Kiel diferencas recikligo de reutiligo?

Nathan Rodrigues

Februaro 15, 2017 | Merkrede | 13h47m | Ĝisdatigita la 05-an de Juno, je 11h28m

En la manlibro de konscia civitano, tri “reguloj” subtenas iun ajn konduton alprenotan: redukti, recikligi kaj reutiligi. La R-oj de daŭripoveco helpas krei pli harmonian rilaton inter homo kaj naturmedio, por ke ekonomia kaj socia disvolviĝo ne malutilu la naturmedion.

Tamen la konceptoj de reutiligo kaj recikligo ankoraŭ starigas dubon en la kapo de multaj homoj. Ekzistas tiuj, kiuj pensas, ke tiuj du vortoj estas samsignifaj. Ne, ili ne estas. Recikligo kaj reutiligo ja diferencas.

Se ankaŭ vi havas tiun dubon, trankviliĝu. Portalo Bona Volo helpos vin pri tio. Atentu:


Recikligo

Arte: Elias Paulo
  

Recikligo estas la ago, per kiu oni transformas restaĵon en ion novan. Aligante materialon al nova ciklo de produktado, oni donas al ĝi novan vivon. Kio estis rigardata forĵetaĵo, tio transformiĝas, kaj revenas kiel nova produkto por ies domo. Sekve, ĝi ne restas en la naturo, bezonante jarojn kaj jarojn por malkomponiĝi.

Tiu simpla ago kaŭzas plurajn bonefikojn, ĉu vi scias? Apartigante recikligeblajn materialojn (plastojn kaj metalojn, ekzemple) disde nia rubo, kaj sendante ilin al recikligaj kooperativoj, ni helpas malkreskigi la kvanton da restaĵoj, kiuj atingas rubdeponejojn, kaj ni kreas enspezon por pluraj homoj, krom kontribui por malkreskigi la bezonon de krudmaterialoj.
 

Shutterstock

Reutiligo


En reutiligo — kontraŭe al recikligo — la materialo ne eniras novan ciklon de produktado. Ĝi estas uzata alicele, kiel rimedo por kontraŭstari malŝparon. Pri tiu uzitaj paperfolioj? Ili povas fariĝi malnetbloko. Kio pri la vestoj aŭ ŝuoj, kiujn vi ne plu uzas? Ili povas sidi bone al aliulo.

Ĉu vi scias pri la avantaĝoj? Reutiligante materialojn, ni kunlaboros kun rubmastrumado, ĉar ni donos alian utilecon al restaĵoj, anstataŭ forĵeti ilin, kaj helpos malkreskigi la ekspluatadon de naturrimedoj. Ĉu vi komprenis la diferencon inter recikligo kaj reutiligo? ;)
 

Do, #ĈuNiŜanĝu?
 

Por ŝanĝi la mondon, ni bezonas unue ŝanĝi la homon. Kaj la unua paŝo ĉi-cela estas pripensi niajn kondutojn kaj forlasi certajn kutimojn, alprenante aliajn pli daŭripovajn, kiel RECIKLIGON kaj REUTILIGON.
 

Komencu apartigante la restaĵojn el via domo, kaj serĉu en via kvartalo recikligajn kooperativojn, neregistarajn organizojn aŭ firmaojn kun socimedia agado. Tiuj institucioj kaj grupoj ĉiam bonvenas volontulan laboron.

Alia solvo estas ĝisfunde ekzameni vian vestoŝrankon, kaj donaci la vestojn kaj ŝuojn ne plu uzatajn de vi. Ekzistas pluraj institucioj, kiuj akceptas tiujn materialojn, kaj sendas ilin al bezonantoj.
 

Ĉu vi lernis la diferencon inter recikligo kaj reutiligo?