Eksprezidanto de Akademio de Esperanto revenis al Spirita Patrujo

Jéssica Botelho

Marto 25, 2014 | Marde | 18h27m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

La profesoro Geraldo Mattos Gomes dos Santos, 82-jara, revenis al Spirita Patrujo en la pasinta dimanĉo, je la 23-a, en la urbo Kuritibo, subŝtato Paranao, Brazilo. Lastoktobre la eksa prezidanto de Akademio de Esperanto (AdE) estis trafita de cerbovaskula akcidento, kaj ekde tiam lia kuracado okazis parte en malsanulejo, parte hejme. La lastaj omaĝoj okazis en la Vertikala Tombejo de Kuritibo, lunde, la 24-an de marto 2014, je la 11h.

Vivian R. Ferreira

O prof. dr. Geraldo Mattos, com o best-seller do escritor Paiva Netto Reflexões da Alma, lançado também na língua internacional durante o 8º Congresso Pan-americano de Esperanto, o 46º Congresso Brasileiro de Esperanto e o 31º Congresso da Juventude Esperantista Brasileira, ocorridos em São Paulo, Brasil, no ano de 2011.

SUKCESA ESPERANTA VIVO
Lingvisto, emerita profesoro de Federacia Universitato de Paranao kaj de Pontifika Katolika Universitato de Paranao (PUC-PR), Geraldo Mattos naskiĝis je la 28-a de junio 1931 kaj eklernis Esperanton en 1947. En 1970 li fariĝis membro de Akademio de Esperanto, de kiu li estis prezidanto inter 1998 kaj 2007. Li estas iama prezidanto de Paranaa Esperanto-Asocio kaj unu el la kunfondintoj de Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE), en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo.

Lia vasta verkaro estas plurfaceta: ĝi inkluzivas lingvistikajn studojn pri la portugala kaj pri Esperanto, studojn pri instruado de tiuj du lingvoj, poemojn kaj romanojn originale verkitajn en la inernacia lingvo. Inter aliaj verkoj, kiu distingis la vivon de Geraldo Mattos estas La tento de junulo, Arĉoj, La Nigra Spartako kaj La deveno de Esperanto. Pere de Akademio de Esperanto, li eldonis la libron Centjara Esperanto, okaze de la centjara datreveno de la planlingvo, en 1987.

Ĉe la muzika kampo, li kunverkis la kanton Nun tre malfruas, publikigitan en 1957. Kune kun la brazila esperantisto Flávio Fonseca li komponis la kanzonojn de la KD Simbiozo, eldonita de Brazila Esperanto-Ligo (BEL) komence de la 2000-a jardeko.

AMIKO DE BONA VOLO
Dum la 42a Brazila Kongreso de Esperanto, okazinta en julio 2007, en la urbo Rio-de-Ĵanejro, Geraldo Mattos, ke en tiu tempo prezidis la Akademion de Esperanto, salutis la teamanojn de la Esperanto-Fako de Legio de Bona Volo okaze de la evento, kaj dankis pro la eldonaĵo de tiu Institucio, titolita Paco por la Jarmilo, kiu estis lanĉita dum la okazaĵo.

“Mi plezure kaj honore akceptas la reprezentantojn de LBV, kiu estas ia Institucio ege laŭdinda, kun idealoj tute kristanaj, kiuj evidente kongruas kun la idealoj de Esperanto, pri Frateco, Boneco, Amikeco kaj tiel plu. Mi elkore dankas pro la revuo. Diru al Paiva Netto, ke mia koro estas kun li kaj kun ĉiuj, kiuj kredas tion, kion predikas LBV”, diris li en la okazaĵo. La deklaraĵo aperis en la revuo BONA VOLO n-ro 62.

Legio de Bona Volo kaj sia direktoro-prezidanto, José de Paiva Netto, dediĉas la plej sincerajn vibrojn pri Paco al la Eterna Spirito de profesoro Geraldo Mattos, ankaŭ direktitaj al liaj ĉiuj familianoj kaj amikoj.

Kun informoj de Paranaa Esperanto-Asocio kaj de Kultura Kooperativo de Esperantistoj.