Kiel uzi korpesprimon favore al vi ĉe la laborejo

Nathan Rodrigues

Julo 24, 2017 | Lunde | 15h55m | Ĝisdatigita la 24-an de Julo, je 16h07m

Manpremo aŭ rideto entenas pli da informoj, ol vi povas supozi. Simplaj gestoj kiel tiuj ĉi povas klarege esprimi nekontentecon aŭ mankon de memfido, ĉu vi scias? Kaj rilate laboron, geamikojn, tio povas fariĝi fundamenta en la decido dungi aŭ promocii iun. Ne hazarde, dungantoj pli kaj pli atentas la korpesprimon de siaj funkciuloj — aŭ ofickandidatoj.

Dum dungintervjuo, ekzemple, la unua impreso estas tiu, kiu postrestas. En la libro Korpesprimado ĉe laborejo, ĝiaj aŭtoroj Allan kaj Barbara Pease, fakuloj pri homaj rilatoj, kiuj verkis ankaŭ pliajn librojn ĉi-temajn, informas, ke la interpreto de via korpo determinos, ĉu vi akiros postenon. Homoj uzantaj klarajn kaj objektivajn movojn plejofte plaĉas al dungantoj. Ĉu vi scias, kial? Jen trajto de homo trankvila, kiu kapablas bridi siajn emociojn.

Krome, la libro prezentas esplorojn, kiuj montras, ke 80% de la efiko kaŭzata de ni estas neparola, alivorte, temas pri via korpa aliro, via manpremo… Ĉu vi komprenas? Regi viajn korpajn poziciojn kaj esprimojn povas kreskigi vian profesian sukceson. \o/

Agordu vian korpesprimon!

Glauco Cavalcanti, profesoro ĉe Fondaĵo Getúlio Vargas (FGV), doktoro pri Administrado kaj fakulo pri Negocado, interparolis pri la temo al Supera Reto Bona Volo de Radio, kaj listigis la plej ordinarajn erarojn, kiujn nia korpo elmontras.

KRUCITAJ BRAKOJ

Laŭ Cavalcanti, jen unu el la evitendaj sintenoj. “Brakoj krucitaj ĉebruste, precipe kun fermitaj manoj, estas sinteno de potenco, altrudo, ordonemo”, li diris.

MALBONA SINTENO

shutterstock


 

Koncerne sintenon, la profesoro de FGV konsilas, ke oni evitu sintenojn esprimantajn malaltan potencon, kiel ekzemple “sidi kun la ŝultroj malsuprenturnitaj, klinita kapo, kurba dorso.” Laŭ li, tia malbona sinteno montras mankon de memfido aŭ malzorgon, kaj povas malutili dum negocado, komentado aŭ kunsido.


MANPREMO

shutterstock

 

“Manpremo estas nia vizitkarto”, asertas Cavalcanti. Kaj, kiel ni jam antaŭmenciis en la komenco de ĉi tiu teksto, ĝi povas multon malkaŝi pri ni. “Malforta manpremo komunikas mankon de memfido, de volo, malfortecon. Kontraste, movi la premontan manon sur la aliulan esprimas superregon. Kaj ekzistas ankaŭ la politikista manpremo, farata ambaŭmane, por komuniki intimecon. Manpremo malkaŝas trajtojn al aliulo”, li klarigis.

MIENOJ

shutterstock

 

Koncerne mienojn, Cavalcanti komentas, ke necesas trejnado por agordi mikroesprimojn — pretervolajn vizaĝmovojn, kiuj malkaŝas certajn emociojn. “Jen facile percepteblaj kaj universalaj sentoj: ĝojo, malŝato, surprizo, timo, naŭzo kaj kolero.”

Tiuj mienoj estas malfacile brideblaj, kaj multfoje malkaŝas niajn sentojn pri certa situacio aŭ demando. “Ekzemple, mensoganto ofte gratas al si la nazon, la nukon, rapide frotas la buŝon”.

OKULKONTAKTO

wisegeek.com

Mankon de la okulkontakto oni povas interpreti kiel mankon de memfido je la momento de respondo, aŭ kiel provon trompi sian dialoganton. Kaj, se la temo estas korpesprimado, tio povas esti erarego.

Glauco Cavalcanti, tamen, atentigas: “Pri rigardo ekzistas falsa mito. [Oni diras, ke] mensoganto ne rigardas viajn okulojn. Kaj ĉiuj, sciante ĉi tion, agas precize male. Do, se iu fiksrigardas viajn okulojn, kaj bridas sin por ne palpebrumi, li tre verŝajne mensogas”.

KORPO PAROLAS (KAJ OBJEKTOJ HELPAS)

shutterstock

 

La profesoro de Fondaĵo Getúlio Vargas aldiras, ke korpo parolas helpe de objektoj. Ĉu vi jam rimarkis dum kunsido, ke iu atentas sian poŝtelefonon? Tiu sinteno esprimas mankon de intereso. Eĉ la pozicio de skribilo dum negocado estas ekzamenata, ĉar ĝi povas esti interpretata kiel “bonŝanca amuleto”, kaj malkaŝas mankon de memfido.

Nu, do, ĉu vi pretas fari aliancanon el via korpesprimo?