Latinamerika civitanaro debatas agendon pri disvolviĝo de UN por la sekvaj jaroj

El la Redakcio

Novembro 15, 2013 | Vendrede | 17h05m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Bettina Lopez

Montevidéu, Uruguai — Público presente acompanha ciclo de palestras durante o 10º Fórum Intersetorial Rede Sociedade Solidária — 7ª Feira de Inovações, que discute o tema: “Caminhos do futuro para a Educação — O ensino na agenda global de desenvolvimento pós-2015”.

Ĉe la atendo por la sekvaj jarmilaj evoluigaj celoj, Legio de Bona Volo (LBV) okazigas la 10an Intersektoran Forumon Reto Solidara Socio kaj la 7an Foiron pri Novigoj, apoge al la Registara Jarraporto de Ekosok/UN.

Musklaku ĉi tie kaj vidu la fotaron de evento

La eventoj kunvenigas administrantojn kaj profesiulojn de la civila socio, entreprenojn kaj publikajn instancojn, kaj ankaŭ profesorojn kaj studentojn interesatajn pri la temo, por aktive partopreni en la diskutoj, kundividi konojn kaj starigi partnerecojn, kiuj kunlaboru kun programo celanta la daŭripovan evoluigon en la sekvaj jaroj.

Tiu Forumo okazas inter la tagoj 20a kaj 29a de novembro kaj celas kontribui al la debatoj de la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro de la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (Ekosok/UN), en kiu LBV ĝuas statuson de ĝenerala konsultanto ekde 1999. La kolektitaj rezultoj kaj la bonaj praktikoj estos prezentitaj de LBV al Ekosok, dum ties Pintkunsido (High-Level Segment), kiu okazos julie 2014 en la novjorka sidejo de Unuiĝintaj Nacioj.

Tiam oni okazigos aranĝojn en kvar landoj de Latinameriko, en la respektivaj urboj kaj tagoj: Motevideo, Urugvajo (20a); Bonaero, Argentino (21a); Asunciono, Paragvajo (26a); Santa Cruz de la Sierra, Bolivio (29a). La debatojn subtenos la Departemento pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj de la sidejo de UN (UN/Desa), en Nov-Jorko.

Por pliaj informoj pri la forumo, skribu al esperanto@bonavolo.com.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva