Forumo de LBV fermas sian eldonon alportante Esperon por alfrontado de la nova kronviruso

Legu la elstarajn punktojn de ĉiu preleginto en la lasta eventotago

Clara Botelho

Decembro 01, 2020 | Marde | 10h21m | Ĝisdatigita la 01-an de Decembro, je 13h37m

Okazinte marde (20/10), la tem-Panelo, kiu fermis la eldonon 2020 de la Monda Forumo Spirito kaj Scienco, de LBV, kalkulis je la ĉeesto de sciencistoj, esploristoj, religiuloj kaj akademianoj, kiuj alportis siajn kontribuojn pri la temo: “Scienco kaj Fido: estigi Esperon en la pandemio de la nova kronviruso”. En ĉi tiu jaro, la evento okazis en virtuala formato, transsendita en pluraj lingvoj, kiel la angla, hispana kaj LIBRAS (Brazila Gesto-Lingvo). Legu ĉi-sube la elstarajn punktojn el ĉiu partopreno.

Fido kaj espero: vidpunkto de afrikdevena religio

La unua invitito, kiu prelegis en la ferma vespero de la Forumo estis Egbon mi Conceição Reis de Ogún, sacerdotino el la tradicioj afrikdevenaj, prezidanto kaj ŝtata kunordiganto de Nacia Instituto de Afrik-Brazila Tradicio kaj Kulturo (Intecab-SP), aktivulino en la Unuiĝinta Negra Movado kaj membro de Grupo de Virinoj Axé en Brazilo.

Jam en la komenco de sia partopreno, la sacerdotino salutis ĉiujn, proponante la benojn de sia kulturo: “Saluton, geamikoj! Ni staras ĉi tie, hodiaŭ, en la sidejo de Intecab, por iom paroli pri Scienco kaj Fido estigantaj Esperon meze de nov-kronvirusa pandemio. Mi apartenas al la religioj afrikdevenaj, sekve mi petas permeson por enveni en viajn hejmojn esprimante miajn benojn. Mia Motumbá, mia Kolofé, mia Mukuiu, mia Àwúrê, mia Benuim, mia Saravá kaj mia Namastê. Estu ĉiuj bonvenaj!”.

Dum siaj klarigoj Egbon parolis pri la graveco de konekto kun la Sankteco, kiam oni alfrontas plurajn defiojn dum la vivo, precipe en ĉi tiu nun travivata momento. Krome, ŝi esprimis, ke necesas alfronti ĉi tiun tempon kolektive, helpante kaj apogante ĉiujn.

“Kion vi faris por via proksimulo? Ĉar via proksimulo ne estas nur via amiko, via luprenanto, via kunulo, via kunulino, sed proksimuloj estas ankaŭ tiuj senhejmuloj, ankaŭ la forlasitaj infanoj, ankaŭ tiuj homoj, kiuj troviĝas en la lasta minuto antaŭ la morto, kaj vi alportas rideton, rigardon esperplenan, karitaton. (...) Karitato estas, kiam vi povas preni la manon de tiu, kiu bezonas, rigardi per amaj okuloj, kaj tion la religioj afrikdevenaj, ene de kortaj komunumoj, faras ĉiutage, nome transdoni ne nur fidon, sed ankaŭ esperon, esperon pri pli bonaj tagoj, esperon pri kuraceblo venonta. Eble ĝi ne alvenos en la sama proporcio, kiel vi esperas, eble ne tre rapide, sed ĝi alvenos plifortigita per via fido, kune kun viaj preĝoj.”, ŝi emfazis.

Budhana vidpunkto pri la morto kaj la pandemio

Sekve en la tem-panelo de la evento, la budhana monaĥo Ricardo Mário Gonçalves kontribuis al la diskuto per alportado de sia kono pri Budhismo kaj pri la maniero, kiel tiu religia kono komprenas la pandemion kaj kiel ĝi alfrontas la demandon pri morto. La preleginto estas ano de la Vera Skolo de Pura Tero, doktoro kaj docento pri Historio en la Universitato de San-Paŭlo (USP) kaj membro de Religia Asocio Nambei Honganji Brasil Betsuin.

La monaĥo, komence, proponis nelongan historian rigardon por konduki la aferon al la demando pri la pandemio, substrekante, ke la mondo jam suferis multajn similajn situaciojn, kaj tamen ankoraŭ ne komprenas la instruon, kiun alportas tiuj momentoj:

“Ni konstruis grandan civilizacion, ni foje kaptas fiero kaj aroganteco, kvazaŭ ni estus mastroj de la mondo, mastroj de la naturo, sed de tempo al tempo okazas tiaj katastrofoj, tiaj suferegoj, kiuj montras la malon, malgraŭ niaj tutaj sciencaj, teknikaj faraĵoj, montras, ke ni estas malfortaj, ĉu? Kiel povas esti, ke ‘io tute malgranda’, nevidebla, subite ekaperas kaj kaŭzas tiom da malsano, tiom da morto, tiom da doloro. Kaj jen tio nin kondukas rekte al Budhismo, ĉar unu el la bazaj instruoj de Budhismo estas la nedaŭreco de ĉio, nenio estas konstanta, nenio estas stabila, ĉio submetiĝas al ŝanĝoj, al transformiĝo, kaj vivo kaj morto, esence, estas unu sola afero. Morto estas nenio alia ol alia flanko de la fenomeno, kiun ni nomas vivo. Se ni ricevas vivon, ni ricevas morton kiel parton de la pakaĵo, ni ne rajtas tion forgesi, kaj la pandemio rememorigas nin pri tiu instruo.”

Funebro kaj perdo: rolo de religiemo kaj de spiriteco

Sekve, la Forumo akceptis Marta Helena de Freitas, doktoro pri Psikologio pere de Universitato de Brasília (UnB) kaj adjunkta profesoro en la Katolika Universitato de Brasília (UCB), aganta en la programo por magistriĝo kaj doktoriĝo en Psikologio. La preleginto krome plenumis postdoktoriĝon en la Departemento de Religiaj Studoj, en la Eŭropa Lernejo de Kulturo kaj Lingvoj de Universitato de Kent, en Canterbury, Britujo, kaj en la Doktoriga Programo pri Psikologio en la Fakultato de Psikologio kaj Eduk-Sciencoj de Universitato de Porto, en Portugalujo.

Tiuokaze, la doktorino dialogis pri la temo de la evento, ene de la aparta subtemo: “funebro kaj perdo: rolo de religiemo kaj de spiriteco”.  La invititino iom rakontis pri sia esplorkampo kaj komencis sian paroladon per bela poemo, kiu esprimas la gravecon ne alfronti funebron kiel solulan proceson.

“(...) paroli pri funebro kaj perdo ne estas nur paroli pri soleco, sed precipe paroli pri homa solidareco. Sentemo ne opozicias al Scienco. Sentemeco iras manenmane kun Scienco, ĉar Scienco komencis ekzisti en la mondo pro la intenco serĉi solvojn por homaj problemoj”, Freitas substrekis.

Krome, laŭlonge de sia parolado, la esploristino starigis gravan ligon inter religiemo kaj spiriteco, kiel helpon al la alfrontado de funebro, kiu kontribuas kun la homo por trovo de senco en tio, kion li travivas: “(...) la subjektiveco de ĉiu persono kaj la maniero, kiel li organizas tiun Spiritecon, kaj mem tiu bezono kaj trovo de senco kondukos lin [la homo] al trovo de siaj propraj respondformoj, kio povas okazi per religiemo, pri la kredo pri la transcendo; pere de Religio, pere de tiuj kred-meĥanismoj, kiujn oni kundividas kun aliaj homoj, kaj kiuj inkluzivas la kredon je la transcendo, kaj kiuj povas inkluzivi aliajn rimedojn, ankaŭ pere de Arto; per Homa Solidareco; per Scienco; per kontakto kun la naturo”.

Rilato inter menso kaj cerbo kaj la ekzisto de animo

Por antaŭenigi la sinsekvon de prelegoj en la evento, D-ro Alexander Moreira-Almeida kontribuis per siaj klarigoj koncerne la rilaton inter menso kaj cerbo, kaj pri la ebleco, ke la menso aŭ la animo ekzistas, krom la cerbo. Krome, Alexander komentis pri sia esplorkampo, kiuj esploras spertojn post la morto kaj tiel nomatajn rememoraĵojn el pasintaj vivoj, kaj li parolis pri tio, kiel Spiriteco povas helpi dum alfrontado de ĉiutagaj malfacilaĵoj, aparte en defiaj momentoj de pandemio.

La preleginto estas profesoro de Psikiatrio en la Federacia Universitato de Juiz de Fora (UFJF), fondinto kaj direktoro de la Esplor-Centro pri Spiriteco kaj Sano (Nupes) kaj kunordiganto de sesioj pri Spiriteco kaj Psikiatrio de la Monda Asocio de Psikiatrio kaj Brazila Asocio de Psikiatrio.

Dum sia parolado, la profesoro detale analizis datumojn pri la kresko de religiemo en la mondo kaj en Brazilo, kaj rakontis sian sperton en esplorado, kiu kunigas Spiritecon kaj Sanon: “(...) studoj de Nupes kaj aliaj studoj tra la tuta mondo indikas jenon: ĝenerale, mezume, pli religiemaj personoj, kun pli granda religia aŭ spiriteca engaĝiĝo, tendencas al pli bona fizika kaj mensa sano. Plej konsistaj datumoj montras, ke rilate la religian engaĝiĝon oni trovas malpli altajn nivelojn de depresio, aŭ pli rapidan resaniĝon okaze de depresia stato, kaj ankaŭ malpli altajn nivelojn de sinmortigaj provoj aŭ mem sinmortigoj, malpli altajn nivelojn de drinkado aŭ trodrinkado, kaj uzado de aliaj drogaĉoj, ankaŭ malpli altan ĝeneralan mortokvanton, kaj krome pli bonan vivkvaliton kaj bonfarton”.

Kiel starigi dialogon inter mensa sano kaj religio?

Por fermi la ĉi-jaran eldonon de la Monda Forumo Spirito kaj Scienco, de LBV, la partoprenantoj akompanis la pensojn de la klinik-psikologo kaj honor-profesoro de Psikologio en la Ŝtata Universitato de Bowling Green (Ohio, Usono), Kenneth Pargament.

La preleginto estas unu el la plej eminentaj aŭtoritatuloj en studado pri religio kaj mensa sano en la mondo, aŭtoro de la verko The Psychology of Religion and Coping: Theory, Research, Practice [Psikologio de Religio kaj coping: teorio, esplorado kaj praktikado], kiun oni konsideras “la plej alta referenco en sia speco, por terapiistoj en praktikado de la profesio”.

Jam dekomence la psikologo nelonge komentis pri tio, kiel la pandemio de la nova kronviruso influis multajn faktorojn de nia sano, ĉu mensa, ĉu korpa, kaj li aldonis: “Ni estis skuitaj ne nur korpe, psike, socie kaj en niaj vivoj. Ni estis skuitaj spirite. Kovim-19 estigis profundajn streĉojn, demandojn kaj konfliktojn pri tio, kion ni konsideras sankta. Oni nomiĝas tiujn konfliktojn je ‘spiritaj bataloj’. (...) psika traŭmato kreas detruajn rezultojn, parte pro tio, ke ĝi skuas homojn ĝis la kerno, kaj la kerno enhavas spiritan konsiston”.

Kenneth klarigis, ke ekzistas diversaj tipoj de “spiritaj bataloj”, sed resume tiu termino koncernas la senton de la homoj, kiam ili rilatas al la Sankteco, jen kolero, jen puno, jen forlaso, jen dubo, jen pledoj, jen subfosado, interalie. Laŭ la psikologo, homoj, kiuj ne trapasas tiajn “batalojn” posedas pli bonan interrilaton kun Spiriteco kaj pli bonajn indikojn de mensa sano.

Krome, la sciencisto elstarigis, ke “(...) por restarigi la homan spiriton, oni devas estigi perspektivon gvidatan per espero. Kiam ni sentas nin senesperaj, religiaj kaj spiritaj rimedoj povas esti gravaj fontoj de perspektivo gvidata per espero, kiu nin subtenas dum malfacila tempo, nin helpas flankenlasi nian doloron kaj niajn perdojn kaj antaŭenigas nin al novelpensita estonteco. En studaĵo farita kun plenkreskaj homoj, kiuj alfrontas streĉan situacion pro la kronviruso, ni eltrovis, ke la pozitivaj religiaj kaj spiritaj rimedoj por rezistado, estis aparte utilaj por homoj, kiuj travivas grandan senton de malespero. Tiuj, kiuj havis pli esperplenajn perspektivojn, estis pli kapablaj atingi pli bonan farton”.

Pri la evento

Kreita en la jaro 2000, fare de la direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo, la ĵurnalisto kaj verkisto José de Paiva Netto, la Monda Forumo Spirito kaj Scienco, de LBV, celas stimuli la efektivigon de proponoj en la pragmata kampo de realigoj de la civila socio, kaj alporti kontribuojn de diversaj sektoroj de la spirita kaj homa scio, por konstruado de ia pli solidara, altruisma kaj ekumena socio.

Pliaj informoj estas haveblaj per la oficiala, portugallingva paĝaro de la Monda Forumo Spirito kaj Scienco, de LBV.