Tago de Esperanto malfermas universalan kongreson en Argentino

Jéssica Botelho

Julo 24, 2014 | Ĵaŭde | 15h02m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

 

 


Dotita de volforto por diskonigo de homama idealo, la kuracisto kaj lingvisto Lazaro Ludoviko Zamenhof (1859-1917), el Bjalistoko — nuntempe apartenanta al Pollando —  vivigis, la 26an de julio 1887, la planlingvon plej parolatan en la mondo: Esperanton. La neceso forigi malamikecon inter la popoloj de iu regiono en la iama rusa imperio, kuraĝigis lin krei lingvon rapide lerneblan kaj alireblan al ĉiuj.

 

 


Nuntempe, 127 jarojn poste, Esperanto plenvigle plu aktivas, estante uzata en la kvin kontinentoj, kun miloj da sekvantoj. Unu konkretapruvo de ĝia funkciebleco kaj vigleco estas  realigo de mondaj kongresoj, kiuj ĉiujare okazas kaj kunvenigas esperantistojn por diskuti la defiojn, atingojn kaj diskonigadon de tiu lingvo.

En 2014, apoge de la Ministrejo pri Kulturo de Argentino, Bonaero gastigis la 99an Universalan Kongreson de Esperanto inter la tagoj 26a de julio kaj 2a de aŭgusto. Dum unu tuta semajno okazis prelegoj, diversaj aktivadoj, kursoj, KER-ekzamenoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA), same kiel debatoj kaj kulturaj prezentadoj kadre de la temo “Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco”.

+ Legu pri la rilato inter Legio de Bona Volo kaj Esperanto
+ Dum la tagoj de la evento, interagu kun ni per Facebook

En la okazo, Legio de Bona Volo (LBV) prezentis al la kongresanoj diversajn publikaĵojn, inter kiuj la furoraĵon Meditadoj el la Animo, de aŭtoreco de la ĵurnalisto kaj verkisto Paiva Netto, sukcese lanĉitan dum la 8a Tutamerika Kongreso de Esperanto, okazinta en San-Paŭlo, Brazilo, en 2011; la porinfanajn librojn kun la eldonmarko Soldatetoj de Dio: En la betesda lago kaj Sanigo de paralizulo, el la kolekto “La mirakloj de Jesuo”; kaj faldfoliojn pri la Templo de Bona Volo, la monumento plej vizitata en la brazila ĉefurbo.

Dum la unua tago de la kongreso, la teamo de LBV intervujis la esperantiston el Peruo Carlos Miranda, kiu elstarigis la gravan agadon de la Institucio. Aŭdu liajn vortojn:
 

 


Je la 28-a de julio, nia skipo intervjuis la kongolanon Emile Malanda, kiu loĝas en Suda Afriko, kaj unuafoje partoprenas en la UK. Li rakontas al ni pri tiu nova sperto kaj ankaŭ raportas pri siaj impresoj koncerne al la elvolviĝo de Esperanto en Suda Afriko. Aŭskultu la intervjuon:

 

 




KONTRIBUO DE LBV
Kiel kontribuon al la temo de la evento, la Institucio portis ankaŭ la revuon BONA VOLO Daŭripova Elvolviĝo, per kiu LBV prezentas tiujn rekomendojn senditajn al la partoprenantoj de la Altnivela Kunsido de la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro (Ekosok) en 2013, okazinta en la Palaco de la Nacioj, Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo, Svislando, en la lingvoj: portugala, angla, hispana kaj franca.

+ Vidu la reliefajn artikolojn en la nova eldono de la revuo BONA VOLO
+ Recenzoj: legu la opinion de tiuj, kiuj jam tralegis la libron

La 99a Universala Kongreso de Esperanto okazis en la hotelo Panamericano, situanta ĉe avenuo Carlos Pellegrini, 551, C1009ABK, urbocentre — Bonaero, Argentino. Pliaj informoj haveblas en la oficiala retejo de la evento kaj/aŭ per nia retpoŝto esperanto@bonavolo.com. 

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva