Lilia Nikolova (Bulgario)

El la Redakcio

Decembro 17, 2013 | Marde | 14h57m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Persona arkivo

LERNOLIBRO PRI SAVA AMO
La belaspekta libro fascinis min kaj mi karese tuŝis ghin ŝajne juvelan relikvon. Mi hastis eklegi antaŭsentante enhavon despli alloga. Miajn supozojn rajtigis brila kaj impona ESPERANTO. Mi miras kaj admiras, ĉar temas pri traduko. Do, plej konvenas por esperantigo la perfekta ĝis facila kaj agrabla percepto. Pro katenoj kaj influo de nacia lingvo iam la tradukitaĵo apenaŭ kompreneblas. En tiu ĉi okazo per sperto kaj talento rezultis idiomo pli proksima ol la gepatra. Bonvolu pardoni mian aŭdacon unue mencii la laŭdindan tradukiston PAULO SERGIO VIANA, dank al kiu mi ĝuas la libron, kies ĉiurilata bonkvalito devas fierigi Esperantion.

Abundas tiom da talentoj, postenoj kaj agadoj, ke mi ne kapablas plenvalore prezenti la aŭtoron mem kaj lian aminde amikan verkon „MEDITADOJ EL LA ANIMO”.

LEGU ALIAJN RECENZOJN
Adrienne Pásztor (Hungario)
Alicja Lewanderska-Quednau (Germanio)
Bob Felby (Aŭstralio)
Georgi Mihalkov (Bulgario)
José Roberto Alves de Albuquerque (Brazilo)
Magdaléna Feifičová (Slovakio)
Raita Pyhälä (Finnlando)
Julia Sigmond (Rumanio)
Raymond Brisebois (Kanado)
Mihai Trifoi (Rumanio)
Margarita Savova (Bulgario)

Naskita en Brazilo, José de Paiva Netto estas ĵurnalisto, radikomunikanto, verkisto, komponisto kaj poeto. Mi emfazos unu postenon aparte gravan por esperantistoj ― direktoro-prezidanto de la LEGIO de BONA VOLO fondita je la 1-an de januaro 1950. Bonfara, filantropia, eduka, klereca, filozofia, ekumena kaj altruista, senprofitcela Institucio kun internacia prestiĝo kaj kunlaborado por protektata vivo de popoloj en situacio de damaĝeblecon aŭ socia risko. Ekde sia apero LBV apogas kaj disvastigas Esperanton por interfratigo de la popoloj. De tiam oni tradukas publikigitajn ekumenajn preĝojn, literaturajn tekstojn, revuojn, gazetojn, faldfoliojn, librojn por infanoj k.a. La uzado de Esperanto ankaŭ realigas en Templo de Bona Volo, fondita de Paiva Netto kaj popole aklamita kiel unu el la sep mirindaĵoj en la ĉefurbo de Brazilo.

Simile al ravaj perloj en koliero, la verko kolektas lumigan diversepokan kaj tutmondan saĝecon de famaj geniuloj, lasintajn kreajn kaj glorajn spurojn en la historio de la homa progreso. Ĉiun instruan citaĵon akompanas konciza kaj kontentige informdona biografio de la koncerna aŭtoro. Tial „Meditadoj el la animo“ akiras enciklopedian dimension.

Se la kuraĝiga lernolibro estas mia, mi konstante relegus ĝin por ĉerpi optimismon. En ĝi regas tia ĉarma etoso, kian mi sopiras ― PACO, FRATECO, SOLIDARECO kaj KARITATO. Miaopinie, tutegalas kiu servas al la BONO ― religiulo aŭ ateisto. La konkordo dependas de la inklino kompreni diversulojn. Nome la komprenemo naskas interkompreniĝon.

Multaj citaĵoj meritas esti ree citataj. Mi ne povas preterpasi la inspirantan, genian simplecon de Abraham Linkoln, la 16-a prezidento de Usono ― „Kiam mi agas per bono, mi sentas min bone; kiam mi agas malbone, mi sentas min malbone. Jen mia religio!”

Ĉu „Meditadoj el la animo“ de Paiva Netto meditigos la fiulojn por fari ilin pli prudentaj?!? Ho, ve, mi ege dubas….Tamen bonuloj nepre estiĝos pli fortaj, batalemaj, sukcestrafaj, kredantaj aŭ almenaŭ espergardaj, ke la hinda simbolo de la neperforta filozofio- Mahatma Gandhi profete pravas: „Kiam unu homo atingas plenecon de Amo, tiam li neŭtraligas malamon de milionoj”.

En 1865 forpasis Lincoln kaj nur post kvar jaroj dum1869 naskiĝis Gandhi. La saĝa boneco tra la mondo ĉiam ekzistos, ĉu ne? La SAVA AMO resurektas kaj penetras el animo en animon!

La legantoj trovos absolute proprajn kaŭzojn por danki al Paiva Netto. Malsamaj sugestoj kondukas al komuna impreso pri utila kaj necesa libro kun digna misio de ŝatata Lernilo.