Ankaŭ ludi estas serioza afero

Pere de ludoj infanoj povas evoluigi siajn kapablojn kaj lertecojn korpajn, movajn kaj sociajn, raciecon kaj kreemon.

Wellington Carvalho

Novembro 02, 2013 | Sabate | 16h11m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Kapto-ludo, kaŝludo, pupoj, edukaj ludoj, bicikli kaj ludi pilkon havigas al infanoj feliĉan kaj sanan infanecon. Multaj ne scias, sed ludi estas rajto de ĉiuj infanoj, sub leĝa protekto. La artikolo 31a de la Konvencio pri la Rajtoj de Infanoj kaj Adoleskantoj — proklamita de la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) — difinas ludon kiel esenca rajto. Tial, ĝi bezonas esti garantiita, inter tiom da aliaj, en la tuta mondo.

Vivian R. Ferreira

Pere de ludoj infanoj povas evoluigi siajn kapablojn kaj lertecojn korpajn, movajn kaj sociajn, raciecon kaj kreemon. Ludado estas la rimedo kiun la infanoj havas por komunikiĝi kun la mondo, kio plifortigas ilian ensocietiĝon kun malsamaj realaĵoj etnaj, religiaj, sociaj, i.a.. Kaj tial ĝin devas akompani la garantio de aliaj rajtoj tiel gravaj por la infaneco, kiel edukado, nutrado, sekureco, loĝado kaj familio.

Laŭ la socia laboristo, socikultura agento kaj prezidanto de Brazila Asocio por la Rajto Ludi (IPA Brazilo), Marilena Flores Martins, "okazigi ludojn por infanoj estas investi. Kiam ni investas en tion, ni povas havi la certecon ke ni havos civitanojn pli ekvilibrajn kaj malpli perfortajn, ĉar ludi antaŭenigas kulturon de paco. Infanoj kiuj ludas lernas kiel labori grupe, interakordiĝi, respekti regulojn, strebi kaj venki laŭ propra merito".

Temas ankaŭ pri aktivecoj favorantaj la korpan kaj mensan sanon. Rilate la korpan organismon, kiam ili ludas, ekzemple, ili kontraŭbatalas sidemon, dum mense ili konstruas sentojn de fido, memestimo, ekvilibro kaj trankvileco. Emocie ili sukcesas trovi pli da vivĝojo. Cetere, multaj infanoj jam ekperceptas kiun profesion ili emas plenumi, depende de la ludo.

Vivian R. Ferreira


LUDADO KUN BONA VOLO
Tial, infanon oni konsideras serioze ĉe Legio de Bona Volo (LBV), ĉar ĝi rekonas ilian gravecon por konstruo de plibona estonteco por ĉiuj, kiel asertas la direktoro-prezidanto de tiu Institucio, José de Paiva Netto: "La monda stabileco komenciĝas en la koro de infano. Tial, en LBV de jaroj ni praktikas la Pedagogion de Amo*".

Tiamaniere, LBV forte investas en edukadon, kio garantias rajton al la plena disvolviĝo de la etuloj, pere de siaj lernejoj kaj edukaj kaj socialasistaj programoj, celantaj ankaŭ la familion. Per la slogano Formi Cerbon kaj Koron, ĝi kvalite disponigas spacojn por distrado, sportoj, atelierojn pri muziko kaj arto en siaj edukejoj, malfermitaj ankaŭ al infanoj de la publikaj lernejoj, en la postlecionaj horoj. Konu la Pedagogion de LBV.

Per ĉiuj fundamentaj rajtoj garantiitaj, Legio de Bona Volo aplikas al ĉiuj siaj agadoj propran edukan gvidlinion cele stimuli la memstarecon de tiuj civitanoj aliigantoj de socio pli justa kaj egaleca. Tiamaniere, kiel reliefigas la kreinto de tiu Pedagogio de la Institucio, Paiva Netto, per artikolo sendita al Unuiĝintaj Nacioj okaze de evento okazinta en Ĝenevo, Svislando, en la jaro 2011: "Jen estas nia precipa tasko: kleriĝi, edukiĝi, reedukiĝi, por efike instrui, eduki, reeduki. Do, instrui ne signifas nur transdoni abocon de surtera scienco, eĉ se plej altan Matematikon, Fizikon, Ĥemion, Astronomion, k.t.p.. Ĉar se ne troviĝas bona nutraĵo por la Animo, tiam tia radikalinstrua lernado kondukos la Homon, sen tia bona nutraĵo, al pensoj kaj agoj pli kaj pli detruaj. Nome, trafa Edukado liberigas. Kaj kun Ekumena Spiritualeco, ĝi sublimigas".

Konu surloke la Institucion en unu el la sep landoj, kiuj havas memstarajn bazojn (Argentino, Bolivio, Brazilo, Paragvajo, Portugalio, Urugvajo kaj Usono) kaj/aŭ vizitu la retejon www.legionofgoodwill.org por rete mondonaci. Por pliaj informoj, skribu al esperanto@bonavolo.com.

__________________________________
*Pedagogio de Amo — Celanta infanojn ĝis 10-jaraj, konsistigas la Pedagogion de  Bona Volo (kune kun la Pedagogio de Ekumena Civitano, por infanoj ekde 11 jaroj), nome pedagogia gvidlinio de Legio de Bona Volo, ege rekomendata de la edukanto Paiva Netto.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva