10 sugestoj por kreskigi produktemon ĉe via laborejo

Thayna D. Reis dos Santos

Juno 05, 2017 | Lunde | 17h44m | Ĝisdatigita la 21-an de Juno, je 13h36m

Se vi kutime plilongigas vian labortempon aŭ akumulas taskojn por la sekva tago, eble venis la momento retaksi viajn agojn. Vian profesian efikecon verŝajne malhelpas kelkaj agoj, kiuj okupas vian atenton laŭlonge de la tago. Por ne fali en tiun kaptilon, vi devas plenumi kelkajn elpaŝojn. Kaj la Portalo Bona Volo apartigis kelkajn sugestojn, por ke vi fariĝu pli produktema ĉe via laborejo. Elektu ĉiujn, kiuj taŭgas al vi kaj praktiku ilin, konsentite?

1. Komencu vian tagon per preĝo

Shutterstock

Vekiĝinte, aŭ eĉ survojante al la laborejo, petu inspiron de Dio, de via Gardanĝelo, de Luma Spirito, de via oriŝao aŭ de iu ajn supera estulo laŭ via kredo, por ke via tago riĉiĝu per plenumoj kaj celoj atingitaj. Aŭ apartigu minuton por medito, por kolekti forton por unu plia labortago. ;)

2. Uzu la poŝtelefonon dum intervaloj

Shutterstock

Esploro farita de la retejo CareerBuilder montris, ke 55% de dungantoj menciis poŝtelefonon kiel la ĉefan kaŭzon de la neproduktado de siaj dungitoj. Respondi mesaĝon povas ŝajni nedanĝere, sed vi povos perdi ĝis 30 minutoj de via labortempo, se vi estigos tiun kutimon. Krome, troa uzado de la aparato povas eĉ rezultigi maldungon.

3. Navigu modere tra la interreto

Shutterstock

En la enketo de CareerBuilder, la dua ĉefa kaŭzo de neproduktado estas la interreto kaj la sociaj retoj (41% de la mencioj). La tempo, kiun vi uzas ĝisdatigante vian statuson ĉe Fejsbuko, Tvitero, aŭ legante multon da noticoj, povas havi pezan koston en via laboro. Pli zorge mastrumu vian tempon! Ni proponas, ke vi ĉi-cele rezervu tagperiodon — verdire mallongan!

4. Organizado plej gravas

Shutterstock

Via laborloko rekte rilatas al via produktemo, ĉu vi scias? Zorge organizita tablo kontribuas por ne perdi fokuson, kaj aldone garantias bonan profesian aspekton.

5. Sen babilado

Shutterstock

 

Ĉiuj jen kaj jen konversacias dum la labortago, sed ĉio devas havi limon, ne vere? Ne lasu, ke konversacioj malhelpu vian efikecon ĉe la laborejo. Momentoj por sociaj interrilatoj ja gravas, sed oni devas moderigi ilin.

6. Kreu laborrutinon

Shutterstock

Krei laborrutinon faras, ke cerbo kaj organismo pli bone adaptiĝu al tempokadro. For, prokrasto!

7. Organizu viajn prioritatojn

Arte: Elias Paulo

Estigi vicon de farotaĵoj — surbaze, ekzemple, de la urĝeco de la faroj — helpos vin plenumi, ĝis la tagfino, ĉiujn gravajn taskojn.

8. Kontrolu horloĝon

Shutterstock

Intervaloj ja gravas, sed ili devas nefariĝi fuĝo de la laboro. Tial, estu rigora pri viaj momentoj de intervalo.

9. Plenumu po unu tasko ĉiufoje

Shutterstock

Koncentru vian tutan energion al unu tasko. Tio evitigos, ke vi komencos plurajn taskojn, sed plenumos neniun.

10. Prepariĝu por la sekva tago

Organizu almenaŭ skizon pri la farotaĵoj de la sekva tago. Tiu listo faros vin pli fokusita pri viaj taskoj.

Ne forgesu, ke ĉiun grandiozan rezulton oni atingas per planado. Per po unu paŝo vi sukcesos! Ni deziras al vi semajnon plenan de venkoj kaj multajn bonajn rezultojn. Ha jes, rememoru, kion instruas ĵurnalisto, radiparolisto kaj verkisto Paiva Netto: “Reagi kontraŭ malvigleco kaŭzas bonan energion”. =)