Brazila Kongreso de Esperanto malfermas mondan esperantistan kalendaron

Jéssica Botelho

Januaro 22, 2015 | Ĵaŭde | 15h22m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Rio-de-Ĵanejro, Brazilo — Inter la tagoj 23a kaj 27a de januaro okazos la 50a Brazila Kongreso de Esperanto (BKE), en la ŝtata Universitato de Rio-de-Janejro (UERJ), en kampuso Francisco Negrão de Lima, kvartalo Maracanã. Tiu evento, konsiderata la plej granda enlanda kongreso pri tiu lingvo en la mondo, malfermas la novjaran esperantistan kalendaron.

PLI
+ Vidu la programon
+ Lernu kiel alveni
+ LBV lanĉas novan eldonon de la revuo BONA VOLO

Samtempe okazos la 35a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (BEJK). Ambaŭ eventoj estas organizataj de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro (AERĴ) aŭspicie de Brazila Esperanto-Ligo (BEL). La diskutota temo estas "Ora Jubilea Kongreso: Ĉu ni Sukcesis?". La elektitan temon pravigis la elstareco de la ĉi-jara eventeldono: ĝuste 50 kongresoj organizitaj de la brazila movado, kiu laŭlonge de la tempo difinis ideojn, programojn kaj projektojn.

“Nun alvenas la tempo por pripensi: kiom da ili estas plenumitaj? En kiom da ili oni plene sukcesis? Kiujn oni maltrafis aŭ neglektis? Kiuj perdiĝis? Kion ni devas plibonigi kaj kiajn vojojn oni de nun ekkonstruu?”, skribas la teamo de BEL en sia oficiala retejo, invitante enlandajn kaj alilandajn samideanojn kune festi, serĉi respondojn kaj konstrui la estontecon de la esperantista movado.

Kiu venos, tiu havos la okazon ĉeesti prelegojn, kursojn de Esperanto, filmo-spektadon, seminariojn, KER-ekzamenojn (laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro), kulturajn prezentadojn, inter aliaj aktivaĵoj. Legu baldaŭ aliajn novaĵojn pri la 50a BKE ĉi tie en la Portalo Bona Volo.

Fontinformoj: blogo Esperanto Ilustrita kaj la oficiala retejo de Brazila Esperanto-Ligo.