Paiva Netto: "Meditadoj el la Animo"

Recenzo de: Jorma Ahomäki, Pedagogo, lernejestro kaj rektoro de Turku-Piispanristi, Finnlando; kaj honora membro de ILEI.

El la Redakcio

Marto 09, 2015 | Lunde | 14h19m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Persona arkivo
La pedagogo Jorma Ahomäki

La unua eldono de la libro aperis en la jaro 2003 portugale kaj oni vendis ĝin ĝis nun 400 000 ekzempleroj. La esperantlingvan version oni publikigis en la jaro 2011. La ekstera aspekto forte karesas la okulojn de legantoj. Multaj artverkoj ornamas ĝiajn paĝojn tre bele. Por mi tamen la plej valora signifo en la libro estas ĝia teksto, la vorta enhavo. Ofte mi aŭdis la esprimon ekumenismo. Nur nun en la verko de Paiva Netto mi ricevis tre klaran kaj kompreneblan bildon pri ĝia signifo. Antaŭe mi rigardis la menciitan koncepton el mallarĝa kaj limigita vidpunkto.

Meditadoj el la Animo kunportis lumradiojn en mian cerban maŝinaron tiel, ke mi trankviliĝis kaj kapablis akcepti valorajn instruojn por mia vivitinero. Tutmonde konataj ĉiĉeronoj portis torĉon antaŭ mi kaj estis tre facile pilgrimi kun ili. Espereble mi sukcesos ion esencan koncerne la menciitan libron transdoni kaj peri al la legantoj de tiuj ĉi linioj.

LEGU ALIAJN RECENZOJN
Adrienne Pásztor (Hungario)
Alicja Lewanderska-Quednau (Germanio)
Bob Felby (Aŭstralio)
José Roberto Alves de Albuquerque (Brazilo)
- Julia Sigmond (Rumanio)
Georgi Mihalkov (Bulgario)
Lilia Nikolova (Bulgario)
Magdaléna Feifičová (Slovakio)
Raita Pyhälä (Finnlando)
Raymond Brisebois (Kanado)
Mihai Trifoi (Rumanio)
Margarita Savova (Bulgario)​


Komence gvidadon en la libro prenis "Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro", kiu tute simple diris: "Vi amu unu la alian kiel Mi amas vin." Paiva Netto akcentas, “ke Paco, la vera Paco, naskiĝas unue el la pura koro de homo. Kaj nur Jesuo povas purigi la koron de la Homaro je ĉia malamo, ĉar Jesuo estas la Sinjoro de Paco.” La aŭtoro daŭrigas kaj prezentas tutan faskon de tutmonde konataj pensuloj. Tre alloge ruliĝas la rakontado de Paiva Netto.

Indas mencii kelkajn gravajn nomojn. Abraham Lincoln (1809-1865) fariĝis la 16-a prezidento de Usono. Li skribis: “Kiam mi agas per Bono, mi sentas min bone; kiam mi agas malbone, mi sentas min malbone. Jen mia religio." Nu neniu povus nomi lin senreligiulo. “Vero estas en ni. Ĝi ne aperas el eksteraj aferoj, eĉ se ni tion kredas. Ekzistas ia interna centro, kie loĝas vero, en sia pleneco”, predikis Budho (556-486 a.K.).

Specialan stampon al la esprimado de Paiva Netto donas prezentitaj homoj, gravaj pensuloj el la pasintaj jarcentoj kaj el la hodiaŭo. Eblas mencii nur kelkajn nomojn, ekzemple Sokrato, Konfuceo, Johano Paŭlo la II-a, Muhammad, Sankta Aŭgusteno, Winston Churchill, Marteno Lutero, Francisko el Asizo, Gandhi kaj Lazaro Ludoviko Zamenhof. La longega nomlisto estas bunta kaj varia. Ĝuste tio inspiras kaj vokas por legi kun scivolema kaj varma koro, kiun profunda entuziasmo gvidas.

Brazilo estas lulilo de espero pri ia socio, en kiu malgraŭ ĉiaj ĉagrenoj, eblos vivi en Paco kun si mem kaj kun la proksimulo”. Profeto Muhammad instruis, ke “plej forta estas tiu, kiu scipovas regi sin mem en momento de kolero". “Preĝado estas nepre necesa por sekureco kaj feliĉo de homoj. (...) Ĉiu homo povas preĝi Patronian. Ĝi ne limiĝas al aparta kredo. Temas pri universala preĝo, laŭ la vasta Spirito de Karitato de la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro. Ĉiu homo, eĉ ateisto (kial ne?!) povas eldiri siajn parolojn libere." Tiel gvidas nin Paiva Netto, la ĉefo de la Legio de Bona Volo.

En la jaro 1989 starigitan Templon de Bona Volo vizitis ĝis nun en Brazilo pli ol 24 milionoj pilgrimantoj. Estas necese ankoraŭ substreki, ke vere indas legi kaj trastudi la verkon "Meditadoj el la Animo", kies lumiga fajro gvidas nin al la celo.

"Patro nia, kiu estas en la Ĉielo, sanktigata estu Via Nomo.
Venu al ni Via Regno, plenumiĝu Via Volo, tiel sur la Tero, kiel en la Ĉielo. Nian ĉiutagan panon donu al ni hodiaŭ. Pardonu niajn ŝuldojn, kiel ni ankaŭ pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono, ĉar via estas la Regno, kaj la Povo kaj la Gloro, por eterne, Amen!"