Ĉu perfortaj ludoj, TV-programoj kaj filmoj povas estigi agresajn kondutojn?

Mariana Malaman

Novembro 25, 2013 | Lunde | 10h13m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

En Usono, perforto ĉe gejunuloj kaj infanoj, inkluzive en lerneja medio, iĝas konstanta motivo por maltrankvilo. Pluraj studoj provas komprenigi la kialon de ĉikanado (angle, bullying*) fare de malicularoj, pro incidentoj, kiel tiu okazinta en la Politeknika Instituto de Universitato de Virginio la 16an de aprilo 2007, en kiu la 23-jara studento Cho Seung-Hui mortigis 33 personojn, inkluzive lin mem. Unuvorte, la veraj motivoj, kiuj kondukas la junularon al tiom da perfortoj estas io kio devas esti serioze konsiderata. Iuj esploristoj rimarkigas, ke unu el la estigantoj de tiaj damaĝoj estas perforto en amaskomunikiloj.

Amasinformiloj multfoje diskonigas dubindajn mondperceptojn, valorojn kaj bildojn. Esploro fare de Gallup Youth Survey (GYS) informas, ke en Usono infano inter 2-jara kaj 11-jara spektas televidon po mezume 3 horoj kaj 16 minutoj tage. Per tiu sama enketo, gejunuloj diris, ke ili vidas TV-on "kiom multe ili volas". Laŭ Nacia Asocio por Edukado de Infanoj, en Usono, 90% el tio kion infanoj spektas en televido estas "programoj por plenaĝuloj".

La Usona Akademio pri Pediatrio, konsciinte pri la perforto en amaskomunikiloj kiel signifa risko al la sano de infanaro kaj junularo, rekomendas, ke oni limigu la plentempon antaŭ ekrano (inkluzive de TV, komputiloj kaj videoludiloj) al du horoj tage.


AGRESA KONDUTO
Serĉe de respondo, ampleksa studo realigata ekde julio 2005, fare de esploristoj ĉe Fakultato Rutgers (Nov-Ĵerzejo) kaj ĉe Universitato de Miĉigano, ambaŭ en Usono, indikas novajn evidentaĵojn pri la temo. La esploro, publikigita en la ĉi-jara februaro, klarigas, ke eĉ kiam aliaj faktoroj estas konsiderataj — kiaj problemoj akademiaj, emociaj kaj influoj venintaj el perforto en la komunumo —, "la prefero al perforta komunikilo montris indikon de perforta konduto kaj ĝenerala agresemo".

La profesoro pri Psikologio, Paul Boxer, komentante la laboron gvidatan de li, substrekas: "La plejparto el la studoj pri la rolo de amaskomunikila perforto en la konduto de gejunuloj, ordinare, okazas en laboratorio sen interago kun la celpubliko".

Ekde 2004, Boxer sin dediĉas al esplorado pri perforto en komunikiloj kaj ilia influo sur la krima konduto de gejunuloj. La sciencisto konsideras, ke, malgraŭ tio ke gejunuloj ne estas "devigataj spekti perforton en televido, la fakto, ke ĝi estas tiel evidenta en amaskomunikiloj igas ĝin tre populara ĉe ili".

La sciencularo konkludis, ke programo kun pli alta grado de perforto helpas al antaŭvido de agresemaj kondutoj. Aliflanke, gejunuloj ne submetitaj al perforta komunikilo ne emas al negativaj kondutoj. La konkludoj de tiu esploro montras, ke la tuta socio devas konsideri tiujn faktorojn, ĉar granda estas la respondeco de amuzmedioj, de edukistoj kaj ĉefe de gepatroj.

"Estas nenia avantaĝo en tio, ke infano spektu perfortajn TV-programojn, filmojn kaj/aŭ ludu per tiaj ludiloj. Estas nenio pozitiva en tio por ĝi. Tio nur stimulas malamikajn pensojn kaj plifortigas negativan sintenon", argumentis Paul.

Tiu rezonado harmonias kun la vortoj de la ĵurnalisto kaj verkisto Paiva Netto, direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), okaze de la inaŭguro de la Eduka, Kultura kaj Komunuma Centro de la Institucio en Rio-de-Ĵanejro/RJ, la 2an de marto 1996. En la okazo, antaŭ pli ol 110 mil personoj, li proponis tiun pripenson: "Infano redonas nur tion, kion la socio donas al ĝi. Se la socio donos al ĝi rubaĵon, ĝi redonos rubaĵon. Sed, se Amon ĝi ricevos — nome Fratecon, Solidarecon —, ĝi fariĝos pli bela spirite kaj vizaĝe".

Konatiĝinte kun tiuj vortoj de Paiva Netto, la psikologiisto Paul Boxer tiel komentis: "Jen justa paralelo. Perforta komunikilo estas rubaĵo laŭ tiu perspektivo. Ĝi produktas perforton, kiu ankaŭ estas rubaĵo, laŭ tiu senco, ke ĝi estas ne dezirata por la socio. Se ni do anstataŭigos ĝin per pozitiva komunikado, tio aliigos la konduton de tiuj infanoj. Certe la socio nur ricevos ian utilon, se la novaj generacioj estos malpli kaj malpli submetitaj al perfota amaskomunikilo".

La zorgo pri la formado de ekumena civitaneco de la junularo, ne forgesante tiun civitanecon de la Spirito — kiel difinas Paiva Netto —, devas koncerni ĉiujn, kaj registarojn kaj familiojn. Kaj memkompreneble neniu socio ricevos ian utilon el junularo agresema, ribeliĝinta kaj perfortema.

A
nkoraŭ reliefigante la penson de la gvidanto de LBV, indas substreki elprenon de lia artikolo "Ekvilibro kiel celo — la vasta senco de civitaneco", kompilita surbaze de improvizaĵoj fare de la aŭtoro en la 1990-aj jaroj, per kiuj evidentiĝas la vojo al ŝanĝiĝo: "La kompreno fare de popolamasoj survojas al maturiĝo, ĝis ili konscios pri la valoro de civitaneco, vastasence, ĉar ne sufiĉas konsideri civitanon nur laŭ lia fizika aspekto, sed ankaŭ laŭ tiu spirita, tial ke iu ajn ano de la homaj grupoj konsistas, resume, el korpo kaj animo. Efektive, laŭ origino ni estas Spirito".

______________________________________________
* Bullying — En la studoj pri la problemo de lerneja perforto, tiu ĉi termino, veninta el la anglosaksa psikologia literaturo, difinas tutaĵon da kondutoj agresemaj, kontraŭsociaj, intencaj kaj ripetantaj, uzataj de unu aŭ pli da lernantoj kontraŭ alia(j), havigante al (i)li ĉagrenon, doloron kaj suferon.
* Mariana Malaman, diplomiĝanta pri Politikaj Sciencoj ĉe Rutgers (Nov-Ĵerzejo/Usono).

Artikolo publikigita en la revuo Boa Vontade n-ro 224. 

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva