La Paragvaja LBV festas la 32-jariĝon de apogado al la homoj en socia risko

Jéssica Botelho

Majo 25, 2015 | Lunde | 13h59m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Paragvajo fariĝis la unua lando, kiu alprenis, post Brazilo, la idealon de Bona Volo, komencante, per helpo de la tiea popolo, la socialan kaj edukan laboron de Legio de Bona Volo (LBV). Tiu Institucio ekkomencis siajn aktivecojn en Paragvajo la 15-an de Junio, 1984, per la inaŭguro de la Infanvartejo Hermano Paiva. Krom sia agado en la ĉefurbo Asunciono, LBV disvastigis  proprajn programojn kaj projektojn destinitajn al malriĉaj familioj ankaŭ en la urboj San Antonio, Fernando de la Mora, Lambaré, Luque, Quiindy kaj Ciudad del Este.

Atalison Alves



Dum tiuj tri jardekoj, Legio de Bona Volo estis oficiale agnoskita, kaj pliampleksigis sian laboron, liverante plenan, senpagan edukadon. Nomata Infanĝardeno José de Paiva Netto, tiu lernejo akceptas infanojn inter 2 kaj 5 jaroj da aĝo, kaj sukcese aplikas la pedagogian gvidlinion kreitan de edukanto Paiva Netto*1, garantiante kompletan formadon de siaj lernantoj kune kun la valoroj de la Ekumena Spiritualeco*2.

 
S-ino Nancy Graciela Martínez, patrino de du gelernantoj de tiu lernejo, tion diras pri la edukado ricevita: “Mia filo Elías Javier, nun 10-jara, studis ĉe LBV en la antaŭlerneja edukado. Ĝi estis tre bela fazo, ĉar li lernis multajn bonajn aferojn, kiel respekton kaj amon. Li ĉiam rememoras karese sian lernejon kaj siajn instruistojn. Mia filino Camila estas 5-jara, kaj, por ŝi, tiu lernejo estas la plej grava afero en la mondo; ŝi ellitiĝas frue por studi. Ŝi estas amema kaj karesema; tion ŝi lernis en tiu lernejo. Mi tre dankas ĉiujn apogantojn de tiu Institucio. Kvankam tio estas malmulto, ĝi helpas akiri ĉiutage, ĉiumonate manĝaĵojn por la infanoj, krom subteni la lernejon”.

La Institucio helpas ankaŭ la familiojn de la lernantoj, per metiejoj pri edukado, sano, nutrado, familia gvidado kaj profesia kleriĝo, por ke ili povu akompani de proksime tion, kio estas farata por iliaj gefiloj, kaj plibonigi siajn sociajn kaj ekonomiajn vivkondiĉojn. Malsupre spektu filmeton (hispanlingvan) pri la pliampleksigo de la LBV-konstruaĵo en Paragvajo.

Partoprenu ankaŭ Vi en tiu historio kaj kunlaboru, ĉar multo estas farenda! Por ekscii, kiel vi povas tion fari, aliru www.lbv.org.py, aŭ telefonu al: (+59521) 921-100/3. La adreso de LBV de Paragvajo estas José Asunción Flores, 3.438 kun Solar Guaraní, Bernardino Caballero, Asunciono. Ankaŭ ĝuu la oficialan retpaĝon de la Paragvaja LBV ĉe Facebook!
_______________________________________
*1 Edukanto Paiva Netto —
Ennovigante kaj konstante celante ĉies aliron al altkvalita edukado, bazita sur valoroj de Solidara Civitaneco, la ĉefgvidanto de Legio de Bona Volo solidigis eduklinion, kiu konsistas en la Pedagogio de Amo kaj la Pedagogio de Ekumena Civitano. Tiu ĉi propono, jam pionire aplikata dum pluraj jardekoj al ĉiuj lernejoj de LBV, havas, kiel unu el siaj fundamentoj, la jenajn vortojn de sia kreinto: “La amo, kiu inspiras nian pedagogian vojon, prenita laŭ ĝia plej elstara senco, estas ne nur alta Animsento, sed politika strategio, same komprenata laû ĝia plej supera inklino, kongrue kun Socia Justeco, kiel strategio por postvivado de homoj, popoloj kaj nacioj”.

*2 Ekumena Spiritualeco — Tiu standardo de Legio de Bona Volo ĉeestas en ĉiuj ĝiaj sociedukaj agadoj, ĉar ĝi estas komprenata kiel “lulilo de plej karaj valoroj naskiĝintaj el la Animo, la nesto de emocioj kaj de la racio prilumita de intuicio, la medio kiu envolvas ĉion kio transcendas la vulgarecon de materio kaj originas el la sublimigita homa sentemo, kiel Vero, Kompatemo, Moralo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Elprenaĵo de la libro Urĝas Reeduki!, kiu fundamentas la edukan gvidlinion de LBV, verkitan de la edukanto Paiva Netto, aŭtoro de pluraj furoraj titoloj.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva