Vizito de la esperantisto Evandro Caboclo al LBV en Rio

Paulo César Pereira

Decembro 02, 2013 | Lunde | 15h34m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Rio-de-Ĵanejro, Brazilo — En la monato novembro, la Eduka Centro José de Paiva Netto en la kvartalo Del Castilho, en Rio-de-Ĵanejro (Brazilo), akceptis la fratan viziton de la esperantisto Evandro Caboclo, multjara amiko de la Institucio.

VIDU ANKAŬ:
- Lernantoj de LBV havas lecionojn de Esperanto en Rio

Impresita pri la bona kvalito de la edukejo de LBV, kiu havas ĉiujn rimedojn necesajn por akcepti infanojn vivantajn en situacio de socia risko, s-ro Evandro registris siajn impresojn pri la vizito, per retmesaĝo sendita al la Institucio: “Mi restis tre kontenta kaj kortuŝita, vidante infanojn tiel edukitajn, simpatiajn, kaj la tutan grandan kaj zorgatan strukturon de la Eduka Centro José de Paiva Netto. Kiu ankoraŭ ne vidis, tiu bezonas vidi.

Caboclo estas aktivulo por la internacia lingvo kreita de Zamenhof. Per subteno de la Sekretariejo pri Kulturo de la urbo Rio-de-Ĵanejro, li disponigas al la loĝantaro lecionojn de la baza kurso de esperanto en la Lerneja Urba Biblioteko Cruz e Souza, krom aliaj iniciatoj favorantaj la esperantistan movadon.

La aktivulo ankaŭ diris ke li pretas apogi la diskonigo-laboron pri la agadoj de LBV ĉe la enurba esperantista komunumo: “Mi sugestos al la grupoj de Esperanto, en Rio, ke ili periode vizitu la Edukan Centron José de Paiva Netto. La ideo estas proksimigi pli kaj pli la fratajn ligilojn inter  esperantistoj kaj LBV.

VIDU KIU ANKAŬ PASIS TIE:
 

 

 

 


Ankaŭ vi estas tre bonvena al la Eduka Centro José de Paiva Netto, de Legio de Bona Volo en Rio, situanta ĉe avenuo Dom Hélder Câmara, 3.214 — Del Castilho. Por pliaj informoj, skribu al ni: esperanto@bonavolo.com.