Ama historio celebrita en la Templo de Paco

Jéssica Botelho

Oktobro 19, 2015 | Lunde | 11h35m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Ĉi tiu estas la historio pri du brazilaj geĵurnalistoj, kiuj kune laboris dum preskaŭ 5 jaroj, sed en malsamaj urboj. Ŝi loĝis en Belo Horizonte, subŝtato Minas Gerais; li, en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo (la distanco inter la du lokoj estas 735km). La kontakto okazis ĉiam per telefono. "Ni kunvenis ĉiutage per telefono por diskuti tagordojn kaj temojn, ĉar ĉio produktita de la ŝtata TV en Minas Gerias, ĉio tio konsiderata grava por la enlanda publiko, ni sendadis al Braziljo [al la TV de la federacia registaro]", rakontas Mariana Bontempo Adaid, pri kiel ŝi konatiĝis kun Thiago Sousa Interaminense. Kaj el tiu profesia rilato, estiĝis la invito por reciproka kaj persona konatiĝo.

Ĝi estis amo je la unua rigardo: "Mi tuj enamiĝis al li, kaj neniam plu mi volis foriri de Braziljo. Ni amindumis dum kvin monatoj de malproksime. Tiam mi decidis maldungiĝi (...) kaj venis loĝi ĉe Thiago", rakontis Mariana. Forpasis du feliĉaj jaroj de kiam ili decidis geedziĝi kaj sigeli sian kuniĝon por la tuta vivo.

De tiam, ili komencis esplori pri loko por la geedziĝo-cerimonio, okazonta en la brazila ĉefurbo. Thiago estas agnostikulo kaj Mariana spiritualistino. Kie ili povus geedziĝi ne malkonsiderante la konvinkiĝojn de ambaŭ? Tiam venis al ili la sugesto geedziĝi en la Templo de Bona Volo (TBV). En tiu ekumena medio, povas ĉeesti homoj el iu ajn tradicio religia, aŭ senreligia, filozofio, origino kaj etnio, tiel ke ili ne sentu sin embarasitaj aŭ ekskluzivitaj.

Camila Muradas
Fotoj registras la geedziĝon de Mariana kaj Thiago en la Templo de Bona Volo.



+ Geedziĝu en al Templo de Bona Volo; Informiĝu plu!

"Kiam mi eniris en la Templon, mi havis certecon ke tie mi volas geedziĝi. (...) Kiam mi vidis la Piramidon, konis la ideon pri la loko, pri kie oni laŭiras la vojon [sur la Spiralo de la Navo de TBV] nudpiede ĝis la centro, kie troviĝas la kristalo, la energiizado, tiu tuta historio, mi enamiĝis. Mi havis absolutan certecon pri tio ke tie estas la ĝusta loko", priskribis Mariana.

Thiago konfirmis la elekton, memoriginte pri sia historio kun la Templo de Paco: "Ĉiam kiam mi perterpasis antaŭ TBV, mi observis la Piramidon, ĉar ĝi multe vekas la atenton, kaj mi diradis al Mariana, kiam ni komencis amindumi: Mariana, iun tagon mi venigos vin tien!". Krome, Mariana kaj Thiago ĉiam sentis pasion por vojaĝoj, piramidoj kaj arĥeologio. Mariana sentas fortan pasion ankaŭ por kristaloj. Kaj en TBV troviĝas la plej granda purkristala ŝtono en la mondo.

ĈIO HARMONIIĜIS
Ili diris "jes", la 28-an de junio 2015, per cerimonio kiu kunvenigis invititojn el diversaj kredoj. Kiam familioj el malsamaj religioj unuiĝas pere de geedziĝo de du personoj, la respekto al la konvinkiĝoj de ambaŭ estas esenca por la sukceso de la interrilato. "Kaj ĝi estas loko, kiu vere  sukcesas akcepti ĉiujn. Estis belege!", diris Mariana.

Laŭ Thiago, geedziĝi en la Templo de Bona Volo "estis granda ideo, ĉar tien povis iri ĉiuj familianoj, tiel evangelianoj, kiel spiritistoj kaj katolikoj. (...) Ĉio bone harmoniiĝis: la loko, kiu estas belega, unu el la plej belaj lokoj ĉi tie en Braziljo, nia volo, la arkitekturo, nia historio. Ĉio perfekte harmoniiĝis kaj tial ni decidis geedziĝi tie".

Elektu ankaŭ vi em TBV por festi la historion de via amo. Geedziĝu en la Templo de Bona Volo, situanta ĉe Asa Sul 915, Brasília/DF, Brasil. Por agendi daton kaj/aŭ akiri pliajn informojn, telefonu al (+55 61) 3114-1070 aŭ skribu al fenix.eventos@terra.com.br.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva