Heroldo de Esperanto diskonigas artikolojn de Paiva Netto

Eldono elstarigas la ĉefgvidanton de Legio de Bona Volo kiel unu el la “pensuloj de l’ nuntempo”

Jéssica Botelho

Aprilo 07, 2014 | Lunde | 10h38m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

La frata mesaĝo de la direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), José de Paiva Netto, reliefiĝis en la prestiĝa, trisemajna gazeto Heroldo de Esperanto, en ĝiaj eldonaj n-roj 2208, 2210 kaj 2214. Temas pri unu el la plej antikvaj kaj influhavaj publikigaĵoj en Esperantujo, fondita en 1920, kun mondskala amplekso, kiu informas pri aktivadoj de la E-movado, kaj pritraktas aktualajn temojn.

+ LBV kaj Esperanto

La unuapaĝa, elstara anonco pri artikoloj sur unu el la menciitaj eldonoj de tiu grava perioda publikigaĵo, kiun redaktas Anna Barteck, rekonas la verkiston Paiva Netto kiel unu el la “pensuloj de l’ nuntempo [kiu] ricevas multe da spaco ĉi-numere”.

Reprodução
Reliefe, la artikolo “Ĉiu tago estas Tago de Infanoj”, publikigita kune kun la foto de la Eduka Instituto José de Paiva Netto, situanta en la ĉefurbo de San-Paŭlo, Brazilo.


Oni publikigis artikolojn de la ĉefgvidanto de LBV, kiuj pritraktas la Evangelio-Apokalipson de Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, kaj ankaŭ mesaĝojn pri valorigo de la Vivo. Ili estas: “Amikeco, jen mia Religio”, “Ĉiu tago estas Tago de Infanoj” kaj “Prevento kontraŭ memmortigo”. Krom tio, la publikigaĵo ankaŭ registris en siaj paĝoj tekston pri la Portalo Bona Volo titolitan “Tabakfumado, plurflanka plago”.

Rilate la agadon de Legio de Bona Volo en la esperanta movado, la gazeto emfazis ke “efektive ĝi estas fenomeno interna al la E-mondo, kaj tial ĝi meritas foje atenton”. Kaj reliefigis, sinsekve, per resuma prezento de la ĉefgvidanto de LBV: “Paiva Netto naskiĝis la 2an de marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro. Verkisto, ĵurnalisto, radiokomunikanto, komponisto kaj poeto”.

La Esperanta Fako de Legio de Bona Volo dankas la noblan iniciaton de la prestiĝa Heroldo de Esperanto kaj de tiom da aliaj komunikiloj, kiuj tra la mondo kunhavigas la fratan mesaĝon de LBV.