Filmo instruas pri ensocietiĝo

Premiita filmo, kiu kunigas aktorojn kun Down-sindromo estas speciale projekciita en UN

El la Redakcio

Oktobro 16, 2013 | Merkrede | 15h52m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Laŭ la Monda Organizo pri Sano (MOS), ĉirkaŭ 5% el la loĝantaro de iu lando prezentas ian intelektan handikapitecon. Inter la plej konataj troviĝas la Down-Sindromo. En Brazilo, vivas ĉirkaŭ 300 mil personoj kun tiu sindromo, laŭ la Brazila Federacio de Asocioj pri Down-Sindromo. Multaj el ili laboras, studas, amindumas, ĝuas plenan societan vivon. Tio estas la ekzemplo de la geaktoroj Ariel Goldenberg, Rita Pook kaj Breno Viola, roluloj en la filmo Kolegoj, de la skriptisto kaj kinreĝisoro Marcelo Galvão.

PLIE
Eksciu pri la temo per la artikolo de la ĵurnalisto Paiva Netto: "Down
-Sindromo"

En julio 2013, la filmo Buddies (angla titolo) estis distinge prezentita okaze de la 6a Konferenco de Anoj-Ŝtatoj de la Konvencio pri la Rajtoj de Handikapuloj, en la novjorka sidejo de UN (Usono). Organizata de Unicef (Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Infaneco) kaj de Brazila Misio ĉe Unuiĝintaj Nacioj, la evento kunvenigis oficialajn delegitarojn kaj civitanajn reprezentantojn, inter la tagoj 17a kaj 19a de julio. 

Ĉiujare partoprenas en tiu renkonto tiuj landoj kiuj ratifis la UN-Konvencion pri la Rajtoj de Handikapuloj.

LA FILMO
Okaze de intervjuo al la programo Solidara Socio*, de Bona Volo TV (Kanalo 20 ĉe SKY), la kinreĝisoro parolis pri sia sperto reĝisori junajn geaktorojn kun tiu handikapo. “Mi skribis filmon kiu ne parolas pri Down- sindromo, handikapiteco, sed kiu parolas pri revoj. Ĉiuj revas, ĉiuj esperas realigi siajn revojn. Ĝi do estas komedio kaj inspiriga filmo, kuraĝiga filmo”, li diris. Galvão memorigas ke la ideo por krei tiun filmon naskis pro onklo lia kun tiu sindromo. “Plej grandan parton de mia infaneco mi travivis kun li, kaj tiuj momentoj estis sorĉaj por mi. (...) Li havis senmezuran koron, estis amuza ulo, kredis ke ĉio estas ebla. Do, tian pozitivan animstaton, tiun gajan humoron mi ja volis venigi en la filmon.” 

Actores Ariel Goldenberg, Rita Pook y Breno Viola, protagonistas de la película Colegas, del guionista y director Marcelo Galvão.


Grandaj amikoj, la roluloj Stallone, Aninha kaj Márcio — ludataj de Ariel, Rita kaj Breno — kune vivas en instituto por Down-handikapuloj. En la rakonto, iun tagon decidas eliri el tiu loko por realigi sian revon, inspiritaj de filmoj, kiujn ili jam estis spektintaj en la tiea videoteko, speciale tiu Thelma & Louise (1991). Tiucele, ili ŝtelis la aŭton de la ĝardenisto (Lima Duarte) kaj fuĝas. La gazetaro kaj la polico postsekvas la triopon, decidintan travivi grandajn aventurojn serĉe de siaj propraj revoj.

Laŭ la kinreĝisoro, la komencaj kvin minutoj de tiu produktado montras ke eblas fari bonajn filmojn kun knaboj spertantaj tiun sindromon aŭ aliajn handikapojn. “Ni forgesas ke ili estas down-sindromaj, ni kunĝuas la aventuron, fervoras, ploras, ridas kun ili, sed kun ili kiel aktoroj, kiel roluloj de la filmo, ne kiel tri down-sindromaj knaboj.”

La reĝisoro Marcelo Galvão jam planas sian novan laboron, kiu nomiĝos “Rulseĝuloj”: “Filmo trifoje pli granda ol tiu Kolegoj, projekto tute pri ensocietiĝo”. La realiganto imagis kiel argumenton iun urbon loĝatan de rulseĝuloj, kie ĉiuj loĝantoj veturas per radseĝo kaj nur unu piediras. Tiu persono estas la “handikapulo” en tiu loko, suferas antaŭjuĝon kaj alispecajn diskriminaciojn. Tio estas la kontraŭo de la maniero kiel oni vidas la nuntempan socion.

______________________________________
*La programon Solidara Socio elsendas Bona Volo TV (kanalo 20 ĉe SKY) de lundo ĝis vendredo, je 3h30, 18h30 kaj 22h30, kaj dimanĉe je 7h30 kaj 22h, (laŭ brazila horzono). Vi povas rete akompani ĉe la Portalo Bona Volo www.bonavolo.com

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva