Spirita Vojindiko por venki en 2017

El la Redakcio

Decembro 21, 2016 | Merkrede | 8h58m | Ĝisdatigita la 24-an de Decembro, je 20h49m

Inda propono farita de la nobla D-ro Bezerra de Menezes (Spirito), pere de la Kristana Mediumo de la Nova Ordono Chico Periotto, en Spirita Kunsido sub la gvido de José de Paiva Netto, Prezidanto-Predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, okazinta en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo, je la 3-a de decembro 2016.

Alvino Barros

Venki la dramojn de la Homaro

En la Spirita Mondo, en la jaro 2017, ni nin dediĉos al vojindiko, kiun oni difinis: ĝi estas la Evangelio de Jesuo laŭ Johano, ĉapitro 14, kompleta (versikloj 1 ĝis 31). Ĝi estos la vojindiko, kiun la Spiritoj, en la Mondo de Vero, entreprenos por sukcesi elporti la dramojn de la Homaro, kaj kiun humileme ni proponas al la Fratoj sur la Tero, por que ankaŭ ili partoprenu tiun saman harmonion.

Ni atentigas, ke Jesuo — Suno de Amo, de Vero kaj de Justeco — ĉeestas en nia vivo, ĉiam. Kaj ke ĉiuj administrantoj kaj partoprenantoj en la Institucioj de Bona Volo de Dio memoru: kiu kondukas nin antaŭen tiu estas la Kristo, ne la homaj, materiaj okazaĵoj.

Tela: Carl Bloch (1834-1890)
    

Malfacilaĵoj estos bonfaroj, post kiam ni transpasos ilin, unu post la alia, dum tiu vojo de bataloj, sed ankaŭ de venkoj. Kun fido, ĉiuj ligiĝu al la Benataj Fortoj de la Kosmo. Legioj de amikoj deziras ĉiam kontribui al la koroj, kiuj batalas sur la Tero por ia pli justa Brazilo, por ia Homaro liberigita per dia kono.

La Nepre Trafa Vojindiko — kiun oni trovas en la Evangelio de Jesuo laŭ Mateo, 18:18 ĝis 20 — estas la ligo, kiun ni devas ne perdi, ĉiutage. Tiun saman ligon ni trovas en la Evangelio de Jesuo laŭ Johano, ĉapitro 14. La ligo kun la Kristo troviĝas tie; sekve, ili estas trafaj vojindikoj por la sukceso de niaj erarvagantaj Spiritoj, kiuj deziras pliboniĝi fronte al la Kristaneco.

Evangelio de Jesuo laŭ Johano, 
ĉapitro 14 (kompleta)

Jesuo komfortigas la disĉiplojn

1 Ne maltrankviliĝu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankaŭ al mi.
2 Ĉe la domo de mia Patro estas multe da loĝejoj; se ne tiel estus, Mi dirus al vi; Mi iras, por pretigi por vi lokon.
3 Kaj se Mi iros kaj pretigos por vi lokon, Mi revenos kaj ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaŭ estu tie, kie Mi estas.
4 Kaj kien Mi iras, vi scias, kaj vi konas la vojon.
Tomaso diris al li: Sinjoro, ni ne scias, kien Vi iras; kiel ni konas la vojon?
6 Jesuo diris al li: Mi estas la Vojo kaj la Vero kaj la Vivo; neniu venas al la Patro krom per mi.
7 Se vi min konus, vi konus ankaŭ mian Patron; kaj de nun vi konas Lin kaj Lin vidis.
Filipo diris al li: Sinjoro, montru al ni la Patron, kaj por ni tio sufiĉos.
9 Jesuo diris al li: Ĉu Mi estas kun vi tiel longan tempon, kaj vi min ne konas, Filipo? Tiu, kiu vidis min, vidis ankaŭ la Patron; kiel vi diras: Montru al ni la Patron?
10 Ĉu vi ne kredas, ke Mi estas en la Patro kaj la Patro en mi? La vortojn, kiujn Mi parolas al vi, Mi parolas ne de mi mem; sed la Patro, restanta en mi, faras Siajn farojn.
11 Kredu al mi, ke Mi estas en la Patro, kaj la Patro en mi; aŭ almenaŭ kredu al mi pro la faroj mem.
12 Vere, vere, Mi diras al vi: Kiu kredas al mi, tiu ankaŭ faros la farojn, kiujn Mi faras; kaj li faros pli grandajn ol tiuj, ĉar Mi iras al la Patro.
13 Kaj kion ajn vi petos en mia nomo, tion Mi faros, por ke la Patro estu glorata en la Filo.
14 Se vi petos ion de mi en mia nomo, tion Mi faros.
15 Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn.

Jesuo anoncas la alvenon de la Parakleto

16 Kaj Mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun vi por ĉiam;
17 tiu estas la Spirito de la Vero, kiun la mondo [ankoraŭ] ne povas akcepti, ĉar ĝi lin ne vidas nek konas; vi lin konas, ĉar li restadas kun vi kaj estos en vi.
18 Mi ne lasos vin orfaj; Mi venas al vi.
19 Ankoraŭ iom da tempo, kaj la mondo ne plu vidos min, sed vi vidos min; ĉar Mi vivas, tial vi ankaŭ vivos.
20 En tiu tago vi scios, ke Mi estas en mia Patro, kaj vi en mi, kaj Mi en vi.
21 Kiu havas miajn ordonojn kaj observas ilin, tiu estas, kiu min amas; kaj kiu min amas, tiu estos amata de mia Patro, kaj Mi
amos lin, kaj elmontros min al li.
22 Judas (ne la Iskariota) diris al li: Sinjoro, kio okazis, ke Vi elmontros vin al ni, kaj ne al la mondo?
23 Jesuo respondis kaj diris al li: Se iu min amas, tiu observos mian vorton; kaj mia Patro lin amos; kaj ni venos al li kaj faros loĝon kun li.
24 Kiu min ne amas, tiu ne observas miajn vortojn; kaj la vorto, kiun vi aŭdas, estas ne mia, sed de la Patro, kiu min sendis.
25 Tion Mi parolis al vi, dum Mi ĉe vi restas.
26 Sed la Parakleto, la Sankta Spirito, kiun la Patro sendos en mia nomo, instruos vin pri ĉio, kaj vin rememorigos pri ĉio, kion Mi diris al vi.
27 Pacon Mi lasas al vi; mian pacon Mi donas al vi; Mi ne donas al vi la pacon de la mondo. Mi donas al vi la Pacon de Dio, kiun la mondo ne povas doni al vi. Ne maltrankviliĝu via koro, nek senkuraĝiĝu.
28 Vi aŭdis, ke Mi diris al vi: Mi foriras, kaj Mi revenas al vi. Se vi min amus, vi ĝojus pro tio, ke Mi iras al la Patro, ĉar la Patro estas pli granda ol mi.
29 Kaj nun Mi diris al vi, antaŭ ol ĝi okazos, por ke vi kredu, kiam ĝi okazos.
30 De nun Mi jam ne multe parolos kun vi; ĉar la estro de la mondo venas; kaj li havas nenion en mi;
31 sed por ke la mondo sciu, ke Mi amas la Patron, kaj kiel la Patro ordonis al mi, tiel Mi faras. Leviĝu; ni foriru de ĉi tie.

_____________________

Materiigita karto

Nepre trafaj Versikloj de Jesuo

“La Sankta Biblio rekomendas al ni nepre trafan vojindikon. Legu, meditu kaj plenumu tion sub la komfortiga EVANGELIO DE JESUO laŭ Mateo, ĉapitro 18 — versikloj: 18, 19 kaj 20.

18 Vere Mi diras al vi, ke ĉio, kion vi ligos sur la tero, estos ligita en la ĉielo; kaj ĉio, kion vi malligos sur la tero, estos malligita en la ĉielo.
19 Cetere Mi diras al vi, ke se du el vi konsentos sur la tero pri ia pripetota afero, ĝi estos farita al ili de mia Patro, kiu estas en la ĉielo.
20 Ĉar kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie Mi estas meze de ili.

“Rekomendo de la Amikoj el la Spirita Patrolando, al la Fratoj, kiuj partoprenas la Instituciojn de Bona Volo, en kunsido en la Tutmonda Spirituala Centro de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, ĉe la gastama hejmo de la noblaj geedzoj Paiva Netto.

Rio-de-Ĵanejro, la 6-an de aŭgusto 2016, je la 16-a horo kaj 30 minutoj.”