Preĝu por la viktimoj de tertremo okazinta en Nepalo kaj Barato

Rafael Bruno Abrantes Ferro

Aprilo 27, 2015 | Lunde | 11h35m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Laxmi Prasad Ngakhusi / UNDP

Parte da destruição de alguns prédios da Praça Durbar, em Kathmandu, capital e principal cidade do Nepal.

Legio de Bona Volo kaj sia direktoro-prezidanto, José de Paiva Netto, solidariĝas kun ĉiuj viktimoj kaj iliaj familianoj de la tertremo je forteco de 7.8 gradoj laŭ la Richter-Skalo, kiu okazis en Nepalo kaj Barato je kelkaj minutoj antaŭ la 12-a laŭ la loka tempo dum la pasinta sabato, la 25-an de aprilo. Je lundo matene, la 27-an, la nombro de mortintoj supreniris 3700 laŭ lokaj aŭtoritatoj. Tiu tertremo estas la plej forta en la historio de la himalaja lando ekde jaro 1934.

La taksoj publikigitaj dimanĉe, la 26an, de Unuiĝintaj Nacioj indikas ke la tertremo tuŝis  proksimume 6,6 milionoj da homoj en 30 distriktoj de Nepalo.

La lokaj aŭtoritatoj informis, ke estas registritaj mortintoj en ĉiuj partoj de la lando, inkluzive sur unu kampo ĉe la monto Everesto, kie lavango estis ekkaŭzita de la tertremo. La plej malbona damaĝo okazis en Katmanduo — ĉefurbo kaj plej granda urbo de Nepalo —, kie la historia, naŭetaĝa Dharahara turo tute falruiniĝis.

Ekumena Ĉenpreĝo
La Portalo Bona Volo invitas ĉiujn retuzantojn partopreni Ekumenan Ĉenpreĝon. Ekde sia origino, en la 1940aj jaroj, LBV inkluzivis al siaj aktivecoj la Potencan Ekumenan Ĉenpreĝon. Ĉiuj retanoj, inkluzive de iliaj karaj estuloj, familianoj kaj geamikoj, povas partopreni en tiu ĉeno de personoj el ĉiaj religioj, naciecoj kaj tradicioj cele ricevi la bonajn energiojn kiuj venas el la preĝo. Ni invitas vin, retuzanta amiko, partopreni ankaŭ ĉi tiun ekumenan ĉenpreĝon, kie ajn vi estas.

Preĝo instruita de Jesuo
(Evangelio de Jesuo Kristo laŭ Mateo, 6: 9 ĝis 13)

Patro nia, kiu estas en la ĉielo.
Sanktigata estu Via nomo.
Venu al ni Via regno.
Plenumiĝu Via volo,
tiel sur la Tero, kiel en la Ĉielo.
Nian ĉiutagan panon donu al ni hodiaŭ.
Pardonu niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton.
Sed liberigu nin de la malbono,
ĉar Via estas la regno,
kaj la povo kaj la gloro, por eterne. 
Amen!