Studentoj partoprenantaj interŝanĝo-programon en Germanio konatiĝas kun Legio de Bona Volo en Brazilo

Gustavo Henrique Lima

Februaro 18, 2014 | Marde | 8h50m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Taguatinga, Brazilo — La 11an de februaro, la Eduka Infanlernejo Alziro Zarur, subtenata de Legio de Bona Volo (LBV), akceptis grupon de lernantoj majstriĝantaj pri diversaj fakoj, venintaj el Germanio per la interŝanĝo-programo de la Katolika Universitato de Braziljo partnere kun la Lernejo pri Internacia Komerco kaj Entreprenado (SIBE) de la Berlina Universitato Steinbeis. Kadre de la programo, krom teknikaj vizitoj kaj kulturaj aktivadoj, la studentoj konatiĝis kun kelkaj enlandaj sociaj programoj, kiel la eduka kaj sociasista laboro realigata de LBV.


La grupo estis angle salutata de antaŭlernejanoj de la dua klaso, aĝantaj inter 2 kaj 5 jarojn, kaj omaĝata per muzikoj prezentataj de la etuloj. “Ili perceptis, ekzemple, ke la brazilaj infanoj estas pli amemaj kun la personoj kaj tio povas ŝanĝi estontajn generaciojn ankaŭ en ilia lando”, raportis Reginaldo Tadeu Gomes, kunordiganto de la programo, kiu akompanis la grupon.

En la edukejo estas aplikata la Pedagogio de Amo, kiu proponas novan modelon de lernado, kunligante senton kun la kogna disvolvo, kaj kune kun la Pedagogio de Ekumena Civitano — celanta gejunulojn kaj plenaĝulojn — formas la edukan linion de Legio de Bona Volo. Legu pli pri la pedagogia propono de LBV.

José Gonçalo

Taguatinga, DF - na sala de aula os meninos e meninas atendidos pela LBV dão boas vindas em idiomas ao grupo de intercâmbio de estudantes de mestrado de diversas áreas vindos da Alemanha.

Ankaŭ la zorgo formi “Cerbon kaj Koron”, celo de la pedagogia propono kreita de la edukanto Paiva Netto, direktoro-prezidanto de la Institucio, estis laŭdata de la gvidisto. “Ni vivas en mondo en kiu konfliktoj aperas ĉiuloke; tial, prilaborado de la koro, prilaborado de infanoj por plibona generacio, tio faras la tutan diferencon. Ni povas efektive havi plibonan mondon per iniciatoj kiel tiu”, li komentis.

Post konatiĝi kun la tuta laboro, kiun Legio de Bona Volo disvolvas surloke, la junulo Bastian Kruse, studento pri la fako Internacia Merkatiko, reliefigis: “Estis mirinde vidi ĉiujn tiujn infanojn favoratajn per aliro al tiel bona Edukado”.

“Ĉiam venigu feliĉon” tio estis mesaĝo, kiun Bastian nepre volis lasi al ĉiuj brazilanoj por ke ili kunlaboru kun LBV kaj faru la diferencon en la vivo de multaj familioj. Kaj li plu diris: “Simple provu havigi bonfarton, provu doni esperon, provu venigi eĉ rideton. (...) Provu fari la diferencon”.

DEVIGAJ VIDINDEJOJ

Gustavo Henrique

Brasília, DF - Na nave do TBV fizeram a espiral em busca do fortalecimento e na captação de boas energias e beberam da água fluidificada.

La itinero de la universitatanoj sekvis al la Templo de Bona Volo (TBV) — la plej vizitata monumento de la brazila ĉefurbo, laŭ datumoj de la Ŝtata Sekretariejo de Turismo de la Federacia Distrikto (Setur-DF) —, kiu en 2014 kompletigas 25 jarojn da ekzistado. Estis unuanima la volo koni la lokon, kiu estas ankaŭ unu el la Sep Mirindaĵoj de la urbo. En la okazo, ili vizitis la mediojn kiuj konsistigas la Monumenton kaj ĉirkaŭiris sur la spiralo de la Navo de TBV, serĉe de plivigliĝo kaj de ricevo de bonaj energioj.

Konata kiel Templo de Paco, ĝi estas mistika kaj spirituala ikono, kun siaj pordoj malfermitaj tage kaj nokte por kontentigi la dezirojn de siaj vizitantoj serĉantaj lokon por preĝi kaj libere mediti. Laŭ la junulo Lukas van Lengerich, “tiu estas bonega propono, ĉar ĝi entenas tutmondan percepton, ĉar tiu templo estas malfermita al ĉiaj religioj, tial mi opinias ke ĝi estas mirinda loko. Kaj eĉ en nia grupo mem, ni havas kelkajn personojn el kristana deveno, aliajn el islama deveno”. Kaj li rekomendis la viziton al la Monumento: “Mi ja kredas, ke tiu estas loko nepre vizitinda. Efektive, tiu vizito tre valoris la penon, veni kaj koni". Konu la Templon de Bona Volo.

Fine de la vizito, la studentoj ricevis la revuon Tutmondigo de la Frata Amo, en la germana (Globalisierung der Brüderlichen Liebe), la revuon BONA VOLO Edukado, en la angla (GOOD WILL Education) kaj faldfolion pri la Templo de Bona Volo, ankaŭ en la angla.

La Templo de Bona Volo situas en SGAS 915, lote 75/76, Brasília, Brazilo. En Taguatinga, la Eduka Infanlernejo Alziro Zarur, de Legio de Bona Volo, situas en Colônia Agrícola Samambaia, chácara 40 — lotes 1 e 2. Por pliaj informoj, skribu al: esperanto@bonavolo.com aŭ vizitu la retejon www.tbv.com.br.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Felipe Duarte