En Esperanto, spektu prelegojn en la Monda Forumo Spirito kaj Scienco, de LBV!

El la redaktejo

Septembro 08, 2021 | Merkrede | 10h39m | Ĝisdatigita la 14-an de Septembro, je 9h49m

En 2020 la Monda Forumo Spirito kaj Scienco, de LBV, enhavis la paroladojn de diversaj fakuloj pri la temo: “Scienco kaj Fido: estigi Esperon en la pandemio de la nova kronviruso”.  La diskuto okazis en virtuala formato kaj kunigis centojn da partoprenantoj, interalie sciencistojn, esploristojn, religiulojn kaj akademianojn.

Spektu kelkajn el tiuj kompletaj interesaj prelegoj en Esperanto. [En YouTube ili havas subtekstojn. Se tio ne aperas aŭtomate, aktivigu subtekstojn je la malsupra (dekstra) angulo de la video, apud (maldekstre) la simbolo de dentrado.]

Kiel starigi dialogon inter mensa sano kaj religio

Sekvu prelegon de la klinik-psikologo kaj emerita profesoro de Psikologio en la Ŝtata Universitato de Bowling Green (Ohio, Usono), Kenneth Pargament. Li estas unu el la plej grandaj aŭtoritatuloj en la studado inter religio kaj mensa sano en la mondo, kaj aŭtoro de la verko “The Psychology of Religion and Coping: Theory, Research, Practice” [Psikologio de Religio kaj coping: teorio, esploroj kaj praktiko], kiun oni konsideras “la plej bona referaĵo en sia speco por terapiistoj en la praktikado de la profesio”. La prelego okazis en la Monda Forumo Spirito kaj Scienco, de LBV, en Oktobro 2020.

+ Legu raporton fokusiĝantan al ĉiu preleginto je la unua kaj dua tagoj de la evento, en 2020.

+ Vidu, en la portugala lingvo, informojn pri la Monda Forumo Spirito kaj Scienco, de LBV, eldono 2021, kiu okazos virtuale, kun samtempa elsendo en la portugala, angla, hispana kaj brazila gesta lingvoj, per YouTube. Temo: “Vivo kaj morto en dialogo — Scienco kaj Fido interparolas pri la dimensioj de la vivo”.

Fido kaj Espero en superado de malfacila tempo

Kiamaniere instruoj de Jesuo povas alporti Esperon por superado de malfacilaj tagoj, kiujn ni trapasas?

Ankaŭ sekvu gravajn pripensojn pri la rolo de religiemo en ĉi tiu momento de socia izoliĝo per la prelego de Émerson Damásio, kiu estas ministro-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, kaj ankaŭ ĝia administra direktoro, en Brazilo kaj en eksterlando. Li estas ankaŭ post-diplomiĝinto pri Scienco de Religio, membro de la Nacia Komitato por Respekto al Religia Diverseco, kaj prezentanto de programoj en Bona Volo TV kaj en la Supera Reto Bona Volo de Radio.

Funebro, perdo kaj la rolo de spiriteco

“(...) paroli pri funebro kaj perdo ne signifas nur paroli pri soleco, sed precipe paroli pri homa solidareco. Sentemo ne kontraŭas Sciencon. Sentemo iras man-en-mane kun Scienco, ĉar Scienco ekestis en la mondo precize pro la intenco serĉi solvojn por homaj problemoj”, elstarigis Marta Helena, okaze de ŝia prelego.

Marta Helena de Freitas estas doktoro pri Psikologio el Universitato de Brasília (UnB) kaj adjunkta profesoro en la Katolika Universitato de Brasília (UCB), kaj laboras en la programo por magistriĝo kaj doktoriĝo pri Psikologio. Ŝi havas ankaŭ post-doktoriĝan titolon el la Departemento de Religiaj Studoj, el la Eŭropa Altlernejo de Kulturo kaj Lingvoj, de la Universitato de Kent, en Canterbury, en Britio, kaj el la Doktoriĝa Programo pri Psikologio de la Fakultato de Psikologio kaj Eduk-Sciencoj de Universitato de Porto, en Portugalujo.

Kvantum-Fiziko kaj senmorteco de Animo

“(...) Same la tuto de la tradicioj de la homaro, kiel ankaŭ la evoluo de Kvantum-Fiziko starigas la ideon, ke ekzistas io en ni, kiu ne povas morti. En la 18-a jarcento, iom antaŭ la Franca Revolucio, la sciencisto Lavoisier diris: ‘Nenio perdiĝas, nenio kreiĝas, ĉio transformiĝas’. Sekve, ni naskiĝas, vivas, elkarniĝas kaj revenas en la lumon, el kie ni venis, kaj al kiu ni ĉiuj iam revenos”, substrekis Patrick Drouot, franca fizikisto kaj esploristo, doktoro el Universitato de Columbia, en Novjorko (Usono). Oni konsideras lin unu el la ĉefaj sciencistoj, kiuj pristudas spiritajn aferojn en la mondo.

Pri la evento

Kreita en la jaro 2000, fare de la direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo, la ĵurnalisto kaj verkisto José de Paiva Netto, la Monda Forumo Spirito kaj Scienco, de LBV, celas stimuli la efektivigon de proponoj en la pragmata kampo de realigoj de la civila socio, kaj alporti kontribuojn de diversaj sektoroj de la spirita kaj homa scio, por konstruado de ia pli solidara, altruisma kaj ekumena socio.

Pliaj informoj estas haveblaj per la oficiala retejo en la lingvoj portugala, angla kaj hispana ĉe Monda Forumo Spirito kaj Scienco, de LBV