La esperantisto Walter Fontes vizitas la Edukan Centron de LBV en Rio

Lisias Macedo

Oktobro 18, 2013 | Vendrede | 18h58m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Nathália Valério

Ĉe sia enveno en la Eduka Centro de LBV, la esperantisto estis akceptita de la Ekumena Infana Koruso “Bona Volo”, konsistanta el lernantoj de tiu Institucio.

Rio-de-Ĵanejro, Brazilo — La 19an de septembro, la lernantoj de la Eduka Centro José de Paiva Netto, de Legio de Bona Volo (LBV), en Rio, akceptis la viziton de la esperantista kuristo Walter Fontes, veterana diskoniganto de Esperanto en enlandaj stratkuradoj kaj eks-prezidanto de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro.

HELPU AL LBV! FARU VIAN DONACON!

Ĉe sia enveno en la edukejo, kie ĉiutage oni gastigas, plentage, centojn da geknaboj, la atleto estis akceptita de la Ekumena Infana Koruso “Bona Volo”. "Tio ja estas granda emocio. Mi preskaŭ ploris, ĉar ilia spontaneco, klareco kaj ankaŭ la muziko tre kortuŝas. Estas granda emocio ĝui tiun donacon per kiu mi estis regalata hodiaŭ, ĉar ĝi impresas bone kaj tre granda estas la ĝojo povi ĉeesti ĉi tiun lokon, koni tiun laboron faratan por la infanoj. Ni vidas ke ili kantas kun la koro", li diris. 

Nathália Valério

Sekve, Walter Fontes trairis la mediojn de la Eduka Centro José de Paiva Netto kaj propraokule konis la laboron disvolvatan de la Institucio en la Mirinda Urbo. "La strukturo estas mirinda. Oni sentas ian gravan zorgemon por ke la infanoj havu kompletan asistadon — psikologian, kuracistan kaj dentistan. Min tre impresis kaj mi trovis tre bela la laboron disvolvatan ĉi tie", li refiefigis. 

Ekde sia fondo, Legio de Bona Volo diskonigas Esperanton kaj uzas ĝin kiel ilon por disvastigi sian mesaĝon de amo, paco kaj frateco. "Mi lasas ĉi tie mian inviton por ke la personoj venu koni tiun laboron, ĉar sendube ankaŭ ili emociiĝos, kiel okazis al mi. Mi ŝatus memorigi pri la laboro de LBV rilate Esperanton, kiun mi akompanas dum tiu longa tempo — la retejo, la revuo, la esperantistoj, la libroj —; ĝi estas mirinda", aldonis la vizitanto, kiu estas ano de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro (AERJ).

Fine de sia vizito, Walter Fontes registris en la Libro de la Koro: "Aŭdi la infanojn kantantajn kaj ricevi de ili aman brakumon estas tre grave. Ni levu niajn pensojn al tiuj fortoj laborantaj por la harmonio de la universo kaj al la Kreanto de ĉiuj aferoj por ke Li ĉiam ĉeestu en la agado de tiu grava institucio. Pacon, Amon kaj Prosperon!"

En Rio-de-Ĵanejro, la Eduka Centro José de Paiva Netto, de Legio de Bona Volo, situas ĉe avenuo Dom Hélder Câmara, 3059 — Del Castilho. Por pliaj informoj, telefonu: (+5521) 3297-7100.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva