Monda Pokalo 2014: Kion viziti en la Brazila ĉefurbo?

Gabriela Marinho

Aprilo 08, 2014 | Marde | 15h01m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Sub la slogano "Kune laŭ unusola ritmo", Brazilo prepariĝas por ricevi milionojn da turistoj dum la Monda Pokalo de FIFA 2014. La temo festas la brazilan diversecon de ĝiaj etnoj, kredoj, naturaj belaĵoj, parolmanieroj kaj eĉ en futbalo.

Unu el la gasturboj de la futbalturniro, la arkitektura brazila ĉefurbo Braziljo, estas hejmo por monumentoj kaj kulturaj havaĵoj, simboloj de la sudamerika lando, kaj krome ĝi estas la sola urbo en la mondo konstruita en la 20a jarcento kiu estis elektita de UNESKO kiel Monda Havaĵo. Inter la monumentoj de la ĉefurbo oficiale indikitaj por vizitado de turistoj dum la Monda Pokalo, aperas la Templo de Bona Volo (TBV), elektita de la popolo kiel unu el la Sep Mirindaĵoj de Braziljo.

André Fernandes

O seu piso foi construído em granito com o desenho de uma espiral, de modo que, ao entrar na Nave, o peregrino percorra o caminho de cor escura, que gira em sentido anti-horário, representando a jornada difícil do Ser Humano, em busca de um ponto de equilíbrio. Na volta, caminha-se pela trilha de cor clara, que representa a nova jornada, iluminada por valores morais e espirituais. A tradição de caminhar pela Espiral e com os pés descalços foi criada pelos próprios peregrinos.


Konata kiel la Templo de Paco, ĝi estas mistika kaj spiritualeca simbolo, kun siaj pordoj malfermitaj tage-nokte cele akcepti vizitantojn kiuj serĉas lokon por meditado, enmemiĝo kaj preĝado. Konstruita per la helpo de la popolo, ekde sia inaŭguro la Monumento, kiu festos sian 25-jariĝon oktobre, malpermesas iun ajn limigon de penso religia aŭ nereligia, scienca, politika, socia kaj pri tiom da aliaj kampoj de la homa kaj spirita agadoj. Ne surprizigas ke ĝi estas la monumento plej vizitata en Braziljo, laŭ oficialaj datumoj de la Ŝtata Sekretariejo pri Turismo de la Federacia Distrikto – SETUR-DF. Konu iom pri pli la ekumena propono de la Monumento.

Felipe Tonin

SIDEJO DE EKUMENISMO EN LATINAMERIKO
TBV havas almenaŭ 12 ĉefajn mediojn kiuj kunigas spiritualecon, kulturon, arton, ekologion kaj religiecon, kiel la Egipta Ĉambro, la Sankta Fonto, la Mandalo, la Spiralo kaj la Navo de TBV. La malsama arkitekturo estas ligita kun la proporcioj kaj mezuroj rilatantaj al la numero de perfekteco 7. Ĝia formo estas piramida, kun 7 edroj kaj 21 metrojn de alteco, kaj ĉiu detalo en ĝia projekto havas sian kialo-ekziston.

Distingita de SETUR-DF kiel "sidejo de ekumenismo en Latinameriko", la Templo de Bona Volo estas referenco pri ekumena pilgrimado, ĉar ĉiujare ĝi akceptas pli ol unu milionon da vizitantoj el ĉiuj anguloj de la mondo.

Ĉu vi venos al Brazilo spekti la Mondan Pokalon? Ne preterlasu la okazon viziti la Templon de Bona Volo! Venigu vian familion kaj geamikojn kaj ankaŭ spertu unikan travivaĵon de Paco kaj Senlima Ekumenismo, kiujn havigas la Monumento.

Vivian R. Ferreira

Peregrinos de diversos países da América Latina marcam presença nas celebrações dos 24 anos do Templo da Boa Vontade! Afinal, a mensagem de Paz do monumento não tem barreiras =)

INFORMOJ POR LA VIZITANTOJ

TBV estas malfermita al la publiko 24 horojn ĉiutage, kaj la eniro estas senpaga en la plej multaj ejoj. Konsilindas la uzo de komfortaj vestoj kaj evitindas mallongaj pecoj kiel ŝortoj, minijupoj kaj minibluzoj. Travideblaj vestoj ne estas permesataj. En la loko disponeblas aliro-deklivoj, savelirejoj, senpaga parkejo, restoracioj kaj lunĉejoj. Cele faciligi la viziton de alilandanoj, la Templo de Bona Volo kalkulas je la apogo de dulingvaj akceptistoj. 

Ĝi situas en la Setor de Grandes Áreas Sul (SGAS) 915, Lotes 75 e 76. Vizitu la oficialan retejon www.tbv.com.br. Por pliaj informoj, skribu al esperanto@bonavolo.com.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva