204-3