Plej ĵusaj verdaj novaĵoj

Fabiano Henrique

Januaro 19, 2015 | Lunde | 18h35m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Nova virtuala klavaro por uzantoj de iPhone

Uzantoj de iPhone nun povas tajpi tekstojn kun esperantaj literoj en operacia sistemo iOS. La usona esperantisto Chuck Smith elpensis kaj lanĉis novan virtualan klavaron, por rekta tajpado en la aplikaj programoj de la telfonaparato fabrikata de Apple.

Tio estas malnova deziro. Ekde la jaro 2012-a, la sistemo Android permesis la tajpadon en la Internacia Lingvo. Smith deklaris al la informretejo Libera Folio, ke nur post la publikigo de la sistemo iOS 8, Apple permesis la disvolviĝon de la klavarprogramo. La elŝuto, tamen, ne estas senpaga. Ĝi devas esti farita ĉe App Store. Ĉar la programo estis kreita specife por iPhone, oni ankoraŭ ne scias, ĉu ĝi bone funkcios ĉe tabulkomputiloj iPad.

Projekto por la estigo de Esperantlingva revuo

Esperantistoj el sudorienta Eŭropo lanĉis projekton por la estigo de revuo nomata Balkana Verda Stelo. Ili celas krei gazeton, kiu pritraktos komunajn temojn por tiuregionaj samideanoj. La nova informilo devos havi 48 paĝojn, en formato A5. La abono kostos inter 15 kaj 20 eŭroj jare.

La organizantoj kontaktas korespondantojn en pluraj landoj. Krome oni starigas reton de distribuantoj. Enketo aperis en interreto por esplori la opinion de la koncerna publiko pri la eldona linio alprenota de la nova periodaĵo.

Seminario kunigis junulojn en Azio

De la 26-a ĝis la 28-a de Decembro okazis la 33-a Komuna Seminario 2014 (KS33). La aktivaĵoj havis lokon en Ho-Ĉi-Min-Urbo (eksa Sajgono), suda regiono de Vjetnamujo. Temas pri junulara evento, kiu en 2014 okazis alterne en kvar Aziaj landoj, nome Ĉinujo, Japanujo, Koreujo kaj Vjetnamujo. Tial ĝi fariĝis la plej grava porjunula aranĝo en tiu kontinento. La organizantoj helpis Aziajn junulojn partopreni tiun seminarion. Tio efektiviĝis danke al subvencio de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM).

KS33 estas organizata de Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO), subtenate de Korea Esperanto-Junularo (KEJ), Japana Esperanto-Junularo (JEJ) kaj Ĉina Junulara Esperanto-Asocio (ĈJEA).

LBV eldonis filmojn kun subtitoloj en Esperanto

Legio de Bona Volo (LBV) lanĉis aŭdvidan pakaĵon, konsistantan el unu KD kaj du DVD-j kun subtitoloj en Esperanto. El ĝi elstaras la dokumenta filmo pri la centjariĝo de la radioparolisto Alziro Zarur (1914-1979), fondinto de tiu institucio.

Ekde la 1950-a jardeko, LBV subtenas la Internacian Lingvon. Zarur substrekis en ĝia statuto, ke ĝi devas “batali por la plej granda disvastigado de la internacia lingvo Esperanto, altvalora ilo por la interfratiĝo de la popoloj, laŭ la konsidero, ke LBV estas la Esperanto de la religioj, same kiel Esperanto estas la LBV de la lingvoj”.

Hispana poezia antologio en Esperanto

La esperanto-grupo Frateco, situanta en la provinco Aragón (Hispanujo), eldonis la libron Hispana Lirika Antologio. Tiu verko, laŭlonge de 288 paĝoj, prezentas en Esperanto la plej elstarajn poeziaĵojn elpensitajn en la lingvo de Miguel de Cervantes. La tekstoj ampleksas diversajn periodojn kaj literaturajn skolojn. Kolektis kaj tradukis la materialon la esperantisto Antonio Marco Botella.

Renovigita retejo de UEA ekfunkciis

La reta reprezentejo de UEA ricevis renovigon. Temas ankoraŭ pri evolua kaj enhave ne revolucia ŝanĝo. La retejo iĝis pli facile uzebla kaj pli facile administrebla, sed la klopodoj fari ĝin pli belaspekta ankoraŭ daŭras (volontuloj por helpi ĉe tio estas bonvenaj).

Daŭras ankaŭ finfarado kaj transigado de informoj de kelkaj partoj de la malnova retejo, kiu restos provizore atingebla ĉe aparta adreso. La nova retejo transprenis la funkciojn de la reta Jarlibro, escepte de kelkaj malgrandaj funkcioj, pro kio ankaŭ tiu subretejo plu restas atingebla. Por posta tempo restas la renovigo de la reta Katalogo, kiu estas daŭre atingebla ĉe sia propra adreso.

La renovigo de la retejo estas certagrade teknika kaj efektivigita rezulte de la kelkjaraj laboroj de unu volontulo, Andrej Grigorjevskij. Longperspektive estas planata pli drasta kaj profesia renovigo, por kiu estas rezervita mono el la kapitalo de UEA.