Esperanta novaĵservo: Sciu kiel la E-movado elvolviĝas en la mondo

El la Redakcio

Novembro 06, 2013 | Merkrede | 11h57m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

D-ro Carlos Alberto Alves Pereira okaze de sia vizito al la Templo de Bona Volo.​

Prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo rezignas sian postenon
Je la 1-a de Novembro, la prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo (BEL), Carlos Alberto Pereira, rezignis sian postenon. Li asertis, ke tion li decidis pro profesiaj kialoj. Pere de interretaj diskutlistoj, Pereira asertis: “Mi elkore dankas pro la subteno, kiun mi ricevis de la brazila esperantista komunumo, dum preskaŭ unu jaro kiel prezidanto de BEL. Mi ankaŭ dankas al la direktoroj kaj ceteraj kunlaborantoj pro la profitplena sperto kunlabori por la antaŭenigo de nia idealo”. Laŭ la statuto de Brazila Esperanto-Ligo, la postenon devos okupi la vic-prezidanto, Evandro Avellar.

Foiro de Valencio
Ĉiujare, esperanto-grupoj partoprenas la Alternativan Foiron de Valencio kiu, de antaŭ multaj jaroj, okazas en la eksrivero, inter la ponto de les Flors kaj la ponto de l’Exposició. Kadro de la programo de la evento oni havas politikajn kaj sociajn projektojn, budojn pri ekologiaĵoj, metiistojn, kaj ankaŭ diversajn prelegoj kaj atelierojn. Ĉi-jare partoprenis, krom esperanto-grupoj de Valencio, sindikato COS, anaro kontraŭ la privatigo de la publika sanservo kaj la kooperativo TUTMONDE.org.

Brazilano estas la nova redaktoro de revuo Esperanto
La redaktan laboron de la Universala Esperanto-Asocio (UEA) transprenos la brazilano Fabricio Valle komence de januaro 2014. Ni reproduktas elprenaĵon de la oficiala nomumo aperita en la Gazetara Komuniko de UEA (n-ro 519):

“NOVA REDAKTORO POR LA REVUO ‘ESPERANTO’
Unuafoje en pli ol cent jaroj, la revuo Esperanto havos sian redaktejon ekster Eŭropo. La brazilano Fabrício Valle estas elektita de la Estraro de UEA por transpreni la redaktoran postenon de Stano Marček, ekde la jarkolekto 2014.

Valle estis unu el ses kandidatoj por la posteno de redaktoro (unu pli ol anoncite en pli frua komuniko). Movadano ekde 1970, li okupis diversajn postenojn en la brazila movado, interalie kiel prezidanto aŭ estrarano de Brazila Esperantista Junulara Organizo (1977-81), oficisto de Brazila Esperanto-Ligo (1996-2001) kaj prezidanto de la Federacia Konsilantaro de BEL (2001-04). Li ankaŭ fondis kaj gvidis propran eldon-entreprenon, Zamenhof Editores, de 1987 ĝis 1995. Lastatempe li okupiĝis pri provoj kreskigi la esperantistan ekonomion kadre de la organizo Intraespo.”

Jubilea kongreso en Japanujo
De la 12a ĝis la 15a de Oktobro okazis en Tokio la 100a Japana Kongreso de Esperanto. Laŭ la oficiala retejo, 719 homoj aliĝis. Estiĝis prelegoj, ekskursoj, artaj prezentadoj kaj bankedo. Laŭ la japana esperantisto Harada Tsukuru, temis pri “interesa, amuza kaj bona renkontiĝo”. La koncerto de la franca muzikisto JoMo estis la ĉefa ero de la muzika programo. Li gaje dancigis la homojn. La kantisto Eterne Rima ankaŭ sin prezentis, same kiel tieaj artistoj, kiel Atuto Kitagawa Trio, Noda Junko, Numata Seiya kaj Yomitanzan Kozue. Pri la organizado respondecis Japana Esperanto-Instituto kaj la ok esperantistaj grupoj de la ĉefurbo de Japanujo. La venonta Japana Esperanto-kongreso havos lokon en la la urbo Obama, de la 11a ĝis la 13a de Oktobro 2014.


Premio Ada Sirkorska 2013 al Alicja Lewanderska-Quednau
La laboro de virinoj estis rekonita plian fojon en la nuntempaj defioj, kiujn homaro alfrontas por havigi vivon pli feliĉan kaj dignan. En tiu kunteksto, cele plibonigi la vivon de ĉiu homo, la lingvo havas eksterordinaran rolon. Do, pro ŝia senlaca laboro kaj granda dediĉo por la solvo de la lingva problemo, oni ĉijare aljuĝis Premion Ada Sirkorska Fighiera al samideanino Alicja Lewanderska-Quednau.

Derli Francisco
Frateca vizito
Antaŭnelonge la veterana esperantisto d-ro Evaldo Pauli fratece akceptis la reprezentanton de Legio de Bona Volo (LBV) en sia hejmo por intervjuo. Inter la diversaj temoj traktitaj, li rakontis pri sia konaktiĝo kun la internacia lingvo, okaze de la periodo kiam la brazilaj esperantistoj transdonis siajn spertojn, kiujn ili akiris ĉirkaŭ la mondo ĉe la Esperanto-movado, kaj alfrontis defiojn por diskonigi Esperanton.

D-ro Pauli naskiĝis la 24-an de Febrero 1925. Li estas brazila filozofo, verkisto kaj emerita profesoro. Li estas bakalaŭro, magistro kaj doktoro en Filozofio kaj bakalaŭro en Teologio. Profesoris en la Federacia Universitato de Sankta Katarino dum tri dek jaroj. Estas membro de la Academia Catarinense de Letras (Sankta Katarina Beletrisma Akademio), Academia Catarinense de Filosofia (Sankta Katarina Akademio de Filozofio), kiun li fondis, Instituto Histórico e Geográfico de Santa Catarina (Historia kaj Geografia Instituto de Sankta Katarino), Brazila Akademio de Filozofio, FAT (Filozofia Asocio Tutmonda), Akademio Internacia de Sciencoj de San Marino, kaj delegito de Universala Esperanto-Asocio. Liaj grandaj kontribuoj al la Esperanto-movado estas en la kampo de kulturo kaj tute aparte de filozofio.