Pilgrimantoj emfazas la spiritan forton de la Templo de Bona Volo

Dum 26 jaroj ĝi havigas ekumenan ejon al ĉiuj

Gabriela Marinho

Oktobro 20, 2015 | Marde | 10h06m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

La festeventoj pri la 26-jariĝo de la Templo de Bona Volo (TBV) en 2015 temos pri “La Povo de la Kristo en ni”. Tiu temo kongruas kun sennombraj raportoj de pilgrimantoj, kiuj trovas en tiu Monumento la inspiron, stimulon kaj saĝon por venki siajn ĉiutagajn defiojn.

Ekde sia inaŭguro, la Templo de Paco havigas al siaj pilgrimantoj plej taŭgajn kondiĉojn por fortikiĝi spirite, eltrovi la Dian Povon en si mem kaj dediĉi sin al la praktikado de la Bono instruita de Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, kiu “per Sia eltenado de Doloro morala kaj spirita, pri kiu Li estis kaj estas modelo, Li elstariĝis kiel ekzemplo sekvenda por ni ĉiuj”*, kiel reliefigas la fondinto de la Templo de Paco, Paiva Netto.

Lucian Fagundes
    

ANKAŬ VIDU
+Sekvu la festeventojn pri la 26-jariĝo de TBV

Eblas konstati en la atestoj de la pilgrimantoj la verecon de tiu aserto, ĉar multaj el ili, kun siaj malsamaj religiaj tradicioj kaj kredoj, atingas tiun Dian Povon ĉe la Templo de Bona Volo, kiel legeblas ĉi-sekve:

Paulo Roberto Xavier, Braziljo, Brazilo: “Mi estas akupunkturisto, kaj ĉiam, kiam mi trovas liberan tempon aŭ je la fino de mia deĵoro, mi vizitas la Templon de Bona Volo, ĉar jen la momento, kiam oni trovas sian silenton. Jen la momento, kiam oni trovas Dion, haltigas la ĉiutagan kuradon kaj perceptas la vivon alimaniere. Do tiamaniere mi ricevas ĉiujn energiojn, la pacon kaj serenon por reveni pli trankvila al mia laboro aŭ al mia hejmo. Kion mi opinias plej grava en la povo de preĝado, tio estas la eblo, ke oni trovu la Dion, kiu estas en ni, kaj sekve la vivo ĉiam pliboniĝas”.

Maria José Campilongo, Argentino: “Tio, kion ni sentas ĉi tie, estas io tre bona. Mi estas katolikino, sed mi ja sentas min parto de la Ekumenismo de Legio de Bona Volo. Mi sentas min parto de tio. Pro mia sperto, mi deziras, ke ĉiuj povu veni ĉi tien, ĉar ili ja eliros kun renovigita energio kaj havos tre pozitivan jaron en siaj vivoj”.

Fátima dos Santos, Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, bataladis kontraŭ mamkancero antaŭ unu jaro kaj duono, kiam ŝi vizitis TBV-on en 2014. Pri sia pilgrimado, ŝi rakontis: “Mi sentis emocion dum la tuta tempo, ĉar mi venis ĉi tien kun difinita celo. (...) Kiel ni lernas en la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, ni havas la energion venantan de la Kristo. Per ĝi ni sukcesas movi montojn. Do ne ekzistas kialo por timi iun ajn problemon, ĉar Jesuo ĉiam montras al ni la solvon; sufiĉas serĉi ĝin per la Fido mem. (...) La Navo estas la Portalo de la Lumspiritoj. Laŭirante la Spiralon, ni sentas la neklarigeblan energion, kiu venas el la Sankta Kristalo. Tiam, alveninte al la centro, oni sentas sian Animon purigata”.

Gustavo Henrique Lima
   

Nina Yanchulova, Bulgario: “Mi trovas la Templon belega, tre inspira. Mi sentas min emanaĵplena, kaj tio estas tre bona. Mi spertis tre agrablan surprizon vidante, ke ĉi tie ni povas trovi novan mondon, novan Amon… Mi estas tre danka, ke ni venis kun nia gvidanto; mi tre dankas la prizorgantojn de tiu ĉi templo. Ĝi estas loko tre, tre bona”.

Veku la Povon de la Ekumena Kristo en via koro ĉe la Templo de Bona Volo! i estas malfermita al la publiko 24 horojn ĉiutage, kaj la eniro estas senpaga. En la loko disponeblas aliro-deklivoj, savelirejoj, senpaga parkejo, restoracioj kaj lunĉejoj. Cele faciligi la viziton de alilandanoj, TBV kalkulas je la apogo de dulingvaj akceptistoj. 

Adreso: Asa Sul aŭ Setor de Grandes Áreas Sul (SGAS) 915, Brasília — Brasil (ĉirkaŭ 8km for de la internacia flughaveno de Braziljo. Antaŭvidata tempo: 10 minutoj)
Telefono: (+5561) 3114-1070
Oficiala retejo: www.tbv.com.br
Retpoŝto: esperanto@bonavolo.com

_____________________
*Teksto elprenita el la libro Jesuo, la Doloro kaj origino de Lia Aŭtoritateco — la Povo de la Kristo en ni, ilustrita eldono, p. 240.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva