Virtuala akvo? Eksciu, kial ni konsumas pli da akvo, ol ni supozas

Nathan Rodrigues

Augusto 07, 2017 | Lunde | 17h23m | Ĝisdatigita la 20-an de Marto, je 14h56m

Pensu pri la kvanto da akvo, kiun vi konsumas. Via kalkulo verŝajne inkluzivis la uzadon por bazaj higienbezonoj, plus trinkadon kaj pretigadon de manĝaĵoj, ne vere? Bone, kaj kion diri pri la uzado de akvo por produkti ĉion de ni konsumatan, kiel manĝaĵojn, vestojn kaj aŭtomobilojn? Tiun ĉi nerektan konsumadon — kiun ni ne rimarkas — oni nomas virtuala akvo.

Shutterstock

De acordo com a ONG Criança Segura, o afogamento é a segunda maior causa de morte entre crianças e adolescentes de até 14 anos no Brasil.


Tiun koncepton prezentis brita esploristo Tony Allan, komence de la 1990-aj jaroj, kaj ĝi kunigas sciojn pri medio, inĝenierio de manĝaĵoj, inĝenierio de agrikultura produktado, internacia komerco, interalie, por taksi la akvovolumenon uzatan por rezultigi iun ajn havaĵon aŭ produkton, sendepende de ilia origino. Tiamaniere, eblas ekscii la efikojn sur la medion kaŭzatajn de niaj kutimoj kaj konsumoj.

Krome, per tiu kalkulo, ni povas kompari la efikecojn de produktaj procezoj. Tio aplikiĝas tiel same al industrio kiel al agrikulturo, kaj evidente celas la ŝparadon de tiu naturrimedo. Ne hazarde, virtuala akvo pli kaj pli vekas la atenton de fakuloj, kiuj jam rimarkis, ke ĝia neceso estas pli alta, ol oni supozis.

KIEL KALKULI VIRTUALAN AKVON

Por kalkuli tiun koeficienton, nomatan akvospuro, necesas registri la akvokvanton uzitan en ĈIUJ ŝtupoj de produktado kaj purigado. Por mezuri, ekzemple, la akvokvanton uzitan por fabriki unu paperfolion, oni devas enkalkuli la tuton uzitan ne nur industrie, sed ankaŭ por produkti la arbojn kaj la produktojn, kiuj originigos la arbaron. Do, kiam vi uzos paperofolion, memoru, ke oni uzis 10 litrojn da akvo por fabriki ĝin.

Rilate bredadon kaj terkultivadon, la kalkulo iom malsimilas. La rezulton oni ricevas dividante la akvospuron de la origina produkto inter
ĝiaj derivaĵoj. Por produkti bovoviandon, la plejparto de la akvo estas uzata por nutri la bovojn, por kultivi ĝiajn manĝaĵojn kaj por purigi ĝiajn ekskrementojn. Tial, kiam ni manĝas unu kilogramon da viando, ni surtabligas 15.497 litrojn da akvo!

EKSPORTATAJ PRODUKTOJ

La afero tiel gravas, ke ankaŭ registaroj konsideras ĝin, kiam ili negocas pri iu ajn produkto. Aĉetante ion de eksterlando, lando virtuale importas la akvon uzitan por ĝia produktado. Kion tio signifas? Tiu lando ĝuas la avantaĝon ŝpari siajn naturrimedojn. Brazilo estas unu el la plej grandaj eksportantoj de virtuala akvo.

Pro la ĝenerala akvomanko, oni esperas, ke la internacia komerco de virtuala akvo reorganiziĝos, ebligante racian uzadon de tiu likvo. Oni esperas, ekzemple, ke landoj kun rezervoj produktu tiom da akvo, kiom ili bezonas, kaj eksportu, ekvilibrante konsumadon.

Do, #ĈuNiŜanĝu?

La temo denove reliefigas la neceson trakti akvon pli zorge, serĉante manierojn konservi ĝin. Portalo Bona Volo jam listigis plurajn kondutojn alpreneblajn en via domo por malkreskigi malŝparon. Ili estas simplaj agoj, sed ili tre helpas nian planedon, kaj, rezulte, nin mem.

Finfine, se ni zorgos hodiaŭ, akvo ne mankos morgaŭ… Ni reemfazas nian peton: #ĈuNiŜanĝu?