Vivu la Zamenhofa Tago!

Maria Aparecida da Silva

Novembro 26, 2013 | Marde | 14h44m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Unu el la grandaj allogaĵoj en la Nobla Salono de Templo de Bona Volo (TBV) — unu el la Sep Mirindaĵoj de la brazila ĉefurbo — estas la panelo La Evoluo de la Homaro. Je iniciato de la direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), José de Paiva Netto, la bildoj kunigas, flanke de arta figuro de Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, diversajn personojn, kiuj eniris la Historion pro sia elstara agado favore al la Homaro, en ĉiuj sektoroj de la homa vivo.


Kaj en tiu tutaĵo troviĝas ankaŭ la figuro de la pola kuracisto kaj lingvisto Ludoviko Lazaro Zamenhof (1859-1917), kreinto de la internacia lingvo Esperanto, pro sia kontribuo al la monda Paco kaj pro sia klopodado solvi konfliktojn pere de lingvo, kiu celas interkompreniĝon inter ĉiuj homoj, egale.

Kiam Esperantistoj en la tuta mondo festas la daton de lia naskiĝo (15/12/1859), ankaŭ Legio de Bona Volo sincere omaĝas lin, sendante al lia Eterna Spirito plej bonajn sentojn, kiuj rezultas de la frata, solidara agado, kiun LBV plenumas jam de jardekoj per la universala lingvo, favore al kulturo de Paco. Konu la Esperanto-agadon de LBV.

“Esperanto estas tre alta idealo, kaj ĝia ligo kun LBV alportas eksterordinarajn bonfarojn al la Homaro.” (Paiva Netto)