Monda Forumo Spirito kaj Scienco, de LBV: unua tem-panelo invitas dialogi pri Fido kaj Scienco

Clara Botelho

Decembro 01, 2020 | Marde | 12h59m | Ĝisdatigita la 02-an de Decembro, je 18h09m

La unua Panelo de la tem-Kongreso de la Monda Forumo Spirito kaj Scienco, de LBV, okazinta lunde (19/10), enhavis la paroladojn de diversaj fakuloj pri la temo: “Scienco kaj Fido: estigi Esperon en la pandemio de la nova kronviruso”.  La diskuto okazis en virtuala formato kaj kunigis centojn da partoprenantoj, interalie sciencistojn, esploristojn, religiulojn kaj akademianojn. Vidu ĉi-malsupre la detalojn de ĉiu preleginto.

+ Akompanu la kompletan interretan elsendon el la unua tago en la angla, hispana kaj portugala lingvoj.

Spertoj pri la nova kronviruso kaj la rolo de Scienco

Por malfermi la sinsekvon de prelegoj, la Forumo akceptis la brazilan imunologiiston kaj profesoron de la Departemento de Infektaj Malsanoj de la Fakultato de Medicino de la Universitato de San-Paŭlo (USP), Ester Sabino. La fakulino estas ankaŭ direktoro de la Instituto de Tropika Medicino (IMT) de USP kaj kunordiganto de la Kun-Centro Brazilo-Britujo por Eltrovo, Diagnozo, Genaro kaj Epidemiologio de Arboviruso (CADDE), krome kunordigis la unuan laborgrupon en la mondo, kiu muntis la genaron de la nova kronviruso, en Februaro 2020.

La imunologiisto komencis sian prelegon per rakonto pri sia profesia sperto kiel esploristo kaj fakulo en la kampo de virusoj, kaj en laborado, ekzemple, je studoj dum epidemioj de HIV kaj Zika-viruso, kaj ankaŭ je malsanoj kiel Chagas-malsano kaj Flava Febro. Krome, la esploristo elstarigis sian praktikadon, kaj la praktikadon de sia laborgrupo, en la pandemio de Kovim-19, kiam ili establis la sinsekvojn de la genoj de la viruso.

Laŭlonge de sia parolado, Ester substrekis: “Scienco estas maniero labori, ni havas tiun eblecon pristudi kaj klopodi kompreni la Naturon. Tio estas donaco! Do, ni devas kompreni tion kiel vojon al ni donitan por solvi la problemojn, kiujn oni alfrontas.”

Kaj ŝi kompletigis, dirante, ke oni devas “uzi Sciencon kiel laborilon, kiu povas alporti al ni bonaĵojn, plibonigi la vivon de homoj. (...) Ni trapasis momentojn de granda rivaleco, kaj tio ankoraŭ daŭras, mi pensas, ke tio estis tre damaĝa al la pritraktado pri la pandemio, kaj se oni denove klopodos trovi pliajn kunlaborajn solvojn per kunlaborado inter la homoj, mi supozas, ke tio estas maniero repensi pri nia lando kaj plibonigi nian komunumon. Do, mi vidas esperon tiusence, homoj devas trankviliĝi, profunde spiri kaj pensi pri tio, kion oni faras kaj trovi pli bonajn solvojn por prilabori la mondon, la Naturmedion, kun solidareco, kun demandoj, kiujn oni ne rajtas flankenlasi, neniam havante tempon por pensi pri ili. Sekve, mi opinias, ke la mondo devis halti, kaj se ni haltis, ni bone pensu kaj vidu, kiu estas la plej taŭga maniero plu vivi”.

Judismo, Fiziko kaj Mário Schemberg — kiu rilato al la nuntempa situacio?

Sekve, en la tem-panelo de la Forumo, la fakulo José Luiz Goldfarb kontribuis al la diskuto, kaj alportis sian konon pri Judismo kaj pri grava historia persono, la fizikisto Mário Schenberg, kaj li krome kondukis la diskuton al la nuntempo.

La preleginto estas doktoro pri Historio de Scienco pere de Universitato de San-Paŭlo (USP), profesoro en la Pontifika Katolika Universitato (PUC-SP), eldonisto de Educ (Eldonejo de PUC-SP), direktoro de Juda Kulturo kaj krome direktoro de kultoj en la sinagogo de Brazila Asocio ‘A Hebraica’, en San-Paŭlo. Li estas ankaŭ membro de la Decid-Konsilantaro de Asocio de Amikoj de la Juda Muzeo en San-Paŭlo kaj kunordigas plurajn kulturajn projektojn en Muzeo de Bildoj kaj Sonoj (MIS), kaj honora membro de Akademio de Edukado de San-Paŭlo.

La profesoro enkondukis sian paroladon per nelonga historio pri la juda fizikisto Mário Schenberg, kiu “estis sciencisto, kiu famiĝis en eksterlando, pasigis jarojn en Eŭropo, jarojn en Usono, kunestis kun plej saĝaj homoj en la 20-a jarcento, nome grandaj Nobel-premiitoj. (...) Schenberg multe influis min pri tiaj misaj disdividoj, kiuj onidire estas solidaj en la socio, laŭ kiuj aŭ vi estas sciencisto, aŭ vi estas religiulo. Laŭ Mário Schenberg [tio] ne ekzistas”, substrekis Goldfarb. Kaj li invitis al medito: “Do, jen la enkonduko, kiun mi intencis fari, kaj diri: kiel ni alportu Mário Schenberg al la nuna tempo?”.

La preleginto proponis ankaŭ plurajn aliajn demandojn, interalie la diskuton pri socia izoliĝo: “(...) mi sentas, ke tiu tuta situacio, kiun ni nuntempe travivas, estas tre peniga, sed ni persone scias, ĉiuj scias, ke oni multon lernas, oni ĉiam multe kreskas okaze de malfacilaj situacioj, pro krizoj. Eble, por judo, la demando ne estu: ‘kial okazas pandemio? Kiel mi ekspliku ĝin? Kial Dio faras tion al ni?’, sed la grava demando estas: ‘kion mi faru? Kion mi profitu? Kiel mi kresku en tia situacio?'".

La forta rilato inter spiriteco kaj sano

La trian prelegon faris la kuracisto kaj neŭrologiisto Mario Peres, kiu estas ankaŭ longsperta esploristo en la Izraelida Hospitalo Albert Einstein, profesoro en la postdiplomiĝa grado en Instituto de Psikiatrio de la Fakultato de Medicino de Universitato de San-Paŭlo (USP) kaj de Izraelida Fakultato de San-Sciencoj Albert Einstein.

Tiuokaze, la kuracisto iom pritraktis kelkajn temojn, kiuj tuŝas la temon Spiriteco kaj Sano. Jam komence, li faris nelongan prezenton pri datumoj de sciencaj esploroj, pri tio, kiel spiriteco kaj religio estas gravaj por la homo kaj kiel tio rekte influas la sanon, nome, la mensan ekvilibron.

Krome, prezentinte tiajn informojn, la neŭrologiisto klarigis: “(...) ekzistas multaj esploroj, sed ni atentu ne nur la kvanton, sed ĉefe la gravecon, pro la kvalito de iuj esploroj, kiuj efektive montras signifoplenajn informojn. Do, resume ni certas, ke spiriteco kaj religiemo pozitive influas la korpan, mensan kaj socian sanon de homo. Sekve, en plej multaj studaĵoj, oni trovas favoran efikon, pozitivan efikon.”

Kaj li finis: “Ni travivas momenton tre specialan de la homaro, kiam ni ĉiuj ricevas la defion ŝanĝi niajn ĉiutagajn agojn, nian perspektivon pri tio, kion fari, niajn multajn necertecojn, la grandan timon rilate la pandemion de la [nova] kronviruso, kaj esploroj montras ankaŭ, ke la helpo de religiemo kaj de spiriteco povas esti grava subteno ankaŭ rilate la anticipadon de problemoj. (...) ekzistas personoj pli optimismaj kaj personoj pli pesimismaj, kaj individuoj kun religiemo pli strukturita kaj havantaj spiritecon ankaŭ en sia vivo, kaj ŝajne ili havas pli pozitivan vidpunkton por la finaj rezultoj, por la eblecoj. (...) Sekve, religiemo, spiriteco povas [ankaŭ] mildigi tiun necertecon, tiun malkvietecon, kiu ĉie draŝas ĉiujn homojn, praktike, en nia mondo”.

Fido kaj Espero en malfacila tempo

Por daŭrigi la prelegoserion, la Forumo disponigis ankaŭ la klarigojn de Émerson Damásio, ministro-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, ankaŭ ĝia administra direktoro, en Brazilo kaj eksterlande. Tiu religiulo estas postdiplomiĝinto pri Scienco de Religio, membro de la Nacia Komitato por Respekto al Religia Diverseco kaj prezentanto de programoj en la Bona Volo TV kaj en la Supera Reto Bona Volo de Radio.

Tiuokaze, la preleginto emfazis la esperon pere de instruoj de Jesuo, la Ekumena Kristo, do universala, kies instruojn povas lerni kaj travivi ĉiuj kontraŭsektaj animoj, tio estas, sen antaŭjuĝoj kaj tabuoj, laŭ tio, kion asertas la prezidanto-predikanto de la Dia Religio, José de Paiva Netto, kiu ankaŭ kreis tiun eventon.

En sia parolado, la ministro enkondukis gravajn pensojn pri la rolo de religiemo en ĉi tiu malfacila momento, meze de socia izoliĝo. Li elstarigis la bezonon pri Fido fundamentita per ekumenaj valoroj, tio estas, respekto al ĉiu homo, precipe fronte al defioj. “Ĉu la vojo, kiun ni trairadis, (...) problemoj ekzistantaj de 2000 jaroj, 3000 jaroj, 5000 jaroj, ankoraŭ staras antaŭ ni: malamo, perforto, indiferenteco fronte al la doloro de proksimulo, manko de egalecaj kondiĉoj por ĉiuj homoj. (...) necesas rigardi novan vojon kaj tiu vojo estas tiel antikva, ke eble ni ne vidis, do ni devas gutigi la okulkuracilon de Jesua amo sur niajn okulojn, por vidi tiun novan vojon, la vojon al sukceso, novan por ni, ĉar ni ankoraŭ ne laŭiris ĝin, sed tre antikvan, sed sametempe renovigan kaj tre aktualan”, la preleginto emfazis.

La vasteco de la universo, kaj kion ĝi diras al ni

Fine, por la fermo de ĉi tiu unua tem-panelo de la Forumo, okazis interparolo kun Patrick Drouot, franca fizikisto kaj esploristo, doktoro pere de Universitato Kolumbio en Novjorko (Usono). Oni konsideras lin kiel unu el la ĉefaj sciencistoj pri spiritaj aferoj en la mondo, kaj li prelegis en la unua plena sesio de la Monda Forumo Spirito kaj Scienco, de LBV, en Oktobro 2000.

En la komenco de sia prezento, la fizikisto invitis la ĉeestantojn pripensi la dimension de la universo, kaj la manieron, kiel ĉio kaj ĉiuj estas iel interkonektitaj, kaj li elstarigis la transformiĝadon de la naturo kaj la reenkarniĝon: “(...) same la tuto de ĉiuj tradicioj de la homaro, kiel ankaŭ la evoluado de Kvantuma Fiziko starigas, ke ekzistas io en ni, kio ne povas morti. En la 18-a jarcento, iom antaŭ la Franca Revolucio, la sciencisto Lavoisier diris: ‘Nenio perdiĝas, nenio kreiĝas, ĉio transformiĝas’. Sekve, ni naskiĝas, vivas, elkarniĝas kaj revenas al la lumo, el kie ni ĉiuj venis kaj al kiu ni ĉiuj iam revenos.”, substrekis Drouot.

La franca esploristo krome konkludis: “Vi scias, nia tero estas viva. Laŭ kvantuma fiziko, oni klarigas ankaŭ, ke ĉio interligiĝas, ĉio interplektiĝas, tutaj sistemoj kune funkcias. Se ni ekkonscias, ke la vivo, en sia dimensio plej bela, plej mirinda, plej grandioza, troviĝas en la plej eta ŝtono, eĉ en plaĝa sablero, en la matena suno, en la arbo en arbaro, en la arbaro mem, tiam ni ekkonscias, ke ie, ni homoj kaj tiu tuta vivo nin ĉirkaŭanta, en kiu ni partoprenas, kunmetas unu solan enigmon. Jen tio estas primeditinda. Sekve, en malfacila momento de la vivo, la fundamentaj homaj kvalitoj estos la gravaj, nome la interŝanĝoj, la helpado al aliulo, la aŭskultado... Ni multe parolas pri amo, vere, amo estas grava, sed krome ekzistas deco, respekto, kunsentemo, sindonemo al aliulo...”.

Pri la evento

Kreita en la jaro 2000, fare de la direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo, la ĵurnalisto kaj verkisto José de Paiva Netto, la Monda Forumo Spirito kaj Scienco, de LBV, celas stimuli la efektivigon de proponoj en la pragmata kampo de realigoj de la civila socio, kaj alporti kontribuojn de diversaj sektoroj de la spirita kaj homa scio, por konstruado de ia pli solidara, altruisma kaj ekumena socio.

Pliaj informoj estas haveblaj per la oficiala, portugallingva paĝaro de la Monda Forumo Spirito kaj Scienco, de LBV.