LBV estas indikita kiel referenco en evento de UN pri edukado

El la Redakcio

Julo 01, 2011 | Vendrede | 18h50m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

En la unua semajno de julio 2011, Legio de Bona Volo (LBV) partoprenis en la Kunsido de la Supera Instanco de la Ekomonia kaj Socia Konsilantaro de Unuiĝintaj Nacioj (Ekosok), en la sidejo de UN en Ĝenevo. Legio de Bona Volo, kiu havas statuson de ĝenerala konsultanto ĉe Ekosok, prezentis rekomendojn por plibonigo de la internaciaj politikoj pri edukado surbaze de siaj pli ol 60-jaraj spertoj per oferto de bonkvalita instruado kiel instrumento de malriĉeco-superado.

Krom la oficialaj deklaroj tradukitaj al la ses lingvoj de UN, la brazila Institucio organizis debatkunsidon pri la temo "Bonkvalita kaj justa Edukado: intersektora defio por atingi la Jarmilajn Evoluigajn Celojn". Krome, la Institucio gvidis la prelegon "Bonega Edukado superas mizeron: Kiel formi la kompletan civitanon por la Solidara Socio". La reprezentantoj de Legio de Bona Volo prezentis en la kunveno de UN la travivaĵojn ĉirkaŭ la Pedagogio de Amo kaj Pedagogio de Ekumena Civitano, kiu konsistigas la apartan edukan gvidlinion, kiun la Institucio aplikas en siaj lernejoj en sep landoj, kaj kies rezulto estas multnombraj sukcesaj vivhistorioj.

Cetere, la temo estis vaste diskutita dum la 8a Intersektora Forumo Reto Solidara Socio (8a IFRSS) — 5a Foiro pri Novigoj, realigita de LBV en pluraj enlandaj urboj, kaj ankaŭ en Argentino, Paragvajo, Urugvajo, Bolivio, Portugalio kaj Usono, kun la partopreno de diversaj sociaj grupoj, organizaĵoj de la civila socio, registaraj instancoj, akademianoj kaj entreprenoj. La intersektoraj aktivadoj kalkulis je la apogo de la Centro pri Informado de Unuiĝintaj Nacioj por Brazilo (Unic Rio) kaj je la subteno de la Departemento pri Sociaj kaj Ekonomiaj Aferoj de UN (UN/Desa), reprezentita de d-ro Andrei Abramov, kiu venis el la usona sidejo, en Novjorko, krom la apogo de aliaj agentejoj kaj fondusoj de UN en Latinameriko. En la Kunsido de la Supera Instanco, la Institucio prezentos la rezultojn de la 8a IFRSS, kiel la proponoj kaj rekomendoj de la partoprenintoj (identigitaj per ties praktitaj spertoj), kaj ĉefe tiu noviga sociteknologio, travivata de LBV. 

Krom tiuj laboroj en la kunveno de UN, la Institucio estis invitita reprezenti la civilan socion, okaze de debato inter registaraj reprezentantoj realigata de la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko), de la Internacia Organizo pri Laboro (IOL) kaj de la Monda Banko. La temo de tiu evento, okazinta mardon (5/7), estis "Edukado, junularo kaj labormerkato", kaj ĝi kalkulos je la partopreno de la internacia komisiitaro kaj de ministroj el pluraj landoj. La indikon faris Ekosok mem, ĉar ĝi konsideras la edukan programon de LBV referenco por plibonigo de la mondaj politikoj pri Edukado. 

Painel organizado pela LBV na sede da ONU em Genebra, Suíça. No destaque, da esquerda para a direita, a embaixadora Maria Nazareth Farani Azevêdo, chefe da Missão Permanente do Brasil junto à ONU em Genebra; Danilo Parmegiani, representante da LBV na ONU e mediador do painel; o dr. Andrei Abramov, chefe da Seção de ONGs do UN/Desa; e a pedagoga Suelí Periotto, supervisora da linha pedagógica da LBV.

LBV prezentis la Pedagogion pri Amo kaj Pedagogion de la Ekumena Civitano. De maldekstre al dekstre: la ambasadorino Maria Nazareth Farani Azevêdo, estro de la Konstanta Misio de LBV ĉe UN em Genevo; Danilo Parmegiani, reprezentanto de LBV ĉe UN kaj peranto de la rilattema Kunsido; D-ro Andrei Abramov, Sekciestro de N-roj de UN/DESA; kaj la pedagogino Suelí Periotto, kunordigantino de la pedagogia gvidlinio da LBV.

Legio de Bona Volo preparis por la evento specialan publikigaĵon kun novigaj proponoj por la formala kaj neformala instruado kaj elradikiĝo de mizero cele al la evoluo de la nacioj: BONA VOLO Edukado (legebla hispane, france, angle kaj portugale). En tiu eldono de la revuo, la verkisto Paiva Netto prezentas gravan mesaĝon titolitan "Homa maŝino kaj oleo de sento", per kiu la aŭtoro proponas edukan modelon kiu privilegias la Kulturon de Paco, fundamentitan sur la frataj idealoj de la Ekumena Spiritualeco*. Legu ankaŭ raportojn pri superado de familioj helpataj de la Institucio, kaj kiel la Pedagogio de Amo kaj la Pedagogio de la Ekumena Civitano, de jardekoj sukcese uzataj ĉe LBV, estas kunlaborantaj por konstruo de la Solidara Socio. 

___________________________________________
*Ekumena Spiritualeco — Tiu standardo de Legio de Bona Volo ĉeestas en ĉiuj ĝiaj sociedukaj agadoj, ĉar ĝi estas komprenata kiel “lulilo de plej karaj valoroj naskiĝintaj el la Animo, la nesto de emocioj kaj de la racio prilumita de intuicio, la medio kiu envolvas ĉion kio transcendas la vulgarecon de materio kaj originas el la sublimigita homa sentemo, kiel Vero, Kompatemo, Moralo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Elprenaĵo de la libro Urĝas Reeduki!, kiu fundamentas la edukan gvidlinion de LBV, verkitan de la edukanto Paiva Netto, aŭtoro de pluraj furoraj titoloj, kun pli ol 6 milionoj da venditaj ekzempleroj. 

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva