Esperanta novaĵservo: Sciu kiel la E-movado elvolviĝas en la mondo

Fabiano Henrique

Decembro 19, 2013 | Ĵaŭde | 17h03m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h08m

Petoskribo favore al Esperanto en la lernejoj
Brazila Ĉambro de la Lingvo Internacia Esperanto kaj Brazila Esperanto-Ligo (BEL) petas egalecon por Esperanto en la Gvidlinia kaj Baza Leĝaro por la Nacia Klerigado: “Laŭiras en la deputita ĉambro leĝo-projekto, de aŭtoreco de la senatano Cristovam Buarque, kiu inkluzivas la lingvon internacian Esperanto kiel opcian lernobjekton en la mezlernejoj. Nuntempe, la teksto de tiu plej grava leĝo pri la enlanda instruado antaŭvidas la instruon de la nacia lingvo kaj de fremdaj lingvoj, sed ne inkludas Esperanton, ĉar ĝi ne estas 'fremda lingvo', sed lingvo internacia je tutmonda publika havaĵo, apartenanta al ĉiuj popoloj. Brazilo jam subskribis du rezoluciojn de Unesko favore al Esperanto kaj sekve devas trakti ĝin kun egalrajto.” Por partopreni la petoskribon, musklaku ĉi tie.

Arquivo BV


Tehrano gastigos la Unuan Iranan Kongreson de Esperanto
De la 24-a ĝis la 26-a de Marto 2014 okazos en Tehrano la Unua IranaKongreso de Esperanto. La temo de tiu aranĝo estas Esperanto, Lingvo de Ideo kaj Idealo. La programo konsistos el seminarioj, prelegoj, diskutoj, rapidaj kursoj, artaj prezentadoj kaj ekskursoj. Laŭ oficialaretejo de kongreso, temas pri “unika okazo por ĝui la esperantan etoson kun abundaj programeroj kaj samtempe iom turismi tra la lando.” Organizas la eventon Irana Esperanto Asocio.

Indoneziaj diplomatoj lernos Esperanton
La Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Indonezio alprenos Esperanton kiel lernobjekton por la formado de diplomatoj. Tiu informo estis diskonigita de la retejo de la radiostacio The Voice of Indonesia (La Voĉo de Indonezio).

La speciala asesoro de tiu ministra fako, Pribadi Sutiono, diris, ke pasintece oni provis similan iniciaton. La afero ne iris antaŭen interalie pro la forpaso de la estro de tiea esperantista movado. Antaŭ nelonge, tamen, tiu temo revenis al la tagordo, ĉar la registaro estigas diplomatian lingvo-centron. En tiu nova lernejo ĉiu diplomato devos studi 17 lingvojn. La lernotaj idiomoj inkluzivas la anglan, Esperanton kaj la laborlingvojn de UN (Unuiĝintaj Nacioj) kaj ASEAN (Asocio de Nacioj de Sudorienta Azio).

Brazilano disvastigis Esperanton dum maratono en Berlino
Esperanto estis disvastigita okaze de unu plia maratono. La atleto Vicente Sales, el ŝtato Minas Gerais (sudorienta regiono de Brazilo), partoprenis la 40-an Berlinan Maratonon (Germanujo), je la 29-a de Septembro. Proksimume 40 mil kurantoj partoprenis. Amatora filmo pri la evento spekteblas ĉe interreto. Brazilo elstaras ĉe la diskonigado de la Internacia Lingvo en sportaj eventoj, speciale maratonoj. Vicente Sales kaj Walter Fontes estas la nuraj  esperantistaj maratonistoj en la mondo.

Esperanto prezentita en ALTE-konferenco
La 44-a Konferenco de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE) finiĝis je la 15-a de novembro en Barcelono. Temas pri faka kunveno de specialistoj de ALTE, kies institucia membro estas ankaŭ UEA ekde 2008. En la densa programo estas fakprelegoj, kunsidoj de laborgrupoj kaj kunveno de delegitoj de plenrajtaj membroj. Nome de UEA en la konferenco partoprenis Zsófia Kóródy, vicprezidanto de ILEI kaj membrode la komisiono de UEA pri la Ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). Ŝia prelegpropono estis akceptita jam en la antaŭa ALTE-konferenco kaj fariĝis parto de la oficiala programo de la Laborgrupo pri Instruista Trejnado.

La PowerPoint-prezentado de Kóródy montris la mondskalajn agadojn de UEA kaj ILEI, analizis la malfacilaĵojn oferti klerigajn servojn al dise vivanta klientaro kaj rakontis pri la vasta uzado de la retejoj Lernu.net kaj Edukado.net. La publiko sekvis kun intereso la raporton pri la KER-ekzamenoj priEsperanto, pri la specialaj klerigofertoj delaUniversitato Adam Mickiewicz en Poznano kaj de Reta Instruista Trejnado (RITE) gvidata de Katalin Kováts, kaj pri la Modula InstruistaTrejnprogramo (MITE) de ILEI. En la kunsido partoprenis ankaŭ du reprezentantoj de la Ŝtata Lingvoekzamena Centro (ITK) en Hungario, kun kiu UEA kunlaboras kiel ĝia ekskluziva internacia partnero en la tereno de Esperanto-ekzamenado. En la lasta tago, vendredo, la konferencon salutis Ferran Mascarell, ministro de kulturo de Katalunujo, kaj okazis fakprelegoj pri la konferenca ĉeftemo, Lingvotestado porsubteni enmigradon kaj integriĝon – diversaj aliroj al komuna afero.

13-a Meksika Esperanto-Kongreso
De la 15-a ĝis la 18-a de Novembro okazas la 13-a Meksika Esperanto-Kongreso. Ĝi havas lokon en la Escuela de Estudios Superiores Regina, situanta en la Ĉefurbo de Meksiko. Oni celas sekvi la planadon de naciaj agadoj kaj de internacia kunlaboro. Prelegoj, kursoj, artaj aktivadoj, festo, kantado kaj labortabloj estas en la programo. Organizas la kongreson Meksika Esperanto Federacio. Salutojn oni povas sendi al retadreso mek2013@esperanto-mexico.org.

Legu plie pri la Esperanta movado tra la mondo: http://esperantoilustrita.blogspot.com.br/