Kiel senrespondecaj sintenoj kaŭzas materiajn kaj spiritajn rezultojn

Per nia Konstanta Kampanjo por Plivalorigo de la Vivo, ni emfazos per la sekva teksto, kiel iuj agoj povas atenci kontraŭ nia propra ekzistado.

Nathan Rodrigues

Februaro 07, 2018 | Merkrede | 10h16m | Ĝisdatigita la 10-an de Majo, je 14h05m

Ni, ĉe la Portalo Bona Volo, kredas, ke necesas disvastigi profundan reedukon de la Homo kaj de lia Eterna Spirito, por ke ni sukcesu fari el la mondo, nia kolektiva loĝejo, pli bonan lokon. Aldone, multaj problemoj alfrontataj de la Homaro rilatas al niaj propraj sintenoj, ofte senmezuraj kaj senrespondecaj. Medi-malordoj, kiel senarbarigo, malŝparo de rimedoj kaj malpurigo, tion pruvas.

Tiuj senpripensaj agoj atencas kontraŭ nia propra ekzistado. Dum nia Konstanta Kampanjo por Plivalorigo de la Vivo, ni emfazos en ĉi tiu teksto, kiel certaj agoj, plenumitaj ofte kiel elturniĝo por iu problemo, aŭ simple kiel maniero serĉi malveran feliĉon, kion pruvos iliaj rezultoj, povas malutili al ni materie kaj spirite.

Efektive, ni portempe estas korpoj, sed por ĉiam Spiritoj, laŭ la aserto de José de Paiva Netto, la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito.


Sufervojo


La uzado de alkoholaĵoj kaj drogoj kaŭzas sennombrajn malutilojn, kiel konfirmas la raporto de la Monda Organizaĵo pri Sano, “Nervosciencoj: uzado kaj dependeco de psikaktivaj substancoj”. Tamen, malgraŭ tiom da informoj, ĉi tiun vojon iras multaj homoj. Jen bedaŭrinda kaj doloriga vojo — ne nur por la uzantoj de tiaj substancoj.
 

Shutterstock

Alkoholismo dum junaĝo: averto al la gepatroj

La informoj pri alkoholismo ankaŭ alarmas. Drinkado kreskas, ĉefe inter gejunuloj. “Multas la kialoj, kaj ili povas okazi samtempe, ampleksante familiajn problemojn, influon de geamikoj, scivolon kaj eĉ sinkuracadon. Ni scias, ke inter gejunuloj scivolo kaj influo de geamikoj estas la faktoroj, kiuj kondukas al uzado de tiuj substancoj”, klarigis dum intervjuo al la Supera Reto Bona Volo de Radio d-ino Leda Nobile, kiu specialiĝis pri drogdependado kaj kondutmedicino ĉe la Federacia Universitato de Sanpaŭlo.
 

Pliaj esploroj montras, ke drinkado dum junaĝo ankaŭ rilatas al trajtoj de personeco, kiel agresemo, malfacileco alfronti frustriĝojn kaj impulsiĝemon, familia historio kaj eĉ emocirilataj kaj mensaj problemoj, kiel deprimo kaj Malordo de Atento-Manko kun Superaktiveco.

“Oportuno kaj disponeblo ankaŭ sufiĉas, por ke junulo provu drinkaĵon”, komentas psikiatriisto d-ro Cláudio Jerônimo.
 

Shutterstock

Kio pri la rezultoj? Ili ja povas esti katastrofaj. Alia raporto, farita de Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaborado kaj Evoluigo, ligita al la Monda Organizaĵo pri Sano, montris ke 40% de la gejunuloj ankoraŭ ne 15-jaraj jam spertis ebriecon. Ni antaŭe verkis tekston por emfazi la rezultojn de la danĝera rilato inter alkoholo kaj aŭtostirado.

Tiuj nombroj pligraviĝas, laŭ sanfakuloj, ĉar multaj familioj subtaksas drinkadon dum adoleskeco, rigardante ĝin kiel ordinaraĵon. Gepatroj kaj respondeculoj bezonas senmitigi ĉi tiun aferon, traktante ĝin tre zorge kaj ĉiam atentante adoleskantojn, por identigi iun ajn signon kaj proponi la bezonatan helpon.



Kiel helpi personon, kiu spertas toksomanion

 

La uzado de alkoholo kaj drogoj inter adoleskantoj ja maltrankviligas, sed ankaŭ kreskis ĉe maljunuloj kaj virinoj, eĉ inter gravedulinoj. Kaj kiam ĝi kronikiĝas, atinginte nivelon de dependeco, ĝi povas kaŭzi gravajn malutilojn, kiel izolecon kaj denaskajn difektojn, krom kontribui al malsanoj, kiel kancero kaj astmo. Kaj ni ne forgesu mencii la spiritajn rezultojn de toksomanio.

Tial ni invitas vin eldiri kun ni: Vivi estas pli bone! Tiu ĉi pionira elkrio de la Religio de la Tria Jarmilo lernigas al ni ĉiam elekti vivon. Tial necesas, ke la familio pli intense partoprenu tiun laboron de preventado, ofte interparolante kun siaj filoj, nepoj, nevoj kaj kuzoj. “Oni devas interparoli sincere, sen malpaco, gvidante drogdependulon, ke li serĉu fakan helpon”, rekomendas d-ino Nobile.

shutterstock

Tiel ne uzu prijuĝajn frazojn nek ajnan pli severan interparolon. Tio ĉi rezulte forpuŝos ankoraŭ pli la dependulon, kaj neniel helpos. Dum la dialogo, EVITU diri aferojn similajn al la jenaj:

- Vi ĉion havas!
- Neniam mankis al vi io ajn!
- Vi estas tute nekorektebla…
- Vi hontigas nin!

Ja eblas liberiĝi el la katenoj de alkoholo kaj drogoj dum ajna vivofazo. Ne ekzistas nevenkebla baro, kaj ni ne estas solaj. Ĉu vi scias kial? Ĉar ni povas kalkuli, krom je niaj geamikoj kaj geamatoj, ankaŭ je la helpo de la Ĉiela Patro, ĉar Li estas kun ni dum ĉiuj momentoj de niaj vivoj.

En la artikolo “Venki malvirtojn”, ĵurnalisto Paiva Netto prezentas gravan pripenson pri la afero. Li skribis: “Problemoj estas solveblaj, kiam la homoj efektive pretas solvi ilin. Tio temas pri respekto al la dieca privilegio vivi. Pro tio, ĉi tie perfekte konvenas ĉi tiu penso de Henry Ford (1863-1947), kiu iam difinis Bonan Volon kiel la plej grandan forton en la Vivo: ‘Tempo de riĉeco ne aperas hazarde. Ili aperas kaŭze de multa klopodado kaj obstino.’ Jen estas ia konscio nepre necesa en iu ajn laborkampo. Tiun saman sindediĉon ni devas plenumi en batalado kontraŭ drogaĉoj, kiuj malfeliĉigas multajn familiojn, kaj en la koncerna rekapabligo de drogaĉuloj. Fumkokaino, alkoholo, tabako, se oni citas nur kelkajn, estas do bedaŭrindaj har-magedonoj, kiujn oni devas venki.”

La kreinto de Supera Reto Bona Volo de Komunikado trafas, klasigante la uzon de alkoholo kaj drogoj kiel veran Har-Magedonon. Kiu tion spertas, aŭ havas amaton en tia situacio, scias, kiel ĝi doloras. Kaj plia altvalora instruo, kiun la Dia Amiko donis al ni, estas rigardi la vivon trans tion, kion la materiaj okuloj povas vidi, sciante, ke nia origino estas spirita. Tial ni devas konsideri, ke la rezultoj de niaj agoj ne limiĝas al materio. La kapablo venki transpasas materiajn kondiĉojn, eĉ kiam oni alfrontas fortegajn barojn, kiel drinkado kaj droguzado. Ĉar ni havas la Ĉielan Kuraciston apude, niaj kvalitoj tial multobliĝos, por ke ni atingu la solvojn.
 

Rezultoj de riska sekskonduto

 

Ankoraŭ koncerne la sekvendajn prizorgojn de nia korpo kaj de nia Spirito, ni devas nin ŝirmi kontraŭ senbrida sekskonduto. Alivorte, ago ne konsideranta amajn kaj spiritajn ligilojn kaj karakterizata per senrespondeco, manko de prizorgo kaj de konscienco, rezultigas multajn danĝerojn al korpo kaj spirito. Ni neniam supozu, ke sekso estas nur karna ago.

Laŭ spirita vidpunkto, tiun agon oni devas rigardi tre serioze kaj sindevige. Shirlei Braga, ministro-predikantino de la Religio de la Tria Jarmilo, klarigas kial: “La unua emfazenda punkto estas la fakto, ke oni vundas aliulon rilate la plej sanktan aferon, nome lian senton. Tio ne okazos sen ke oni suferos malutilon al si mem, ĉar oni devos respondeci pri la tuta malbono kaŭzata al la aliulo”.

SXC

Ni ne rajtas supozi, ke “se ambaŭ konsentos, neniu malbono okazos al iu ajn”. Antaŭenigi tiaspecan ideon estas malrespekti sanktan energion, kapablan generi vivon. La rezultojn ni vidas plioftiĝi ĉiutage: malrespekton al la korpo (same al la ina kiel al la vira), kaj tio naskas suferon, malsanojn kaj malutilojn, kiuj ne limiĝas al materio.

Finfine, senrespondeca sekskonduto povas krome rompi planon faritan eĉ antaŭ nia reenkarniĝo. “Homoj ofte unuiĝas por estigi hejmojn aŭ por evolui. Ĉion ĉi tia fikonduto povus malhelpi. Laŭ la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, ni kredas, ke ĉiu familio unue formiĝas en la Spirita Mondo. Do ekzistas seriozaj devontigoj akceptitaj de la paro, tuta evoluvojo, kiun senrespondeco povas difekti”, ŝi aldiris.



Seksume transdoneblaj infektoj

 

Plia rezulto de senrespondeca sekso estas la seksume transdoneblaj infektoj, kaŭzataj de virusoj, bakterioj aŭ aliaj mikroorganismoj. Ĉi tiu fakvorto estas rigardata de sanrilataj institucioj kiel pli taŭga, kaj anstataŭigas la esprimon seksume transdoneblaj malsanoj. Krome, la Monda Organizaĵo pri Sano jam uzas ĝin.

“Ne ĉiu infekto estas malsano. Se oni ne kuracos ĝin, ĝi povos transformiĝi en malsanon”, klarigas d-ro Valdir Pinto, el la Ŝtata kaj Municipa Programo pri seksume transdoneblaj malsanoj/Aidoso, de la Municipa San-Sekretariejo de Sanpaŭlo.