LBV partoprenas la 59-an Brazilan Kongreson de Esperanto, en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo

El la Redakcio

Decembro 01, 2025 | Lunde | 17h00m | Ĝisdatigita la 03-an de Decembro, je 10h16m

La Legio de Bona Volo (LBV) estis invitita konsistigi la malferman tablon de la evento. 

Legio de Bona Volo (LBV) partoprenis la 59-an Brazilan Kongreson de Esperanto kaj la 43-an Brazilan Esperantistan Junularan Kongreson, eventoj kiuj okazis en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo, de la 20-a ĝis la 23-a de Novembro. Ĉi-jare la kunveno diskutis pri “Esperanto por paca kulturo inter popoloj”, temo kongrua kun la frata, humanisma vizio kaj misio de LBV.

En la okazaĵo, tiu Institucio estis invitita konsistigi la malferman tablon de la evento, kaj dum la tri tagoj de la kongreso ĝi prezentis al la ĉeestantaro kelkajn el siaj eldonaĵoj en Esperanto, inter ili la libron Meditadoj el la Animo, de verkisto Paiva Netto (1941–2025), kaj la infanan verkon Fabloj el la Naturo, de la eldonejo Soldatetoj de Dio, de LBV.

Laŭ invito de la organizo, la Ekumena Koruso Bona Volo, konsistanta el kunlaborantoj kaj volontuloj agantaj en la Institucio de la federacia ĉefurbo, faris specialan prezentadon en la malferma ceremonio, en la 20-a tago, kantante kanzonojn, kiuj laŭdas Pacon kaj Fratecon inter la popoloj — valoroj, kiujn LBV antaŭenigas jam de jardekoj ankaŭ pere de kulturo kaj arto.

Kadre de la programo, en la 21-a tago je la 18-a horo, la kongresanoj faris gvidatan viziton al la Templo de Bona Volo (TBV), kie ili partoprenis ekumenan mediton en la Navo de la Templo de Paco kaj laŭiris la spiralon de la monumento, spertante momentojn de introspekto kaj harmonio.

+ Ekkonu la standardojn de la Institucio, legante la artikolojn de Paiva Netto (1941–2025), Honora Prezidanto kaj Solidiginto de LBV

+ Vidu pliajn fotojn en nia Facebook-paĝo kaj lasu viajn komentojn