La povo de sociaj medioj kaj la zorgo pri la ekspono

El la Redakcio

Majo 26, 2014 | Lunde | 10h28m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Pro la tutmondiĝo, la interreto stimulas la kontakton inter personoj el malsamaj mondopartoj. La zorgo pri la ekspono — kiel aperigi fotojn kaj lokojn, kie oni ĉeestas — devas esti konstanta. Ĉu vi distribuus surstrate, ekzemple, flugfoliojn kun viaj personaj informoj kaj fotoj via kaj de via familio? Imagu ke la interreto havas atingeblecon ne nur kvartalan, sed tutmondan. Ĉu ni pensas tion kion ni vere volas diskonigi? 

Bedaŭrinde estas multaj raportoj pri homoj viktimitaj de financaj trompoj, post diskonigo de personaj informoj, kio igas ilin kaptiloj por krimaj agoj. “Kion ni devas fari estas ŝanĝi nian konduton en interreto kaj forviŝi tiun ideon, ke la interreto estas senleĝa teritorio, ke la interreto estas la lando de anonimeco. (...) La leĝoj aplikeblaj ekster la interreto, tiuj ankaŭ validas en la interreto, kaj tio estas kion la homo bezonas havi en menso”, diris la psikologo kaj direktoro de Antaŭzorgo kaj Prizorgado de SaferNet Brazilo, Rodrigo Nejm, dum de la 7a Internacia Kongreso pri Edukado de Legio de Bona Volo (LBV) okazinta en 2009*1.

Inter la diversaj ekzemploj pritraktitaj en sia prelego, Rodrigo Nejm atentigis pri pedofilio, ciferecaj krimoj, enreta delogo, perinterreta ĉikanado, kaj aliaj troveblaj en publikaj spacoj kaj uzataj por malbonaj praktikoj laŭleĝe puneblaj. Tial, en la okazo li atentigis ankaŭ pri la graveco uzi la mondan reton de komputiloj por disvastigi utilajn informojn al la socio. “La personoj neniam povas certiĝi pri kiu estas aliflanke de la retmesaĝo, de babilejo. Personaj fotoj ne devas esti publikigataj surstrate, same kiel en la interreto, sendistinge. Pensi tre bone pri kia informo mi almetu en la interreton. Mi ne povas meti mian adreson, telefonon, familian baptonomon, ĉar tio ebligas al iu ajn personon en la mondo trovi mian adreson, ekzemple”, atentigis la preleganto.

Vivian R. Ferreira

Ankoraŭ pri sekureco en la interreto, ni reliefigas aliajn konsiletojn:
— Komunikiĝu kun edukiteco. Respekto preferendas en iu ajn spaco kaj al iu ajn persono, eĉ al tiuj kiujn ni ne konas;
— Evitu konservi pasvortojn kaj salutnomojn en la komputilo por ne faciligi ŝtelojn;
— Zorgu ĉe elŝuto de dosieroj: ili povas enteni virusojn, nedeziratajn materialojn aŭ esti nelicaj. Kontraŭvirusoj kaj filtriloj povas helpi al la protekto;
— Neniam akceptu ke retpaĝaro instalu programon en vian komputilon kaj elŝutu nenion pri kies origino vi ne estas tute certaj;— Serĉu provizantojn de retkonektoj kaj servojn kiuj disponigas rimedojn de sekureco, kiuj estas etikaj kaj respondecaj. 

RETE KOMUNIKI LA BONON 

Estas ankaŭ multaj homoj kiuj, per la sociaj medioj, stimulas la bonon kaj trovas novajn amikojn pretajn interŝanĝi profesiajn spertojn, solidarajn agojn, konojn favore al la disvolvo de iliaj komunumoj. Okaze de intervjuo al la programo Solidara Socio*2, de Bona Volo TV (Kanalo 20 ĉe SKY), d-rino Juliana Abrusio, brazila magistro kaj fakulo pri Elektronika Juro kaj Interreto, diris: “Ni ne devas havi ian pesimisman aŭ tragedian vidon pri interreto, eĉ spite ĝiajn riskojn. Ekde sia origino, ĝi portis al ni multajn bonfarojn por edukado kaj civitaneco, ne forgesante pri la alproksimiĝo de la personoj. Sekve, ĝi povas esti uzata por diversaj pozitivaj celoj. Sufiĉas ke niaj intencoj estu bonaj”.

Shutterstock

La sociaj retoj cetere fariĝis gravaj iloj por transdono de kono, kulturo kaj eĉ solidareco. Per ili, ni povas diskonigi pensojn, vortojn de paco kaj konsolo, multobligante valorojn kiuj bonfaras al la personoj. Bona sekvinda ekzemplo estas tiu de la junulino Luana Santos, kiu en la Portalo Bona Volo komentis pri sia teniĝo en la interreto: “Kutime mi uzas mian profilon ĉe Fejsbuko ĉirkaŭ kvar foje dum la tago. Mi ĉiam strebas aperigi retmesaĝojn kun frazoj de paco kaj meditado, eldirojn kiuj levas la memestimon kaj bonhumoron, krom indiki eventojn kiuj antaŭenigas la kulturon. Mi ankaŭ aperigas fotojn de bonegajn lokojn, kiujn mi vizitis, kiel indikon por promeno”. 

En sia libro Saĝeco de Vivo, la verkisto kaj edukanto Paiva Netto reliefigas: "Teknologio superas barojn. Sed estas esence ke Solidareco antaŭe disvolviĝu cele lumigi ĝiajn vojojn”. 

_________________________
*1 Inter la tagoj 29a kaj 30a de junio kaj la 1a de julio 2009, okazis en San-Paŭlo (Brazilo) la 7a Internacia Kongreso pri Edukado, de LBV. La evento akceptis edukistojn, fakulojn pri edukado, ŝtatestrojn kaj civitanaron, kiuj debatis la temon “Eduki: ia rigardo trans la intelekto”, kontribuante per ideoj kaj bonaj agoj pri kiel starigi bonkvalitan edukadon. 
* 2 La programon Solidara Socio elsendas Bona Volo TV (kanalo 20 ĉe SKY) de lundo ĝis vendredo, je 3h30, 18h30 kaj 22h30, kaj dimanĉe je 7h30 kaj 22h, (laŭ brazila horzono). Vi povas rete akompani ĉe la Portalo Bona Volo www.bonavolo.com. 

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva